Quantcast
Channel: Esperanto-renkontiĝo Archives - La Ondo de Esperanto
Viewing all 406 articles
Browse latest View live

Bonvenon al APERo-11!

$
0
0

Apero 11
AntaŭPrintempa Esperanta Renkontiĝo (APERo) estas tradicia aranĝo de Moskva Esperanta Asocio MASI. Ĝi okazas ĉiujare dum la februaraj festotagoj, feriaj en Ruslando, kaj estas dediĉita al la naskiĝtago de la organizaĵo, fondita la 24an de februaro 1995. Ĉi-jare ĝi okazos la 23-26an de februaro en la ripozejo Jerŝovo.

La temo de ĉi-jara APERo estas “Metamorfozoj”. Multaj programeroj iel tuŝas la transformiĝojn en plej diversaj aspektoj. Ekzemple, la Esperanto-akademiano Nikolao Gudskov prezentos tri prelegojn: pri metamorfozoj en scienco, en planlingvistiko, en Esperanto-movado. Certe metamorfozos dum siaj kantaj vesperoj Mikaelo Povorin kaj Sergeo Straŝnenko. Ŝajne, ĉi-foje ni eksterordinare multe teatrumos… Kaj, kiel ĉiam, ofte amuze kvizumos, ludos kaj kantos.

Dum APERo neniu krokodilas aŭ aligatoras! Eĉ fruaj komencantoj! Severega lingva disciplino! Vera lingva medio! Utila por novuloj, memlernantoj, progresantoj! Eventoplena, amika kaj ĝuiga por ĉiuj! Ne hezitu!

Ni ĉiuj loĝos kune en aparta domo, troviĝanta en bela kvieta vintra naturo, kaj manĝos trifoje tage en la ripozeja restoracio pladojn por ĉies gustoj, sen ajnaj limigoj. Prezo por la tuto: 5510 rubloj.

Aliĝilo: https://vk.com/apero_ek_masi?w=wall-36862024_490/all

Kontaktoj: https://vk.com/apero_ek_masi, mirinda.strigo@gmail.com

Irina Gonĉarova
Kunordiganto de MEA MASI

Ĉi tiu teksto aperis en la februra kajero de La Ondo de Esperanto (2017).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №2.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2017/02/masi-22

Ondo

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn


Slovakio invitas: 2. SES 2017

$
0
0

SES-2017SES estas la plej granda internacia Esperanto-renkontiĝo, celanta lernadon de Esperanto. Ĉiujare, ekde 2007 ĝi okazas somere en Slovakio. Post unujara paŭzo (kaŭzita de la 101a UK en Nitro) SES revenas. Ĝia programo krom instruado konsistas ankaŭ el akompanaj kultur-amuzaj programeroj. La Someran Esperanto-Studadon organizas E@I kaj Slovakia Esperanta Junularo (SKEJ).

SES 2017 okazos la 15-23an de julio 2017 en la historia slovakia urbo Banská Štiavnica, 140 km de Bratislavo kaj 105 km de Budapeŝto. La urbeto estas enskribita kiel Unesko-urbo kaj enhavas plurajn vidindaĵojn, ĝi estas eĉ nomata “la plej bela urbo de Slovakio” kaj vizitata tutjare de multaj turistoj.

La programo konsistos el kelkaj partoj:

  • Antaŭtagmeze: instruado de Esperanto;
  • Posttagmeze: ekskursoj, prelegoj, manlaboroj, sportoj, laborgrupoj ktp.;
  • Vespere: Nacia kaj Internacia Vesperoj, koncertoj, filmospektado, diskoteko…

La Esperanto-kursojn gvidos spertaj Esperanto-instruistoj en kvin grupoj, laŭ la lingvo-niveloj de A1 ĝis C2. Aldone prepariĝas aparta kurso/ateliero pri Esperanto-literaturo.

Paralele kun SES okazos samloke ankaŭ Internacia Esperanto-konferenco de OSIEK (http://ses.ikso.net/2017/osiek.php) kun la ĉeftemo “Esperanto-literaturo en la 21a jarcento”.

Peter Baláž
E@I-kunordiganto

Ĉi tiu artikolo aperis en la marta kajero de La Ondo de Esperanto (2017).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №3.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2017/02/slovakio-15

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

INTER-FEST

$
0
0

Inter-FestSe vi jam partoprenis iun Esperanto-aranĝon en Bjelovar, vi certe scias kial kroatiaj esperantistoj de jaro al jaro tradicie renkontiĝas tie. Se ĝis nun vi ne havis tian ŝancon, jen bona okazo por vizitas tiun urbon, kiu troviĝas nur 90 kilometrojn for de la kroatia ĉefurbo Zagrebo. Ekde 1909 en Bjelovar Esperanto havas fortan tradicion, kies torĉon nuntempe portas Bjelovara Esperantista Societo (BES). Tiu fakto ankaŭ ebligis, ke por la unua fojo en Bjelovar okazu grava kaj granda Esperanto-aranĝo kun akcentita internacia karaktero kaj tre aktuala temo: Kultura kunfandiĝo de la multetna Eŭropo.

Tiu novtipa Esperanta kultura festivalo INTER-FEST (= Internacia Festivalo) estas parto de la Bjelovara kultura somero, aŭspiciita de Urbo Bjelovar kaj Departemento Bjelovar-Bilogora.

Ĝiaj organizantoj en la Zamenhofa jaro pretigas por vi riĉan kaj diversspecan programon, aparte invitante tiujn esperantistojn, por kiuj la lando de la 102a Universala Kongreso de Esperanto estas tro malproksima kaj multekosta. Bjelovar estas facile atingebla, aparte dum la somera turisma sezono en Kroatio, kiu apartenas al pintaj celoj de eŭropa turismo. La organizantoj preparis por vi ankaŭ bonajn loĝ- kaj manĝ-ebleojn, kaj la kosto de plena pensiono dum la tuta festivala semajno estas ekde 1.750,00 kunaoj / 235 eŭroj.

Multajn interesajn informojn pri INTER-FEST vi trovos en la festivala retejo:

http://www.esperanto-bjelovar.hr/festival/esperanto.html

Aliĝi vi povas tre facile, plenigante la retan aliĝilon.

Por ĉiuj individuaj bezonoj vi povas uzi la retan kontakt-formularon aŭ skribi al nia oficiala adreso: esperanto. bjelovar@gmail.com.

Ni informas vin, ke la 31an de marto finiĝas la dua (pli favorpreza) aliĝperiodo kaj invitas vin aliĝi al tiu ĉi unika Esperanto-aranĝo en la koro de Eŭropo.

Baldaŭ en la festivala retejo aperos ankaŭ la Dua bulteno kun multaj utilaj informoj, kiun vi povos elŝuti aŭ ricevi de la Loka Festivala Komitato.

Franjo Forjan
Prezidanto de la Loka Festivala Komitato

Omaĝo al Ludoviko Zamenhof en Berlino

$
0
0

1905

La familioj Zamenhof kaj Michaux en Boulogne-sur-mer, 1905, unua Universala Kongreso (dankon al vikipedio kaj UEA pro la foto)

Esperanto-Ligo Berlin (ELB) kunlabore kun GEA okaze de ties 100a mortotago de Ludoviko Zamenhof okazigos tritagan omaĝon en Berlino por memorigi lian vivon kaj lian verkon kaj prezenti ties nunan staton ankaŭ al la ekstera mondo.

Programo

Vendredo, 21a de aprilo 2017

14.00-18.00. Scienca Simpozio.
• Prof. Dr. Sabine Fiedler. Esperanto: aus dem Leben einer vermeintlich toten Sprache
• Dr. Agnieszka Jagodzińska. Zamenhof’s response to the ‘Jewish Question’
• Dr. Ulrich Lins. Der Wandel des Zamenhofbildes
Eble alia(j)

18.30-19.45. Vespermanĝo, restoracio Hasir, Oranienburger Str. 4 (Hackescher Markt), 10178 Berlin

20.15. Podia interparolado pri vivo kaj verko de Zamenhof, Pola Instituto, Burgstr. 27, 10178 Berlin; Partoprenos:
• Dr. Lothar Quinkenstein, verkisto, tradukisto kaj literatursciencisto
• Dr. Ulrich Lins, historiisto
• Dr. Cyril Brosch, lingvisto
Eble alia(j)

Sabato, 22a de aprilo 2017

10.00-18.00. Busa ekskurso tra Berlino al lokoj ligitaj al Zamenhof kaj Esperanto; gvidos Fritz Wollenberg. Dume dufoje muzikaj prezentoj de Georgo Handzlik kaj tagmeza paŭzo por tagmanĝo

19.30. Solena vespero kun komuna vespermanĝo kaj poste koncerto de Georgo Handzlik, Danziger50, Danziger Str. 50, 10435 Berlin

Dimanćo, 23a de aprilo 2017

10.00. Matentagmanĝo en Al Hamra, Raumer Str. 16, 10437 Berlin (Prenzlauer Berg)

Programkotizo

La programkotizo estas 42 eŭroj ĝis la fino de marto, poste 48 eŭroj. La kotizo inkluzivas nur la programon (simpozio, podia prezento, busa ekskurso, festa vespero), sed ne la manĝojn nek la tranoktadon.

Retan aliĝilo: http://www.esperantoland.org/zamenhof-omagho/#alighilo

Lu Wunsch-Rolshoven
Rtepoŝto: lu.esperantolandgmx.de
Telefono: 030-685 58 31
Poŝtelefono: 0173-162 90 63

Prikongresaj artikoloj en La Balta Ondo

$
0
0

Nitro

Kvankam La Balta Ondo estas novaĵretejo, la plej legataj tekstoj en ĝi estas ne novaĵoj, sed plejparte artikoloj kaj intervjuoj pri la problemoj de la Esperanto-movado, kiuj dum jaroj ne perdas sian aktualecon. Nur la 23an lokon en la popularec-listo okupas la plej legita artikolo pri Esperanto-kongreso, nome, la artikolo de Jukka Pietiläinen pri la pasit-jara 101a Universala Kongerso de Esperanto en Nitra, Slovakio.
Vidu la liston de la plej legataj prikongresaj artikoloj (legitaj plo ol 500-foje).

999 Jukka Pietiläinen: Mondkongreso en malgranda urbo (UK-101, Slovakio, 2016)
978 Halina Gorecka: BET-49: Interesaj kaj agrablaj tagoj en Utena (Litovio, 2013)
797 Jukka Pietiläinen: Rejkjaviko – malgranda kaj intima (UK-98, Islando, 2013)
719 Katalin Kováts: La unua kursaro sur la Esperanto-Insulo (Ĉinio, 2012)
695 Anna Maria Koniecpolska-Lachowska: ARKONES: Oni ne povas kabei… (ARKONES-29, Pollando, 2013
671 Katarína Nosková: SES plena je surprizoj (Slovakio, 2013)
612 Maria Nazaré de C. Laroca: Neforgesebla NASK 2013 (Usono, 2013)
569 Halina Gorecka: BET-52: Pli ol tricent verdstelanoj en la verda urbo (Litovio, 2016)
556 Jukka Pietiläinen: 99a Universala Kongreso de Esperanto (Argentino, 2014)
552 Françoise kaj Flo!: FESTO 2013: Estis bonega festivalo! (Belgio, 2013)
537 Nikolao Gudskov: SAT-Kongreso en (ne tro) suna Jalto (Ukrainio, 2012)
517 Jukka Pietiläinen: La jubilea kongreso (UK-100, Francio, 2015)
505 Jukka Pietiläinen: Hanojo – eburtura kongreso (UK-97, Vjetnamio, 2012)
501 Trezoro Huang Yinbao: Esperanto por la azia kunlaboro (8a Azia Kongreso de Esperanto, Ĉinio, 2016)

Foto de Jozef Baláž.

La ponta lingvo estu uzata en la Ponta Festo ĉe Odro

$
0
0

La Ponta Festo

Bonvenon al la jam tradicia Ponta Festo de la urbo Frankfurt (Odro), Germanio, je la 1a de majo 2017. Dum la festo jam la naŭan fojon funkcios informstando pri Esperanto nome de Esperanto-Asocio Berlin-Brandenburgio kaj Esperanto-Ligo Berlin.

La Ponta Festo okazos de la 10a ĝis la 18a horoj en la regiono de la urboponto inter Frankfurt (Germanio) kaj Słubice (Pollando). En la proksimeco de la ponto (al la norda direkto) estos instalita nia informstando, rekonebla per Esperanto-flago.

Nia informstando denove demonstros, ke Esperanto ne nur funkcias, sed estas bona interkomprenilo inter la popoloj, do ankaŭ ponta lingvo. Pro tio ankaŭ estus bonega afero, ke mi ne restos la unusola esp-isto dum la festo.

Bedaŭrinde mi mem eble ne havos multe da tempo por akompani vin dum via restado en la urbo, ĉar mi devos resti ĉe la stando. Tamen multe okazos dum tiu ĉi tago ambaŭflanke de Odro kaj vi certe ne enuos. Vespere ni renkontiĝos en agrabla restoracio por komuna babilado. Okaze de malbona vetero oni povos frekventi la kafejon Słubfurt.

Do, bonvolu veni pro nia komuna celo – la uzado de Esperanto kiel ponta lingvo dum ponta festo!

Ronald Schindler

e-poŝto: RonaldSchindler@web.de
https://esperanto.berlin

Bunta programo atendas vin dum la 46a Malferma Tago

$
0
0

La stabo de la Centra Oficejo de UEA invitas por la 46a fojo al la Malferma ago, kiu okazos sabaton, la 29an de aprilo 2017, kaj tuj poste, dimanĉe, la 30an de aprilo, okazos seminario pri informado.

La 46a Malferma Tago estos dediĉita al la Zamenhof-Jaro: Aldone al la koncizaj informoj pri la jaro, kiujn kunhavigos al ni Sara Spanò, estrarano de UEA, en sia prelego titolita Trarigardo pri la Zamenhof-Jaro: ĝisnunaj atingoj kaj venontaj paŝoj prelegos ankaŭ Barbara Pietrzak, komisiito de UEA pri la Zamenhof-Jaro, kun la titolo La kongresparoladoj de Zamenhof – la fundamento de la movado kaj komunumo kaj Orlando Raola, prezidanto de Esperanto-USA, kiu prezentos sian interesan temon per la titolo Zamenhof: Inter tiuj homoj kapablaj imagi la estontecon.

Okazas interesaĵoj en la movado ankaŭ aliloke, Stela Besenyei prezentos al ni la refoje libroforme disponeblan Pasporta Servo, kaj volontuloj de UEA kaj TEJO pri pliaj temoj, kiel ekzemple kultura projekto rilata al Esperanto aŭ la disvolviĝo de la Afrika-Eŭropa Junulara Kapabligo projekto de TEJO.

Dimanĉe la 30an de aprilo, do sekvatage, ni plu uzos la eblon interŝanĝi spertojn kaj laŭ la ebloj krei ‘virusajn’ bildojn, enhavojn por helpi la informadon pri Esperanto.

Kiel kutime, en la programo estos ankaŭ prezentado de libroservaj novaĵoj, kafo kaj teo estos senpagaj kaj varmaj la tutan tagon. Aldone al specialaj ofertoj la vizitantoj povos profiti de ĝenerala sesona rabato en la libroservo.

La programo daŭros de la 10a ĝis la 17a horo ambaŭtage ĉe Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Roterdamo, Nederlando.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2017, №679.

Pli ol 1000 aliĝintoj al la 102a UK en Seulo

$
0
0

UK-102La nombro de la aliĝintoj al la 102a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos la 22-29an de julio 2017 en Seulo, en aprilo superis milon. La kongresa rubriko de la retejo de UEA  la 8an de majo montris, ke al UK-102 aliĝis jam 1045 personoj el 61 landoj.

Nature, la plej multaj aliĝintoj estas el Koreio – 224 personoj. La kongreslandon sekvas ĝiaj najbaroj Japanio kun 169 aliĝintoj kaj Ĉinio kun 105 aliĝintoj. Kun aldono de 15 aliĝintoj el Tajvano kaj 3 el Hongkongo (UEA registras ilin aparte de Ĉinio) el ĉi tiuj tri landoj aliĝis 516 kongresanoj, t. e. 49,3%, aŭ preskaŭ duono de la tuta kongresanaro.

Vidu la listo de la dek plej aliĝemaj landoj:

224 Koreio
169 Japanio
105 Ĉinio (123 kun Tajvano kaj Hongkongo)
81 Francio
35 Brazilo
35 Germanio
31 Ruslando
25 Pollando
24 Nederlando
22 Usono

Ĉi-jare Koreio duafoje gastigas UKon. Antaŭ 23 jaroj, al la 79a UK (Seulo, 1994) aliĝis sume 1776 personoj. La nombro de ĉi-jaraj aliĝintoj estos malpli granda, tamen la 102a UK estos pli amasa ol la antaŭa azia UK en Hanojo (2012) al kiu aliĝis nur 866 personoj. Ĝi ankaŭ estos pli granda ol la Universalaj Kongresoj en 2013 (Rejkjaviko, 1034 aliĝintoj) kaj en 2014 (Argentino, 706 aliĝintoj). Probable ĝi allogos preskaŭ tiom da kongresanij kiel Nitro pasintjare, kiam al la 101a UK aliĝis 1253 personoj.

Oni povas aliĝi al la 102a Universala Kongreso en la reta aliĝilo de UEA.

Aleksander Korĵenkov

Represo permesata kun la mencio de la aŭtoro kaj de la fonto:
La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2017/05/ker-3/


RET-2017 en la loko ne ensorĉita, sed ĉarma

$
0
0

Liturgio omaĝe al p. Ivan Ŝirjajec (Foto: Anna Striganova)

Ĉi-jare Rusiaj Esperanto-Tagoj (RET) okazis en la urbeto Poŝeĥonje en Jaroslavla provinco. Partoprenis ĝin 62 personoj. La elekto de la loko estis ne hazarda – RET estis dediĉita al la 140-jariĝo de Ivan Ŝirjajev, Esperanto-verkisto, tradukisto kaj iniciatinto-ĉefredaktoro de la Enciklopedio de Esperanto. Li estis dum preskaŭ 30 jaroj vilaĝa pastro, kaj la plej proksima urbo de lia iama paroĥo estas ĝuste Poŝeĥonje.

Omaĝe al Ŝirjajev okazis lego-tago kun prelegoj pri liaj vivo, kreado, naskiĝloko kaj familio; krome, okazis ekskurso al lia iama loĝ- kaj servoloko Zinovjevo. La vilaĝo ne plu ekzistas – nun tie estas arbaro, la preĝejo estas forlasita kaj duonruinigita, kaj ne atingeblas per aŭtoj. Tial la lastajn ses kilometrojn oni veturis tien tra terura koto per ĉaroj, kiujn tiris traktoroj.

En la restaĵoj de la preĝejo okazis liturgio omaĝe al la memoro de Ivan Ŝirjajev, kiun ĉeestis esperantistoj kaj kelkaj loĝantoj de proksimaj lokoj; la liturgion celebris kelkaj pastroj el la Ribinska eparĥio, inter ili Benjameno, la episkopo de Ribinsko. Li private konfesis, ke neniam tian travivaĵon ĝis nun spertis. La samon diris la partoprenintino el Kubo Alina Dolores Zuaznabal Himely. Necesas emfazi, ke ĉion tion iniciatis kaj aranĝis la arda esperantisto kaj esploristo de la vivo de Ivan Ŝirjajev pastro-monaĥo Taŭriono Smikov el Sergijev Posad.

Krom la lego-tago, okazis sufiĉe enhavriĉa somera universitato kun la ĉeftemo “Idea, filozofia kaj religia fono de Esperanto”, diversnivelaj kursoj, ludoj, konkursoj kaj varia koncerta programo – M. Bronŝtejn, M. Povorin, ensemblo Ekvinokso (A. Obrezkov, E. Vorobjov kaj E. Sokolova), aŭtora prezento de diversflanka kreado de L. Novikova. Pro la ne tro varma vetero ĉiuj aranĝoj estis aktive partoprenataj, do prelegantoj kaj gvidantoj ne plendis pro manko de atento flanke de la publiko.

Al la ĝenerala kontento de la partoprenantoj necesas aldoni plezuron pro la loko – ja Poŝeĥonje dum jarcentoj estis kaj plu restas certa modelo de profunda rusa provinco (kvankam ĝi facile atingeblas de grandaj urboj). Tiu aŭtentika provinceco aldonis apartan ĉarmon al la aranĝo, kion suplementis dum- kaj postaranĝaj ekskursoj al la urbo; al la vilaĝo Kukobojo (survoje al Zinovjevo), kiu estas proklamita kiel la naskiĝloko de Baba Jaga; al la fama Romanov-Borisoglebsk (Tutajev), kie la ĉefpastro de la katedralo permesis al esperantistoj trejniĝi pri sonorigado sur la turo; al la, almenaŭ laŭ reklamo, plej bela vilaĝo de Rusio Vjatskoje; kaj al la vere admirindaj urboj Jaroslavlo kaj Kostroma.

Nu, kaj nepre menciindas la movada signifo de RET-2017 – ja kadre de ĝi okazis Konferenco de Rusia Esperantista Unio (32 registritaj delegitoj), kiu provis pritaksi la ireblajn vojojn por evoluo de la organizo. La Konferenco elektis la sepkapan Estraron de REU:

Svetlana Smetanina (prezidanto), Nikolaj Gudskov (vicprezidanto), Mikaelo Ĉertilov, Irina Gonĉarova, Aleksandr Lebedev, Aleksandr Mitin, Vladimir Opletajev (estraranoj).

La konferenco decidis:

1. Laŭdi la agadon de MEA MASI en la raporta periodo kaj rekomendi al la kluboj-membroj de REU studi kaj sekvi la spertojn de MEA MASI.

2. Apogi Esperanto-ekzamenon en Rusio.

3. Okazigi en la jaro 2019 internacian aranĝon en Rusio: antaŭ- aŭ postkongreson de UK kaj (eble, en 2020) SES-Rusio-2.

4. Apogi okazigon de Aktivula Maturiĝo en Rusio.

5. Daŭrigi la agadon pri eternigo de memoro de Ludoviko Zamenhof en Moskvo kaj aliaj urboj okaze de Zamenhof-jaro.

6. Krei fonduson pri subteno de laboro pri la vortaro de B. Kondratjev.

7. Subteni informe la laboron de Ja. Kikavec pri internacia tradukado pere de Esperanto.

8. Esplori eblecojn pri okazigo de RET-2018 en la teritorio de Rusio. La limdato por proponoj estas la 1a de oktobro.

Nikolao Gudskov

Ĉi tiu teksto aperis en la aŭgusta-septembra numero de La Ondo de Esperanto (2017).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №8-9.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2017/09/ruslando-7

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

La postkongresa Ondo

$
0
0

La postkongresa numero de La Ondo de Esperanto estas rekorde ampleksa (71 riĉe ilustritaj paĝoj) pro la artikoloj pri multaj kongresoj, festivaloj kaj renkontiĝoj, okazintaj dum la Kongresa Sezono en Esperantujo. Oni povas legi pri la 102a Universala Kongreso de Esperanto en Seulo, pri la unua afrika Internacia Junulara Kongreso de TEJO kaj pri ĉi-jaraj kongresoj aŭ konferencoj de ILEI, SAT, OSIEK, KELI kaj IKEF. En la sekcio “Eventoj” estas artikoloj ankaŭ pri la 11a Somera Esperanto-Studado en Slovakio, 53aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en Latvio, 39a Renkontiĝo de Esperanto-Familioj en Serbio, 21a Internacia Renkontiĝo en Francio kaj pri multaj aliaj eventoj en la kongres-sezona vivo esperantista.

En la sekcio “Tribuno” estas detale traktataj du gravaj kaj proksimaj temoj pri la produktado kaj disponigo de Esperanto-eldonaĵoj. Paweł Fischer-Kotowski revuas la ĉefajn nuntempajn primovadajn Esperanto-gazetojn kun aparta atento al la demando pri ilia papera/elektronika formo. Xavi Alcalde atentigas pri la problemoj de Biblioteko Hector Hodler, kiu havas nek elektronikajn eldonaĵojn, nek rete konsulteblan katalogon, kaj kiu estas uzebla nur surloke en la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo.

Antaŭ cent jaroj, la 20an de septembro 1917 en strangaj cirkonstancoj forpasis profesoro Emile Boirac, unu el la plej eminentaj esperantistoj. Ĝuste al li Zamenhof proponis la prezidantecon de la unua esperantista mondkongreso en Bulonjo-ĉe-Maro (1905) kaj de la Lingva Komitato, fondita en ĉi tiu kongreso. Okaze de la centa mortodatreveno de rektoro Boirac en la sekcio “Arkivo” aperas artikolo pri li el la baldaŭ eldonota enciklopedio “Nia Diligenta Kolegaro” (NDK). Enestas en “Arkivo” ankaŭ la tradicia listo de Esperantaj jubileoj kaj memordatoj por septembro 2017.

La sekcion “Kulturo” malfermas nekrologo pri la ĵus forpasinta Marjorie Boulton kaj ŝia populara poemo “La triopa memo”. En ĉi tiu sekcio legeblas ankaŭ ampleksa recenzo de Nikolao Gudskov pri la nova eldono de La danĝera lingvo de Ulrich Lins, aliaj informoj pri Esperanto-libroj kaj gazetoj, kaj pri literaturaj konkursoj.

Kiel kutime la gazeton fermas “Mozaiko” kun  Spritaj splitoj kaj preskeraroj, plukitaj de István Ertl kaj de liaj akr-okulaj helpantoj.

La Ondo de Esperanto estas abonebla por la tuta jaro 2017 kontraŭ 15 eŭroj.

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

SES sukcese komencis sian duan jardekon

$
0
0

SES-2017

SES laŭdifine estas Somera Esperanto-Studado, kaj pri la sukceso de ĉi-somera studado atestas novaj entuziasmaj kursanoj, ricevintaj la merititajn diplomojn. (Foto: Peter Baláž)

Jam la 11a Somera Esperanto-Studado okazis inter la 15a kaj 23a de julio 2017, ĉi-foje en la urbeto Banská Štiavnica, Slovakio. Post unujara paŭzo, kaŭzita de la organizado de la 101a Universala Kongreso en Slovakio, SES revenis kun sia tradicia kaj riĉa programo. La teamo de E@I helpata brile de Slovakia Esperanta Junularo (SKEJ) kreis bonan bazon por ke SES kontentigu ĉiujn.

La antaŭtagmezan instruadon prizorgis ok profesiaj instruistoj el ok landoj. Krom la kutima lingvokurso en diversaj niveloj okazis ankaŭ kurso pri Esperanto-literaturo kaj kulturo. Tiu ĉi kurso montriĝas tre ŝatata kaj utila, do certe estas plano daŭrigi ĝin dum sekvaj jaroj. Posttagmezo enhavis jam tradicie riĉan programon: por turismemaj estis aranĝitaj pluraj interesaj ekskursoj (Banská Štiavnica mem estas ege taŭga por turismi – ĝi estas la sola “Unesko-urbo” en Slovakio, pro sia pitoreska aspekto kaj atmosfero, pro sia historio kaj graveco en mezepoko kiel minista centro).

Okazis pluraj atentokaptaj prelegoj, kies temoj estis samtempe buntaj kaj interesaj, ekzemple de “Elektroaŭtoj estas fekaĵo, ĉu ne?”, tra “Ortografio de la rusa lingvo”, ĝis “Enkonduko al meditado”. Ne povis manki lingvokursoj (prezentiĝis la slovaka, franca, kartvela, rusa) kaj jam tradiciaj manlaboroj. Vesperoj estis dediĉitaj ĉefe al muziko – dum la nacia vespero dancigis homojn la familia grupo de Peter Sarnovský, kiu prezentis plurajn slovakajn popolkantojn ankaŭ en Esperanto. Esperantajn koncertojn ĉi-foje plenumis ege energiiga kaj gajiga Kaŝi el Germanio, bone konata jOmO el Francio, kaj talenta kaj ĉiam pli profesia Jonny M el Germanio (kiu ricevis ĉi-jare dum UK diplomon de UEA por Elstara arta agado).

Ne mankis vere riĉa libroservo, kiun la partoprenantoj diligente vizitadis kaj ne povis manki ankaŭ jam tradiciaj drinkejo kaj gufujo. Krom SES mem okazis samloke kaj samtempe la konferenco de OSIEK kun la ĉeftemo: “Esperanto-literaturo en la 21a jarcento” (vidu la sekvajn paĝojn). Avantaĝo estis por ambaŭ publikoj – pluraj programeroj estis komunaj kaj oni povis utiligi partoprenon de la dua grupo por riĉigi la programon unu de la alia.

SES-2017

Partoprenis ĉi-foje 175 partoprenantoj el 19 landoj. Granda danko iras al ĉiuj, kiuj helpis organizi la eventon kaj ebligis per sia kontribuo ĝian pluan ekziston! Dum la venontjara SES organizantoj volus provi atingi la rekordon de partoprenantoj (plejmulte ĝis nun ĉeestis 250 homoj), preparante kaj tre taŭgan lokon por la evento, sed ankaŭ tre riĉan kaj partoprenindan programon. La datoj jam fiksiĝis – 14a ĝis 22a de julio, do nepre pripensu tiam la partoprenon! Detaloj aperos jam baldaŭ en la retejo http://ses.ikso.net.

La fotogalerio de la 11a SES troveblas ĉi tie.

Peter Baláž
Organizanto
E@I-kunordiganto

Ĉi tiu artikolo aperis en la aŭgusta-septembra numero de La Ondo de Esperanto (2017).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №8-9.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2017/09/ses-6

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Kajto koncertos kvarope dum NR ĉi-jarfine en Saarbrücken

$
0
0

NR

Kajto kreiĝis antaŭ tridek jaroj, en 1987, kaj ekkoncertis en 1988. Do la 16a Novjara Renkontiĝo 2017/18 estas la ideala momento por festi la tridekjariĝon de la Kajto-naskiĝo. (Jes, intertempe Kajto duobliĝis kaj ekzistas nun en du teamoj — Nanne kaj Ankie plu sub la nomo Kajto, dum Marita, Marian kaj aliaj prezentas sub la nomo Kapriol’. Sed por festi la tridek jarojn — kaj por esti afablaj al la muzik-amanta publiko — ili nuntempe prezentas kvarope.) La koncerto de Kajto okazos verŝajne la 29an aŭ 30an de decembro 2017.

Kutime 150 ĝis 200 partoprenantoj en NR

Ankaŭ ĉi-jarfine ni atendas pli ol 150 partoprenantojn en NR, kio zorgos pri multaj eblecoj por personaj kontaktoj kaj ankaŭ pri riĉa kaj multfaceta programo. Aliĝis ĝis nun 83 homoj, inter kiuj 29 infanoj kaj junuloj ĝis 19 jaroj (por kiuj ekzistas aparta prizorgado en diversaj grupoj). Du trionoj de la partoprenantoj venas el eksterlando — el najbaraj landoj kiel Francio, Luksemburgio, Belgio, Nederlando kaj Svislando, sed ankaŭ el Britio, Kroatio kaj Hungario.

Multfaceta programo

Por la kromaj vesperoj ni planas interalie plian koncerton, teatran prezenton kaj, kompreneble, silvestran feston. La prelega oferto pli kaj pli riĉiĝis dum la jaroj. Certe venos ankoraŭ kelkaj pliaj programeroj, amuzaj kaj seriozaj.

NR

Fino de aliĝperiodo post kelkaj tagoj

Se vi ŝatos reveni al NR aŭ viziti ĝin unuan fojon, ni tre ĝojos bonvenigi vin. Tiam konsideru aliĝi ĝis venonta merkredo, 20a de septembro, kiam finiĝos la nuna aliĝperiodo. http://esperantoland.org/nr/alighilo.shtml#alighilo

Kelkaj informetoj pri NR troveblas cetere ankaŭ sur nia Facebook-paĝo
https://www.facebook.com/events/243634139464188

Listo de jamaj aliĝintoj
http://esperantoland.org/nr/partoprenantoj_nr16.php

Belan aŭtunon al vi ĉiuj kaj eble ĝis ĉi-jarfine

Lu Wunsch-Rolshoven
EsperantoLand
por la organizantaro

Esperante kaj kulture en Poznano

$
0
0
Arkones-33

Maciej Fortuna en Arkones (Nina Pietuchowska)

Ĉirkaŭ 160 personoj renkontiĝis la 22-24an de septembro en Poznano por la 33a ARKONES – la tradiciaj Artaj Konfrontoj en Esperanto, kiuj malfermas la aŭtunan sezonon en Pollando. La ĉefpunkto de la ĉi-jara programo estis la koncerto de la trumpetisto Maciej Fortuna, filo de la esperantisto Świętosław. En la ĵaza etoso estis prezentitaj – en la plenumo de neesperantista kantistino – versaĵoj de regionaj poetoj, kiujn esperantigis Lidia Ligęza. “Esperantaj Kantoj” estis tute profesia prezento, espereble ankoraŭ ripetota ie en Esperantujo. La muzikan programon riĉigis aldone esperantistoj, pli konataj al la publiko: La Kompanoj, Kimo, Jonny M kaj la nemalhavebla en ARKONES Zuzanna Kornicka.

Prelegoj, en du samtempaj blokoj, tuŝis grandan paletron da Esperanto-temoj: de AMO-seminarioj ĝis Zamenhof. Pri la tradukaj problemoj prelegis Ireneusz Bobrzak (nomoj de plantoj), Renato Corsetti (ĝenerale pri malfacilaĵoj en esperantigo) kaj Lidia Ligęza (dramoj de Stanisław Wyspiański). Roman Dobrzyński kaj Félix Manuel Jiménez Lobo prezentis novajn librojn. La centa mortodatreveno de Zamenhof speguliĝis en la prelegoj de Barbara Pietrzak (pri la kongresaj paroladoj) kaj Zbigniew Kornicki (pri la aŭtoro/iniciatoro de la lingvo). “Amble tra la Esperanto-poezio” iris Humphrey Tonkin, dum Aleksander Melnikov humure argumentis ke nia komunumo estas “kvazaŭetno”.

Arkones-33Nur malmultaj prelegoj rilatis al neesperantaj temoj. Ida Stria prezentis al la partoprenantoj la skandinavajn runajn alfabetojn kaj Przemysław Wierzbowski rakontis pri la manĝokutimoj en la Zamenhofaj tempoj. La ĉeestantoj povis gustumi freŝe bakitan ĥalaon – pan-plektaĵon el gista pasto, kiun judoj kutime manĝas en ŝabato kaj aliaj festoj.

Apud esperantistoj el Pollando ĉeestis pluraj eksterlandanoj. Iomete malpli multaj ol kutime estis la junuloj. La malvarma, pluva vetero ĝenis la apudan piknikon de la Geja Fiero, kiu ekde kelkaj jaroj okazas en la sama semajnfino kiel ARKONES, sed ĝi helpis al la prelegantoj plenigi salonon. Ĉi-jare pri la aranĝo favore raportis la loka televidĵurnalo.

Paweł Fischer-Kotowski

Legu pri kelkaj antaŭaj Konfrontoj:

Przemysław Wierzbowski: Impresa ARKONES (2016)
Paweł Fischer-Kotowski: Se septembro, Arkones (2015)
Halina Gorecka: ARKONES: 30 estas jubileo! (2014)
Anna Maria Koniecpolska-Lachowska: ARKONES: Oni ne povas kabei… (2013)
Konstantin Tiĥomirov:ARKONES: Kulta kulturaranĝo (2012)
Przemysław Wierzbowski: ARKONES – tradicie moderna (2011)
Halina Gorecka: ARKONES XXVI (2010)
Aleksander Korĵenkov: ARKONES jubileas (2009)

Ĉi tiu artikolo aperis en la oktobra numero de La Ondo de Esperanto (2017).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №10.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2017/10/arkones-6

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

La plej frua ĉi-jara Zamenhoffesto okazis en Berlino

$
0
0

Zuzanna “Suzana” Kornicka kantas en Berlino

Berlinaj kaj brandenburgiaj esperantistoj invitis al la Zamenhoffesto 2017 en la renkontiĝejo de la distrikto Lichtenberg, kiu nomiĝas Kiezspinne (kvartala araneo). En la sama loko jam okazis pluraj tiaj festoj kaj ankaŭ la Komuna Esperanto-Kongreso 2012. Ĉar ne haveblis salono dum decembro ni jam la duan fojon celebris la datrevenon de la naskiĝtago de Zamenhof la 25an de novembro. Nur ĉi-jare temis pri sabato. La aranĝo jam delonge estis preparita en pluraj estrarkunsidoj. Daŭre venis novaj proponoj kaj kritikoj, sed finfine la programo pretis.

Al la festo venis 40 personoj, ĉu dum la tuta aranĝo aŭ partatempe. La plej longan alvojaĝon havis samideano el Varsovio. Ne mankis amikoj el la pollandaj urboj Szczecin kaj Zielona Góra.

La festo estis bela fino por la jaro 2017, kiu ja estas la jaro omaĝe al la 100-jariĝo de la mortotago de Zamenhof. Sed ni nun celebris la naskiĝdaton. Samtempe ja tiu tempo estas dediĉita ankaŭ al la Esperanto-libro, pro tio ne nur funkciadis la tradicia libroservo de Johano Pachter dum la tuta tempo de la aranĝo, sed ankaŭ estis prezentitaj diversaj libroj. Inter tiuj troviĝis la Jubilea Libro – 111 jaroj de Esperanto en Berlino kaj Brandenburgio kaj traduko de berlina esperantisto Heredantoj de silentado. Interesaj kontribuaĵoj estis ankaŭ raporto de Janusz Duda pri la 102a UK en Seulo. Prezentado de la vojaĝo al Japanio, i.a. okaze de la 104a Japana Esperanto-Kongreso de Ronald Schindler ne okazis pro tempomanko.

Ni ne sukcesis organizi koncerton de Anna Osmakowicz el Varsovio, sed la kantojn kaj la muzikon de Suzana Kornicka el Poznań multe ĝuis la ĉeestantoj. Surprizan koncerteton prezentis Peter Bäß kaj Rüdiger Raab el Berlino.

Frandaĵoj ne mankis. Okaze de la posttagmeza kafumado eblis gustumi Kristnaskajn kukojn kaj ĉokoladaĵojn. Polaj esperantistoj kunportis bongustajn bakaĵojn kaj salaton. Vespere ni ĝojis pri la bongusta rusdevena supo “Soljanko”. Sed la kuirejo preparis ankaŭ vegetarajn kaj veganajn manĝaĵojn.

Inter la diversaj programeroj bedaŭrinde ne estis multaj eblecoj por interparoli. La sekvonta Zamenhoffesto okazos la 15an de decembro en la sama domo. Do jam notu la daton por certigi vian partoprenon!

Dimanĉe okazis tre bone vizitita Zamenhof-Matenmanĝo en la restoracio Al Hamra en Berlino. Oni manĝis, trinkis kaj diskutis pri ĉiuj temoj.

Ronald Schindler

Ĉi tiu artikolo aperis en la decembra numero de La Ondo de Esperanto (2017).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №12.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2017/12/berlino-3

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Kaŭno: Zamenhof-Tagoj kaj kongreso de LEA

$
0
0

Kaŭno

La 9-10an de decembro en Instrua centro pri nutraĵindustrio kaj komerco en la urbocentro de Kaŭno okazis la 53a kongreso de Litova Esperanto-Asocio (LEA) kaj Zamenhof-Tagoj-2017 kun partopreno de iom pli ol cent Litoviaj esperantistoj el 11 urboj (plej multe el Kaŭno – 32, Vilno – 20 kaj Panevėžys – 14), tri gastoj el Latvio kaj unu el Kroatio.

La 53a kongreso de LEA komenciĝis per raporto de la prezidanto de la asocio Povilas Jegorovas pri la agado de LEA dum la pasinta jaro. La jaro estis eventoplena kaj ĝenerale sukcesa. La ĉefa agaddirekto de la asocio ĉi-jare estis ligita al informado pri Ludoviko Zamenhof kaj Esperanto okaze de la centa mortodatreveno de la kreinto de Esperanto kaj la 130a datreveno de la apero de la Unua Libro de Esperanto. Dum la jaro en gazetaro, novaĵportaloj, novaĵagentejoj, televidoj, radioj kaj aliaj amaskomunikiloj de Litovio aperis pli ol 150 artikoloj, intrevjuoj, elsendoj k. s.

Jegorovas

Prezidanto Jegorovas prezentas la agadraporton por 2017.

Nur pri Ludoviko Zamenhof en Vilno aperis 25 artikoloj en diversaj amaskomunikiloj kaj 22 tiaspecaj artikoloj aperis en Kaŭno. Simila inundo da priesperantaj publikaĵoj estis nur en 2005, kiam en Vilno okazis la 90a Universala Kongreso de Esperanto. La plej multajn publikaĵojn verkis kaj publikigis Povilas Jegorovas, Vytautas Šilas, Gediminas Degėsys, Audrys Antanaitis kaj Aida Čižikaitė. Diversaj publikaĵoj aperis ne nur en Vilno kaj Kaŭno, sed ankaŭ en Šiauliai, Marijampolė, Jurbarkas, Mažeikiai, Šilutė, Jonava kaj aliaj Litoviaj urboj. Kelkaj publikaĵoj aperis pri la eminenta litova esperantisto Antanas Poška. En minimume kvin amaskomunikiloj ofte aperas priesperanta materialo: prestiĝa sciencista gazeto Mokslo Lietuva, tutlanda gazeto Lietuvos aidas, gravaj novaĵportaloj Alkas.lt kaj Alfa.lt, novaĵretejo de la Litovia Ĵurnalista Asocio. Ofte informas pri Esperanto ankaŭ Litovia Nacia Radio.

La ĉefa publika aranĝo en 2017 sendube estis la ampleksa ekspozicio pri Ludoviko Zamenhof en Vilno kaj en Kaŭno. Ĝi estis efektivigita kunlabore kun la Pola Instituto en Vilno. Tiu ĉi ekspozicio cirkulos tra ĉiuj Litoviaj urboj. Krome menciindas la 10a tendareto de esperantistoj-ĵurnalistoj en Aukštadvaris (majo 2017), ekspozicio de Esperanto-insignoj en Šiauliai, tradicia printempa esperantista renkontiĝo “Rideto” en Šiauliai, “Boatado” organizata de la Vilna junulara Esperanto-klubo “Juneco“, Esperanto-metiejo en la Uniesko-galerio en Vilno.

Dum la jaro estis bone flegataj internaciaj ligoj de Litoviaj esperantistoj. La Litovia membro de la Eŭropa Komisiono Vytenis Andriukaitis partoprenis la Eŭropan Esperanto-kongreson kaj la Germanan Esperanto-Kongreson kaj tie faris ĉefparoladon en Esperanto pri Ludoviko Zamenhof.
19 litovaj esperantistoj partoprenis la 102an Universalan Kongreson de Esperanto en Seulo. La ensemblo Asorti el Visaginas prezentiĝis en arta programo de la kongreso kaj ankaŭ en kelkaj esperantistaj aranĝoj en Ĉinio kaj aliaj landoj. Granda 64-persona grupo el Litovio partoprenis BET-53 en la latva urbo Liepāja. Marius Dyglys kaj Palmyra Lukoševičienė partoprenis en la 10a Mezorienta Esperanto-Kunveno en Kutaisi (Kartvelio). Povilas Jegorovas partoprenis la Polan Esperanto-Kongreson en Bjalistoko. Daŭras bonega kunlaboro kun esperantistoj el Kaliningrada regiono de Ruslando.
Esperanto estas instruata en la universitatoj de Vilno (Gediminas Degėsys), Šiauliai (Zenonas Sabalys) kaj Kaŭno (Aida Čižikaitė), Gražina Opulskienė daŭre instruas Esperanton en Mažeikiai. Jogailė Čojūtė en majo sukcese partoprenis en la 6a multlingva intergimnazia konkuro en Vilno kaj kun Esperanto okupis honoran lokon.
Eldonado: en 2017 aperis ka libro Zamenhofas istorinėje Lietuvoje“ de Vytautas Šilas, kaj en Marijampolė ĵus estis eldonita la dulingva libro Esperanto žingsniai Marijampolėje / Esperanto-paŝoj en Marijampolė de Danutė Vidrinskienė. LEA kunlaboras kun la Kaliningrada eldonejo Sezonoj en preparado de la enciklopedia libro Nia diligenta kolegaro. Petras Čeliauskas finkompilis grandan litovan-Esperantan vortaron kun ĉ 45 mil vortoj (pli ol 800 paĝoj). Ĝi aperos en 2018.

Ekde 1996 funkcias la retejo de LEA www.esperanto.lt; ekde 2000 ekzistas Yahoo-grupo esperanto-lt@yahoogroups.com (171 aliĝintoj), ekde 2012 funkcias publika grupo de LEA en Facebook (208 aliĝintoj). Tie ĉiutage aperas averaĝe du informoj pri agado de esperantistoj. La Esperanto-klubo Horizonto (Jurbarkas) aperigas samtitolan elektronikan gazeton pri la Esperanto-agado en tiu ĉi urbo.

Gediminas Degėsys partoprenis en ĉi-jara internacia librofoiro en Vilno; li fondis legejon de Esperanto-literaturo en la biblioteko de la Vilna Universitato.

Litovio okupas la duan lokon en la mondo laŭ la nombro de esperantistoj proporcie al la loĝantaro en la lando.

Veronika Konan (Visaginas) kun Esperanto-kanto partoprenis en la televida konkurso “X faktorius” en la komerca televido TV-3 en Vilno.

Dum la jaro okazis multaj renkontiĝoj kun altranguloj en la Litovia parlamento, en la ministerio pri edukado kaj scienco, en la ministerio de kulturo k. a.

Fine de sia parolado Povilas Jegorovas enmanigis gratulfoliojn al 12 ĉi-jaraj jubileuloj.

Marijus Dilba

Parolas Marijus Dilba.

Post la agadraporto de Povilas Jegorovas la diskutadon pri ĝi partoprenis prezidanto de la Vilna junulara Esperanto-klubo Juneco Marijus Dilba, prezidantino de la Esperanto-klubo en Panevėžys Vida Kulikauskienė, Birute Rozenfelde el Latvio, Palmyra Lukoševičienė el Panevėžys, Vilius Šidlauskas el Panevėžys, Audrys Antanaitis el Vilno.

Vytautas Šilas

Prelego de Vytautas Šilas en Zamenhof-Tagoj-2017.

Post la tagmanĝo komenciĝis Zamenhof-Tagoj-2017. Vytautas Šilas faris tre interesan prelegon pri la eminenta kaŭna bankisto, esperantisto, melomano kaj akademiano Paulo Medem, kiu apud Aleksandras Dambrauskas estis la ĉefa figuro de la esperantista agado en la komenca periodo en Kaŭno kaj en Litovio. Ĉiuj partoprenantoj havis la eblecon viziti ekspozicion pri Ludoviko Zamenhof en la historia Urbodomo de Kaŭno. La tago finiĝis per tre gaja koncerto de la muzika grupo Rakija Klezmer Orkestar, kiu ludis litvakan (judan) muzikon.

koncerto

En la koncerto de “Rakija Klezmer Orkestar”

La restintoj por dimanĉo interŝanĝis opiniojn pri la esperantista agado en Litovio kaj najbaraj landoj.

Dum la tuta tempo funkciis riĉa libroservo kaj diversaj giĉetoj. Oni povis aliĝi al la 103a UK en Lisbono (15 aliĝintoj), al BET-54 en Estonio (10 aliĝintoj). Eblis aboni Esperanto-gazetojn, pagi membrokotizojn de UEA kaj de LEA.

Povilas Jegorovas

Fotoj: Gražvydas Jurgelevičius
Pliaj fotoj de Gražvydas Jurgelevičius

Ĝi estas artikolo el la januara numero de La Ondo de Esperanto (2018).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2018, №1.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2017/12/litovio-24

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn


SES 2018 – speciale program-riĉa

$
0
0

SES

Espereble, al la legantoj de La Ondo de Esperanto ne necesas prezenti SESon – ja en ĉi tiu gazeto regule aperadas informoj kaj reklamoj pri ĝi (pro kio ni elkore dankas). La Somera Esperanto-Studado havas jam sian 11-jaran historion (ĝi ekestis en la jaro 2007, kiam oni per tia evento omaĝis la centjariĝon de la eldono de la unua lernolibro de Esperanto en la slovaka lingvo).

Ĉi-jare SES okazos en la urbo Liptovský Mikuláš, en belega turisma regiono de Malaltaj Tatroj. Ankaŭ pro la loko mem SES-2018 promesas esti tre vizitinda – preparataj estas pluraj allogaj ekskursoj al la belega montara naturo, kaj ĉi-jara programo estos eksterordinare riĉa je diversaj allogaj programeroj.

Kiel jam kutime, la ĉefa programo – instruado – okazos antaŭtagmeze (9h00 – 13h00). Preparita estas internacia teamo de spertaj instruistoj, kiuj zorgos pri ĉiuj lingvo-niveloj de A1 ĝis C2. Facilas do veni eĉ kun siaj pli aŭ malpli lertaj amikoj, konatoj, familianoj – por ĉiu troviĝos ĝusta lingvo-kategorio. Aldone al la tradiciaj lingvokursoj okazos speciala kurso pri Esperanto-literaturo, kio certe allogos atenton de ĉiuj literaturemaj esperantistoj.

Du eŭrop-uniaj projektoj okazos dum SES kun subteno de la programo Erasmus+. En la unua gejunuloj trejniĝos, kiel iĝi bona E-instruisto kaj okazos ankaŭ laborkunsido de la organizantoj de ĉi tiu unujara trejnado, gvidata pere de Ĉeĥa Esperanto-Junularo. Dum la dua projekto okazos la fina sesio de la dujara programo por Esperanto-instruistoj kaj movadanoj sub la gvido de Halina Komar kaj la pollanda organizo CIE (Centro de Internacia Edukado). Ekzamenemaj estas bonvenaj en la KER-ekzamenoj, por testi sian lingvonivelon kaj havi ateston pri ĝi.

Ankaŭ la posttagmeza kaj vespera programoj promesas neforgeseblon: krom pluraj allogaj ekskursoj (legu en la retejo) preparataj estas pluraj vere interesaj, kelkaj eĉ nekutimaj atelieroj, diskutrondoj, prelegoj, danckursoj ktp. Kaj vesperoj? Koncertoj de ekz. Kaŝi el Germanio (kiu konas, scias ke temas pri 100% kvalito kaj energio, kiu ne konas, nepre ĉeestu ian lian koncerton!), duopo de bardoj: Handzlik kaj Bronŝtejn, unika nacia vespero (jes ja, kun vin-gustumado) kun nacia popolmuziko, teatraĵo Ludoviko, kinejo, diskejo, internacia kaj kuir-arta vesperoj…

Dum ĉi-jara SES ni povos bonvenigi ankaŭ kelkajn specialajn gastojn, ekzemple, la redaktoron kaj eldonanton de La Ondo de Esperanto (mi jam antaŭĝojas), la ĉefredaktoron de la revuo Esperanto kune kun la edzino (verkistino kaj Esperanto-instruistino), la nunan eldoniston de Heroldo de Esperanto kaj plurajn aliajn.

Eblus daŭrigi, sed ni ŝparu vortojn – la evento certe meritas vian atenton, se vi emas pasigi someron aktive, se vi emas lerni ion novan, esperantumi, movadumi, kulturumi. Tiukaze SES estas por vi la ĝusta aranĝo! Vizitu do ties retejon por legi detalojn kaj aliĝi: http://ses.ikso.net

Peter Baláž (Petro)
E@I-kunrodiganto
SES-organizanto

Ĉi tiu teksto aperis en la februara numero de La Ondo de Esperanto (2018).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2018, №2.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2018/02/ses-7

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Blanka Novjarfesto en Siberio

$
0
0

Tomsko

Ekskursante apud Tomsko (Foto: Katerina Arbekova)

La Siberia urbo Tomsko renkontis la partoprenantojn de Novojarsko-18 blanke, neĝe kaj tre gastame. La urbo nekredeble belis antaŭ la Nova Jaro: glaciaj figuroj, lumiloj kaj abioj donacis etoson de la baldaŭa festo. Alveninte al nia gastejo, ni trovis ĉarman lignan duetaĝan konstruaĵon de la pasinta jarcento kun grandaj kaj komfortaj ĉambroj, la komuna manĝejo permesis eniron al pli ol dudek kvin personoj. La kondiĉoj estis bonegaj!

Entute al Tomsko venis 19 gastoj el kvin urboj, kaj la programo envolvis nin plene. Ni vizitis tre interesan pupteatron, en eksterurba hundejo karesis hundojn, kelkaj eĉ rajdis ilin! Ni vizitis kozakan fortikaĵon kaj pafis el antikva pafilo, manĝis bongustegan “ŝaŝlikon” laŭvoje kaj ekskursis tra la urbo. Kantaj vesperoj, ludoj, konversacioj kaj amika etoso donis al ĉiuj perfektan energion por la tuta jaro.

La tagoj pasis rapide kiel kutime, sed ili estis plen-plenaj da pozitivo kaj bona humoro. Entute partoprenis en la novjarfesta renkontiĝo iom pli ol tridek personoj. Tomskanoj preparis programerojn por ni, amuzis kaj distris nin. Viktoro kaj Olga Obrazcovoj gastame akceptis nin en sia hejmo la 1an de januaro, regalis nin per kukoj, mielo kaj frostigitaj beroj de sia ĝardeno. Ili organizis por ni promenon al proksima arbaro kaj poste ni banis nin en la banejo! Tiel bedaŭrinde estis forveturi el Tomsko…

Estus bone, se nia vivo estus kiel senĉesa Esperanta aranĝo…

Katerina Arbekova

Ĉi tiu artikolo aperis en la februara numero de La Ondo de Esperanto (2018).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2018, №2.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2018/02/ruslando-10

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Esperantistoj-vojaĝantoj renkontiĝis

$
0
0

Poludnica

Jam la 36an fojon komence de januaro renkontiĝis esperantistoj-vojaĝantoj en la slovaka montaro Malaltaj Tatroj. La renkontiĝo portas nomon Poludnica laŭ unu el la plej belaj montoj en la montaro. Ĉi-jare la renkontiĝo okazis en la civito Liptovský Ján.

La kvartaga okazaĵo konsistis el interesaj prelegoj el la tuta mondo, kelkaj turismaj ekskursoj kaj aliaj agadoj. Ok prelegantoj prezentis siajn travivaĵojn en vintra Uralo, Internacia Himalaja Renkontiĝo en Nepalo, Afrika kongreso de TEJO, vojaĝo ĉirkaŭ la mondo kaj Bosniaj piramidoj. Partoprenantoj taksis plenumadon de longjaraj vojaĝprogramoj “La plej altaj pintoj de EU” kaj “Slovakaj montaroj”. Pri tre interesaj faktoj de historio de soraboj prelegis Mária Pilková (Ĉeĥio) kaj Dorota Rodzianko (Pollando) instruis aĉetadi malmultekostajn biletojn. Ne mankis ankaŭ prezentado de vojaĝplanoj por 2018. Nova programero estis prezentado de skribaj verkoj, kiuj rilatas al Poludnica.

La ĉefa turisma programero estis tradicia supreniro al la pinto de Poludnica. El la vilaĝo Iľanovo sukcese paŝis 33 personoj el tri landoj kaj ses slovakaj regionoj. Por la konstruo de la Esperanto-obo ili suprenportis ŝtonojn el diversaj lokoj de la Tero. Nun kuŝas en la Esperanto-obo jam pli ol 850 kg da ŝtonoj. La vetero kompare kun la pasinta jaro estis pli agrabla. Sukcesaj suprenirantoj revenis al la vilaĝo Liptovský Ján, kie ili ripozis en varmaj baseno kaj saŭno.

Unu tagon antaŭe okazis ekskurso en la Altaj Tatroj, kie la celo estis la lago Popradské Pleso kaj apuda simbola tombejo, dediĉita al tragedie mortintaj vizitantoj de la montaro. Postrenkontiĝaj ekskursoj estis en la valo Tichá dolina (Altaj Tatroj) kaj en la valo Žiarska dolina (Okcidentaj Tatroj). Kun la renkontiĝo estis ligita kultura programero – fotoekspozicio de la familio Škuta en la kulturdomo en Liptovský Ján. La familianoj Škuta krom tio, ke ili estas esperantistoj aŭ simpatiantoj, estas konataj kiel eminentaj fotistoj. La renkontiĝo estis malferma, tio signifas, ke ĝin partoprenis krom esperantistoj ankaŭ aliaj interesatoj. La tutan renkontiĝon partoprenis 68 vojaĝantoj kaj turistoj el ses landoj kaj dek slovakaj regionoj. Pri la renkontiĝo vi povas legi kaj vidi fotogalerion en la retejo de Poludnica: www.poludnica.esperanto.sk.

J. V. Habán

Ĉi tiu artikolo aperis en la februara numero de La Ondo de Esperanto (2018).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2018, №2.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2018/02/slovakio-18

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

De AMO al APERo

$
0
0

AMO-44

La 20-22an de februaro en la apudmoskva ripozejo Jerŝovo okazis AMO-Seminario – Seminario pri Aktivula Maturigo. Ĝi pasis sub la aŭspicio de UEA kiel ĉenero de la primovadaj seminarioj tra la tuta mondo. Laŭ la UEA-registro ĝi havis la 44an numeron. Sed por nia grandega lando ĉi tiu AMO estis la unua provo okazigi seriozan primovadan laborkunvenon pri la evoluo de la Rusia Esperantujo. La temo de nia AMO estis superaktuala (kaj supermalfacila): “Modernigo kaj junigo de la Rusia Esperanto-movado”.

Estis ja malfacile kolekti reprezentantojn de ĉiuj ok federaciaj regionoj dum labortagoj. Tempon por longdistancaj vojaĝoj havas pensiuloj, sed ili ne havas monon. Tiuj, kiuj povas permesi al si la vojelspezojn, tiutempe devas labori. Kaj nia celgrupo – studentoj – havas nek monon (ĉar ne laboras), nek tempon (ĉar studas). Senelira situacio, ĉu? Nur ŝajnas. Agu – kaj vi atingos.

AMO-44 kunigis 15 homojn el kvar federaciaj regionoj: dek el la Centra (Moskvo kaj Moskva regiono), po du el la Nord-Okcidenta (Sankt-Peterburgo kaj la Granda Novgorodo) kaj Suda (Novoĉerkassko kaj Volgogrado), unu venis de la plej Esperanto-prospera Urala regiono (Jekaterinburgo). La aĝo de sep partoprenintoj estis malpli ol 41 jaroj, la plej juna havis 13; 8 inoj kaj 7 viroj – por kompletigi la statistikon. Sed, eble, plej gravas, ke inter la ĉeestintoj estis kaj spertegaj, kaj komencantaj aktivuloj (la sola laborlingvo estis Esperanto). La seminarion organizis Moskva Esperanta Asocio MASI en intima kunlaboro kun Rusia Esperantista Unio. Partoprenis naŭ REU-membroj (inter kiuj kvar estraranoj de REU) kaj ok membroj de MEA MASI. Do, formiĝis tre proporcia kaj tre laborema amika kolektivo, kies ĉiuflankaj avantaĝoj tuj montriĝis. Kaj dum la laboro eĉ formiĝis sento, ke por la unua AMO en niaj kondiĉoj bezonatas nek pli da homoj, nek alia homkonsisto.

Vespere la 20an de februaro, post la afereca malfermo, kie estis elektita la konstanta protokolanto de AMO-44 (Kirill Noviĉenko), komenciĝis la prepara parto de la programo: la seminario de Irina Gonĉarova “Kio estas tiu ĉi AMO por ni”. Ni spektis ankaŭ lumbildprezentadon de la prezidanto de REU Svetlana Smetanina pri la aktuala stato de la Esperanto-movado en la lando.

En la sekva, kerna, tago de la programo (21.02), okazis la kvarhora seminario “Kio estas rusia esperantistaro kaj kia estu ĝia estonto”, gvidita de Irina Gonĉarova laŭ la metodo de la tradicia por multaj AMOj: FLAM-analizo de la nuna situacio kaj EKEK-solvoserĉado “Kiel plibonigi la situacion en Rusio”. Ĝin sekvis la trihora seminario “Kiel organizi Esperanto-agadon” de Alisa Zingerman, laŭ SPRINT – vaste konata trejnado de projektstartigoj. Samvespere Irina Gonĉarova okazigis la rondan tablon “Informado kaj varbado. Kiel allogi gejunulojn al Esperanto?”. Malfruvespere post la streĉa labortago oni bonege ripozis en hejmeca amika etoso, kiu ĉiam kreiĝas ĉirkaŭ Svetlana, kun multaj ŝercoj kaj anekdotoj el la Esperanta vivo kaj kun agrabla gustumado de bonaj vinoj.

La 22an de februaro ni daŭrigis la seminarion pri varbado, kies temo multe agitis la partoprenintojn. Post diskuto de la protokolo kaj akcepto de komunaj konkludoj venis tempo por konkretaj projektoj. La vicprezidanto de REU Nikolao Gudskov detale raportis kun lumbildoj pri la nova REU-projekto “Lasta adreso”, al kiu bonus logi esperantistaron de la tuta lando. Temas pri pendigado de memorŝildoj sur la domoj, el kiuj sovetiaj esperantistoj estis veturigitaj al prizonoj kaj pereo en la morna tempo de la Stalinaj reprezalioj. Por distriĝi kaj vigliĝi post la streĉcerbaj temoj ĉiuj tre volonte partoprenis la gajan lingvan metiejon de Svetlana pri absurda frazfarado, kiu multe helpus lingvoinstrue kaj etose dum ajna esperantista kunveno.

Intertempe komencis veni partoprenontoj de APERo-12, kiuj aliĝadis al nia dekkvinopo. Kaj ĉiun sekvan AMO-programeron partoprenis pli kaj pli da APERanoj. Tuj post la tagmanĝo (abunda kaj bongusta, kiel ĉiuj bufed-manĝoj en la ripozejo) okazis prezentado de la ekzistantaj Esperantaj projektoj en la hodiaŭa Rusio. Rafija Kudrjavceva rakontis pri la tradiciaj renkontiĝoj kaj pri la interretaj projektoj en Uralo. Irina Gonĉarova prezentis kvar plej “junajn” projektojn de MEA MASI: “Esperanto: la unua kanalo”, “Esperanta PoŝtKruciĝo”, “MiA MASI” kaj “Internacia videobabilejo kun moskvaj esperantistoj”. La baza ideo estis, ke eĉ unu homo kapablas krei grandan internacian projekton. Kiel “Hejma tasko” estis proponite verki sian propran projekton laŭ la donita skemo.

Sekvis negranda videoenkonduko kaj granda interaktiva diskuto de la temo “Ideologioj de esperantismo. Kio vi estas?”, organizita de Nikolao Gudskov. Kaj venis la momento fermi la AMOn, kaj ni tion faris kun plena kontento pri granda fruktodona laboro. Ĉiuj emis pli profunde studi kaj analizi la materialojn de tiu ĉi seminario kaj deziris daŭrigi la aktivadojn en niaj loĝlokoj. Post la solena fermo la seminario ne ĉesis! Kadre de APERo-12, jam kun partopreno de kromaj dekoj da diversaĝaj homoj, oni entuziasme daŭrigis, sed nun tempas resumi la AMOn.

La laboro kaj kunagado dum AMO-44 kuraĝigis kaj inspiris ĉiujn. Iĝis evidente, ke ĝi estas nur la unua paŝo en la longa marŝado laŭ la malglata vojo de la movada organizado. Ni estu sinceraj – ni tion antaŭdeziris. Tial jam sur nia afiŝo apud la kutima AMO-44 aperis la nova siglo, kiu eĉ pli ridetigos vin: AMo.Ru-1. En ĝi riveliĝas nia espero realigi la primovadajn seminariojn en Rusio regule kaj fruktodone.

Do – de AMO tra AMo.RU al APERo – de la moderna kaj gejunulplena Esperantista Movado en Rusio!

Irina Gonĉarova

Ĉi tiu artikolo aperis en la marta numero de La Ondo de Esperanto (2018).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2018, №3.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2018/03/ruslando-11

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Revolucia APERo-12

$
0
0

Apero

APERo estas AntaŭPrintempa Esperanta Renkontiĝo, organizata fine de ĉiu februaro de la Moskva Esperanta Asocio MASI okaze de la propra naskiĝtago (la 24a de februaro). Ĝi estas strikte malkrokodila, tial ni nomas ĝin lingvomergiĝo. Kiu bezonas lingvomergiĝon? Ĝuste: komencantaj esperantistoj, memlernantoj, unuopuloj sen sufiĉa lingva praktiko. Kiu liveras la konvenan lingvan medion? Ĝuste: spertaj esperantistoj, kiuj senerare parolas la lingvon. Pri kio? Pri ĉio. Ja Esperanto estas normala lingvo, kaj lerni ĝin ne ĉiam signifas partopreni diversnivelajn lingvajn kursojn. Lingvaj kursoj mankas ĉe APERo, por tio ekzistas specialaj aranĝoj. Primovadaj aferoj estas maloftaj hazardaĵoj.

Pri kio do temas? Temas pri bona, agrabla tempopasigo. Sed jen embusko: por multaj esperantistoj bona tempopasigo signifas intelektajn okupojn! Tial aperas prelegoj, debatoj, intelektaj ludoj kaj aliaj saĝ(ig)aj distraĵoj. Ajnaj – kion proponas ne la organizantoj, sed la partoprenantoj. Ĝi estas via aranĝo, unuavice de la programa vidpunkto. Gastoj ĉi tie ne estas. Via tempo, via temo, vi mem organizas vian eventon, vian – kaj nian komunan – APERon. Nu – jen…

La temo de la APERo-12 estis “Revolucioj”. Ĝin elektis MASIanoj ne sen influo de la centjariĝo de la oktobra renverso (1917). Elektis, anoncis kaj forgesis. Ne eblas diri, ke tra multaj monatoj iu pensadis, kiel la temo malkovriĝos dum la renkontiĝo. Estis pli logike supozi, ke ĝi neniel malkovriĝos. Tamen okazis miraklo: laŭtemaj programeroj surprise kaj bele abundis.

Kiam venis kun siaj proponoj membro de la Akademio de Esperanto, profesoro Nikolao Gudskov, klariĝis ke la temo estas savita. Liaj brilaj profesiaj prelegoj nomiĝis tiel: “La plej granda revolucio en la historio”, “Revolucioj – sociaj kaj sciencaj”, “Esperanto kiel revolucia ideo kaj Zamenhof kiel revoluciulo”.

La socia aktivulino Irina Gorodeckaja (Novoĉerkassk) konvene kompletigis la temon per novforma sociaga trejnado “Forumo-teatro: La revolucio de civitana aktiveco”. La brava novulino, lingvoinstruistino kaj poligloto Alisa Zingerman (MEA MASI, Moskvo) okazigis prelegon “Revolucioj en lingvoedukado” kaj amuzajn lernigajn debatojn “Revolucio kontraŭ evolucio”. Aldoniĝis du prelegoj de niaj amataj APERaj bardoj Sergeo Straŝnenko (Rigo) kaj Mikaelo Povorin (Moskvo): “Revolucio de Johann Sebastian Bach” kaj “Revolucio de la skaraboj” pri The Beatles.

Serĉado de novaj (ĉu ne vere revoluciaj?) vojoj en la Rusia Esperanto-movado vigle pasis dum la trejnado de Raja Kudrjavceva (Jekaterinburgo) “Ligoj inter Esperanto-generacioj”. Lerta gvido de spertinterŝanĝo pri diversaj aspektoj de esperantisteco fare de Ilja Gnusarjov (MEA MASI, Penza) kondukis la ardantan partoprenantaron laŭ la padoj al la revolucioj en siaj propraj mensoj. Kaj pli profunden en la homan psikon entiris la APERanojn la rolludoj de la infanpedagogoj Morgan Malié kaj Viktorija Prijmak (MEA MASI, Moskvo) “Kiel vi kondutus, se…”.

Dank’ al novaj interaktivaj metodoj malkovriĝis miraklaj aktoraj talentoj de ĉiuj. Tiu etosiga trajto reliefiĝis jam dum la Solena Malfermo, kiam interaktivajn ludojn gvidis la kantistino kaj animigantino Tatjana Orjol (Volgogrado). Konstantaj interagoj, grupa dinamiko, team-disputoj, opini-interŝanĝoj, reciprokaj konsiloj kaj psikologia subteno formis el la kutima aranĝo ne nur klerigan kaj amikan, sed nove profundan, animpenetran kaj emociplenan. Tiuj tute ne planitaj, neatenditaj trovaĵoj faris APERon-12 vere revolucia por si mem.

Laste mi mencias la amasan intelektan teamludon “Kio? Kie? Kiam?” fare de la 13-jara Pjotr Fedosov (MEA MASI) kaj la tradukistan konkurson, preparitan de Larisa Ŝapoŝnikova (Arĥangelsko), kiun je la plej supra nivelo denove senkonkurence gajnis Pjotr Fedosov… Kaj jen – ankoraŭ ja du bonegaj koncertoj de Sergeo Straŝnenko kaj Mikaelo Povorin…

El la 40 APERanoj 24 estas membroj de MEA MASI; 17 loĝas ekster Moskva regiono. La plej juna havas 13 jarojn, la plej aĝa – 75. 23 inoj kaj 17 viroj. Pliaj detaloj pri AMO kaj APERo-12 (protokoloj, priskriboj de programeroj, impresoj, voĉdonadoj k. s.) poere aperados en la vK-grupo APERo: https://vk.com/apero_ek_masi

Bonvenon al la sekva APERo – aperu mem!

Irina Gonĉarova

Ĉi tiu artikolo aperis en la marta numero de La Ondo de Esperanto (2018).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2018, №3.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2018/03/ruslando-12

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Viewing all 406 articles
Browse latest View live