Quantcast
Channel: Esperanto-renkontiĝo Archives - La Ondo de Esperanto
Viewing all 403 articles
Browse latest View live

Uverture al UK: BET-40 en Birštonas (2004)

$
0
0

BET-40

Pli ol 250 esperantistoj el 17 landoj kunvenis en Birštonas por praktiki la lingvon, labori, ripozi kaj sanigi sin en la 40aj Baltiaj Esperanto-Tagoj. Musklaku la foton por pligrandigi ĝin (Foto: Gražvydas Jurgelevičius)

La 40aj Baltiaj Esperanto-Tagoj okazis meze de julio 2004 en la bela litovia kuracurbeto Birštonas kun kvaronmilo da partoprenantoj. Ĝi estis kvazaŭ testo de la orgazinaj kapabloj de la aktivuloj de LEA, kiuj estis preparantaj la 90an Universalan Kongreson de Esperanto, planitan por Vilno unu jaron post BET-40. Laŭ la impresoj de la partoprenintoj la testo estis ege sukcesa, kaj tio aŭguris ankaŭ la sukceson de la 90a UK.

Ĉi-foje ni proponas tri artikolojn pri BET-40 kaj esperas, ke multaj el tiuj, kiuj nun legas ĉi tiujn liniojn, mem venos al Birštonas okaze de la 52a BET, kiu okazos en ĉi tiu urbeto la 2–10an de julio 2016.

Ĉe Nemunaj meandroj

40an fojon adeptoj de la internacia lingvo kolektiĝis por pasigi Baltiajn Esperanto-Tagojn ĉe pitoreskaj Nemunaj meandroj, en ĉarma banurbo Birštonas. Kunvenis entute 257 samideanoj el 17 landoj: Litovio 133, Pollando 43, Latvio 25, Finnlando 13, Estonio 7, Ruslando 5, Belgio 4, Belorusio 4, Germanio 4, Hungario 4, Italio 4, Danio 3, Aŭstrio 2, Francio 2, Nederlando 2, Britio 1, Meksiko 1. La kunvenintojn skribe salutis prezidanto de UEA Renato Corsetti, provizora prezidento de Litova Respubliko Artūras Paulauskas, nepo de L. Zamenhof – C. Zaleski-Zamenhof kaj direktoro de CO O. Buller.

Solena inaŭguro de BET-40 okazis la 11an de julio en urba kulturpalaco. En la inaŭguro partoprenis parlamentano Stasys Kružinauskas kaj vicurbestro de Birštonas Juozas Aleksandravičius. Necesas aldoni, ke magistrato de Birštonas finance helpis eldoni belan libreton pri la urbo, kiun ricevis ĉiuj partoprenantoj. La inaŭguro finiĝis per koncerto: Lidija Gomolickaitė-Grudzinskaitė profesie ludis fluton, plenumante klasikaĵojn de Lehar, Weber, Bach k. a.

BET-40

En la inaŭguro: de maldekstre parlamentano kaj esperantisto Stasys Kružinauskas, prezidanto de Litova Esperanto-Asocio Povilas Jegorovas, vicurbestro de Birštonas Juozas Aleksandravičius. (Foto: Gražvydas Jurgelevičius)

Programo de BET-oj jam ne multe ŝanĝiĝis. Dezirantoj povis perfektigi sian lingvoscion en diversnivelaj kursoj, kiujn gvidis konataj instruistinoj de la internacia lingvo E. Bondar, S. Trenner kaj N. Pietuchowska.

BET-40

Pollanda Esperanto-instruistino Ewa Bondar (Foto: Gražvydas Jurgelevičius)

Estis organizita ankaŭ diplomiga seminario de IEI, gvidita de Atilio Orellana Rojas kaj Ana Montesinos. Sukcese ekzameniĝis kaj diplomojn de Cseh-instruistoj ricevos sep personoj: G. Jurgelevičius, Z. Garbaravičienė, L. Gaurylienė, D. Pileckienė, V. Radionovienė, V. Šidlauskas kaj A. Visockas. Gvidanto de la seminario pli poste skribis:

“Jam iom malpli formalece, mi deziras esprimi denove al vi ĉiuj mian sinceran dankon pro la plezuriga tempo, kiun ni kune pasigis en Birštonas kadre de nia Seminario kaj de BET ĝenerale. Litovio estis dum longa tempo lando, kiun mi deziris viziti. Mi ĝojas, ke Aida tiom preme insistis, ke mi iru tien. Mi trovis brilan E-Movadon kaj tiom agrablajn Esperantistojn, ke mi nepre volas reiri tien kaj certe mi multe varbos por la sekvajara UK kaj ILEI-Konferenco. Atilio.”

BET-40

Atilio Orelana Rojas (Nederlando) kaj Ana Montesinos ( Britio/Hispanio) gvidas la seminarion por instruistoj de Esperanto (Foto: Gražvydas Jurgelevičius)

Diversajn prelegojn legis reprezentantoj de Pollando, Hungario, Latvio, Litovio, Finnlando. P. Jegorovas gvidis seminarion pri problemoj de Esperanto-movado. En kadro de BET okazis ankaŭ la 3a Balta Esperanto-Forumo, organizita de kaliningradanoj A. Korĵenkov kaj H. Gorecka, kie estis diskutataj problemoj de traduko kaj eldono de esperantlingva literaturo, de Esperanta gazetaro, prezentataj plej novaj eldonaĵoj. Dezirantoj povis konatiĝi kun litova lingvo kaj ties historio.

Varia estis ankaŭ kultura programo. La partoprenantoj aŭskultis koncertojn de folkloraj ensembloj el Litovio (“Jieznelė” kaj “Raskila”), Pollando (el Kujawy), de knabina ensemblo el Latvio, ĵaz-vesperon, koncerton de infana studio “Nenuorama”. La koncertoj okazis ne nur en kulturdomo, sed ankaŭ sur placeto ĉe la fontano. Funkciis du foto-ekspozicioj: de Ilona Ejsmont kaj de Andrzej Sochacki (ambaŭ el Pollando). En muzeo de Sakrala Arto oni povis rigardi ekspozicion “Bildoj de Rafaelo en poŝtmarkoj”, kiun prezentis juna esperantisto M. Dyglys.

Preskaŭ ĉiuvespere kantemuloj, gvidataj de V. Čojienė, lernis Esperantajn kantojn. Ankaŭ poezi-amantoj kolektiĝis kaj legis ŝatatajn versaĵojn. Pola grupo el Bjalistoko organizis konkurson-kvizon pri historio de Esperanto, dum kiu ĝuste respondinte la demandojn oni povis ricevi donacetojn. N. Caragea el Germanio instruis lingvajn ludojn. Vespere estis montrataj esperantigitaj videofilmoj pri tradicioj kaj moroj de litovoj, pri sukceno kaj urbo Kaunas, ankaŭ filmita pupteatra spektaklo “La ora ovo”. Restas nur bedaŭri, ke la tekniko ne ĉiam bone funkciis.

Kial ĉiam, merkredo estis ekskursa tago. Pli ol cent partoprenantoj per ŝipo veturis de Birštonas ĝis Rumšiškės (47 km), kie vizitis Muzeon de Popola Vivmaniero kaj konatiĝis kun vivo de litovoj antaŭ pli ol cent jaroj. Tiuj, kiuj restis en Birštonas, povis bicikle ekskursi en ĉirkaŭaĵoj de la urbeto, en regiona parko de Nemunaj maŝoj.

La 17an de julio Baltiaj E-tagoj 40 estis fermitaj. Al BET-41 invitas Latvio!

Petras Čeliauskas

Fonto: Litova Stelo, 2004, №4

BET-40: malgranda provo de UK

Halina Gorecka prezentas La Ondon

Halina Gorecka prezentas la revuon “La Ondo de Esperanto” (Foto: Gražvydas Jurgelevičius)

“Baltiaj Esperanto-Tagoj estas unika aranĝo”, — emfazis en la malferma parolado la prezidanto de la organiza komitato Povilas Jegorovas. Efektive, ekde 1959 Estonio, Latvio kaj Litovio laŭvice organizas BETojn, partopreno en kiuj estis prestiĝa en la sovetia periodo pro la alta programnivelo. La jubilea, 40a BET en Birštonas, okazinta la 10–18 julio, por litoviaj esperantistoj iĝis, laŭ Osmo Buller, “kvazaŭ malgranda ĝenerala provo de UK”.

Ĉu sukcesa provo?

Jam en la akceptejo pluraj personoj laboris, modele registrante aliĝantojn, akceptante kotizojn kaj abonojn, donante informojn k. s. Irena Jagminaitė deĵoris en la riĉa libroservo situanta en aparta ĉambro. La ĉiutaga informilo Meandro donis utilajn informojn, konigis necesajn litovajn vortojn kaj frazojn.

Kelkaj blokoj konsistigis la programon. Pli ol cent BETanoj deziris plibonigi sian lingvokonon en ĉiutagaj kursoj en tri niveloj. Grupo da instruantoj partoprenis en la diplomiga seminario de IEI, kies kulmino estis, kompreneble, la instru-rajta ekzameno. La Somera Universitato proponis diverstemajn prelegojn literaturajn, klerigajn kaj movadajn. La tria Balta Esperanto-Forumo havis ĉiutagan duhoran programon kun prelegoj, diskutrondoj kaj kvizoj pri literaturaj temoj. Vespere Vida Čojienė helpe de sia gitaro instruadis kantojn. Junularo, kompreneble, diskotekumis.

Aleksander Korĵenkov prelegas pri Anton Ĉeĥov

Aleksander Korĵenkov prelegas pri Esperantaj tradukoj de verkoj de Anton Ĉeĥov (Foto: Gražvydas Jurgelevičius)

Inter la vesperaj programeroj mi menciu bonegan prezentadon de la loka ensemblo de popolaj kantoj kaj dancoj Raskila.

Same kiel en UK, merkredo estis plene dediĉita al ekskurso. Cento da esperantistoj navigis laŭ la meandroj de Nemano, ĝuante agrablan ĉebordan pejzaĝon. La ekskursocelo estis skanzeno en Rumšiškes sur la bordo de la “Kaŭna maro”. Ĝi prezentas karakterizajn domojn kaj bienojn el la kvar regionoj de Litovio, kune kun la internaĵo ebligantaj ekkoni la vivon de litovoj. Estas konstruita ankaŭ kabano, kiu memorigas pri litovoj ekzilitaj al Siberio. Placo de tipa litova urbeto estas ankoraŭ konstruata. En pluraj domoj estas ekspozicioj kaj butikoj. Nacistila tagmanĝo kompletigis agrablan ekskurson aranĝitan de Bonvoje.

Dum la tuta BET en la loka sakrala muzeo funkciis ekspozicio de poŝtmarkoj de Marius Dyglys kaj fotoekspozicioj de Ilona Ejsmont kaj Andrzej Sochacki.

Pli ol 250 personojn el 17 landoj (nur 5 ruslandanoj — ĉiuj el la Kaliningrada regiono) akceptis Birštonas — ĉarma banurbo ĉe Nemano, situanta ĉe belaj meandroj en la Regiona Parko de Nemanaj Maŝoj. Trankvila etoso, freŝa aero efikis ripozige. Cetere, dezirantoj povis uzi diversajn sanigajn procedurojn en la loka sanatorio. Aliaj luis biciklojn kaj promenis en la beroriĉa parko. Oni povis piedpromeni laŭ la riverbordo kaj ascendi la Reĝan Monton. Nemalgrave: pro la akiritaj subvencioj estis rabatitaj la partoprenkostoj (inkluzive de la loĝado kaj manĝado).

Vere, dum la du lastaj jardekoj mi ne ripozis tiel bone kiel en Birštonas.

Halina Gorecka (Ruslando)

Fonto: La Ondo de Esperanto, 2004, 8-9

Miaj impresoj pri BET-40

Tri baltaj ŝtatoj posedas minimume du komunajn ecojn: krom ilia nacia konscio, kiu estas videbla en la intensiva flegado de iliaj tradicioj, kiel kostumoj, popolkantoj kaj popoldancoj, ligas ilin ilia amo al la internacia lingvo Esperanto: ĉi-jare okazis jam la kvardeka jubilea BET. La unua BET okazis en 1959. Poste ĝin sekvis laŭvicaj BET-oj kun neplanita de esperantistoj 5-jara paŭzo, kiun kaŭzis la soveta reĝimo.

Mi intencis konatiĝi kun ĉiuj baltaj ŝtatoj kaj pro tio post BET en Riga (Latvio, 2002) kaj Tartu (Estonio, 2003) nun mi vizitis Birštonas.

Komence kelkaj informoj pri Litovio: ĝi situas en la geografia centro de Eŭropo kaj havas en la okcidento la Baltan Maron kiel marolimon, en la nordo Latvion, en la oriento Belorusion kaj en la sudo Pollandon kaj Rusion (Kaliningrad) kiel najbarojn. La areo de Litovio sumiĝas je 65.000 kvadrataj kilometroj (kompare: Svislando havas 40% malpli); Litovio havas 3.500.000 loĝantojn (Svislando: 80% pli) kaj la ĉefurbo de Litovio estas Vilnius kun preskaŭ 600.000 enloĝantoj (Bern: 80% malpli). En la lando estas multaj lagoj, riveroj kaj arbaroj, kaj 99 km longaj sablaj plaĝoj kun impresaj sablaj dunoj.

Litovio estas la plej granda balta lando kaj havas miljaran historion; la malfrua mezepoka grandduklando etendiĝis de Litovio ĝis la Nigra Maro. Litovio estas ankaŭ menciata kiel “La Italio de la Oriento”; la lando estas tre religia (katolika); ĉirkaŭ 83% da enloĝantoj estas litovoj, 7% estas poloj kaj 6% rusoj.

Nun pri BET. Detalajn informojn pri BET sendis al mi miaj polaj Esperanto-amikoj el Białystok, kaj mi trovis informojn ankaŭ en la interreto. Do mi aliĝis kaj vojaĝis unue per trajno (1.470 km) ĝis Bialystok kaj poste, post mallonga restado, kune kun miaj polaj Esperanto-amikoj (ni estis entute 17 esperantistoj) per minibuso (280 km) plue ĝis Birštonas.

Birštonas (4.300 loĝantoj) situas en la suda parto de Litovio, 40 km for de Kaunas kaj 90 km for de Vilnius kaj ĉe Nemunas, la ĉefa rivero de Litovio. Birštonas estas fama banloko de Litovio, ĉirkaŭita de belegaj pinarboj kaj situas en la centro de regiona nacia parko.

La ĉefa loko de BET estis la sanatotio “Versmė” (= Fonto), kie la partoprenantoj de BET kunvenis kaj povis ankaŭ loĝi. Nia grupo loĝis en malmultekostaj trilitaj ĉambroj de sportista komunloĝejo, nur 700 m for de la sanatorio. Komune por ĉiuj partoprenantoj estis proponitaj tri tre bongustaj manĝoj por tago en la manĝosalonoj de la sanatorio “Versmė”.

BET-40

En la ĉefsalono (Foto: Gražvydas Jurgelevičius)

Sabate, post nia alveno, ni esploris nian loĝejon kaj la pli proksiman ĉirkaŭaĵon; nia sportista komunloĝejo situis rekte ĉe la rivero Nemunas. Folklora koncerto ĉe la fontano antaŭ la sanatorio finis la unuan tagon.

Dimanĉe antaŭtagmeze komenciĝis nia programo per kunveno por klarigo de la organizaj aferoj; sekvis malfermo de la Somera Universitato per prelego pri la Gotenburga kongreso kaj malfermoj de la 3a Balta Esperanto-Forumo kaj de filatela ekspozicio. La solena inaŭguro de la 40a BET okazis posttagmeze en la urba kulturcentro kaj komenciĝis per la Esperanto-himno; sekvis salutmesaĝoj de diversaj publikaj personoj kaj de eksterlandaj Esperanto-delegacioj. Entute al ĉi-jara BET venis 254 partoprenantoj el 17 landoj. Poste ni kunvenis en la urba preĝejo por diservi en Esperanto (marde ni celebris en la sanatorio la Ekumenan Diservon). Koncerto de la instrumenta grupo en la urba preĝejo finis la duan tagon.

Labortagojn ni komencis je la sepa per gimnastiko laŭ sistemo de jogo; post la matenmanĝo je la oka komenciĝis tri Esperanto-kursoj je diversaj gradoj kaj suplementa seminario de Internacia Esperanto-Instituto. Paralele okazis diversaj programeroj por ĉies gusto: konatiĝo kun la litova lingvo, kunveno de kuracistoj, prezentis sin “La Ondo de Esperanto” kaj “Sezonoj”. Post la tagmanĝo je la dek-tria sekvis diversaj interesaj prelegoj, ekzemple, pri literaturo, ankaŭ videofilmoj kaj post la vespermanĝo je la dek-oka ni povis lerni litovajn kantojn. Koncerto en la kulturcentro finis la tagon. Precipe dum la koncertoj en la kulturcentro ni povis admiri la multkoloran diversecon de popolaj kostumoj, la popolmuzikon kaj la popoldancojn. Poste estis dancmuziko aŭ alia amuza surprizo.

Merkrede okazis tuttaga ŝipekskurso laŭ rivero Nemunas al subĉiela etnografia kaj pejzaĝa muzeo Rumšiškės: ĉiuj partoprenantoj post la matenmanĝo veturis per ŝipo al Rumšiškės. Antaŭ kelkaj tagoj nia ŝoforo kondukis nin per minibuso preskaŭ ekskluzive tra agrikulturaj regionoj, urbetoj kaj malgrandaj urboj; nun ni vidis sur ambaŭ flankoj alian aspekton de Litovio, nepenetreblajn kaj netuŝitajn brilantajn arbarojn, atingantajn la bordon de la rivero. Ni atingis la muzeon post 3-hora vojaĝo. Tie estis interesaj, malnovaj kamparaj domoj, rekonstruitaj el kvar diversaj regionoj de Litovio. Por memori la deportadon de 250.000 litovoj en la jaroj 1941-1953 dum la pasinta soveta teroro al Siberio, estis tie terkabano konstruita kiel memoriga monumento. La unuan vintron travivis nur 10% de la deportitoj en 1941, kiuj sukcesis mem konstrui tiajn terkabanojn. Tute proksime apude staris nur mallongaj reloj unu el sennombraj malgrandaj varvagonoj, kiuj estis la transportrimedoj por tiu deportado. Post nia tagmanĝo en la muzeo-gastejo ni revenis al Birštonas.

Sabate posttagmeze estis la solena fermo de BET; post la Esperanto-himno kaj post kelkaj dankesprimoj ĉiuj helpantoj ricevis rozojn kiel dankon pro ilia helpo. Dimanĉe antaŭtagmeze ni revenis per minibuso al Białystok kaj merkrede matene mi reatingis Erlangen.

BET-40

Kantas Esperanto-ensemblo el Latvio (Foto: Gražvydas Jurgelevičius)

BET estis tre bone organizita (al ĉiuj helpantoj granda laŭdo!); ekzemple, ĉiutage aperis informilo “Meandro” kun raportoj kaj fotoj de la pasinta tago kaj la aktuala tuttaga programo. Kiel finiĝo ĉiu partoprenanto ricevis liston de ĉiuj partoprenantoj. Por mi kaj certe por multaj aliaj ĉi tiuj tagoj signifis, ke tie partoprenantoj laŭ ilia scipovo aŭ volo, flue aŭ ne tre parolis la internacian lingvon – ne ekzistis lingvaj malfacilaĵoj. Al ĉiuj organizantoj multan dankon, ankaŭ al miaj polaj Esperanto-amikoj por mia kunvenigo! Mi ankaŭ tre ĝojis revidi kelkajn malnovajn Esperanto-amikojn en Birštonas. La vetero dum BET preskaŭ ĉiam estis bela.

Mi partoprenis en tri UK-oj kaj komparante mi opinias, ke mi pli ŝatas pli malgrandajn aranĝojn, ekzemple, BET, ĉar ili estas pli klare aranĝitaj, pli individuaj kaj tial la unuopaj grupoj de partoprenantoj estas pli malgrandaj.

Kiu nun estas scivolema pri Esperanto en Litovio: venontjare de la 23a ĝis la 30a de julio 2005 en Vilnius (Litovio) okazos la Universala Kongreso. Vizitu ĝin!

Gerhard Klingenhofer (Germanio)

Fonto: Litova Stelo, 2005, №1

BET-40

Korea-litova Esperanto-familio; de maldekstre Taesok, Vida, Jogailė, Martyna (Foto: Gražvydas Jurgelevičius)

Mesaĝo de la prezidento de Litova Respubliko

ESTIMATAJ BALTLANDAJ ESPERANTISTOJ,

Mi sendas korajn bondezirojn kaj salutojn al via komunumo, kiun jam kvardekan fojon kunvenigis ligoj kun ĉi tiu unika lingvo.

Kun la lingvo, kiu unuigas homojn de malsamaj nacioj, profesioj kaj aĝoj, kiu kvazaŭ per pontoj kunligas diversajn kulturojn kaj estas egale proksima al ĉiuj homoj parolantaj ĝin.

Mi ĝojas, ke al vicoj de esperantistoj ĉiujare aliĝas ĉiam pli multe da homoj, ke geografio de Esperanto plivastiĝas kaj trovas novajn landojn, novajn eblecojn de interkomunikado. Estas ĝojige, ke la verko de Ludoviko Zamenhof por multaj el vi fariĝis la dua, kaj por iuj eĉ la plej grava lingvo de interkomunikiĝo.

La fakto, ke sennacia lingvo, unuiganta milionojn da homoj, ekzistas jam pli ol cent jarojn, pruvas ĝian signifon por instigo de interkomunikado, reciproka interkompreniĝo ankaŭ por pliriĉigo de kultura sperto de la tuta homaro.

Al via aranĝo mi deziras vivan kunlaboron, plej bonan sukceson al ĉiuj gastoj kaj partoprenantoj, al ĉiuj amantoj de la lingvo Esperanto.

Artūras Paulauskas
Provizora prezidento de Litova Respubliko
La 10an de julio 2004

Sep numeroj de Meandro, ĉiutaga informilo de BET-40, estas elŝuteblaj en la retejo de LEA

La supran materialon kompilis kaj redaktis Povilas Jegorovas kaj Aleksander Korĵenkov. Reagoj de partoprenintoj estas bonvenaj.

Pliaj informoj pri BET-52 kaj pri BEToj ĝenerale estas legeblaj en speciala rubriko de nia retejo.

Ĉe represo bonvolu indiki la fonton:
La Balta Ondo: http://sezonoj.ru/2016/04/bet-41/


BET-43 en Šiauliai: la plej granda en la 21a jarcento

$
0
0

BET-43Povilas Jegorovas malfermas la 43an BETon (Foto: Choe Taesok)

Amasa kaj sukcesa kongreso BET-43

La 14-22-an de julio 2007 en la nordlitovia urbo Šiauliai okazis tradicia somera ĉiujara kongreso de Baltiaj esperantistoj Baltiaj Esperanto-Tagoj-43. Tiu ĉi jam la 43-a tradicia aranĝo estis dediĉita al la 80-jariĝo de la organizita Esperanto-movado en Šiauliai. La aranĝo okazas ekde 1959 ĉiujare laŭvice en Latvio, Estonio, Litovio. Ĝin organizis Litova Esperanto-Asocio kune kun la urba Esperanto-klubo “Ruto”.

La aranĝon partoprenis 322 esperantistoj el 18 landoj. Sekve, tiu ĉi BET fariĝis la plej amasa en tiu ĉi jardeko, jarcento kaj jarmilo. Litovion reprezentis esperantistoj el 23 urboj.

BET-43La aranĝo pasis en la Fakultato de sociaj sciencoj de la universitato de Šiauliai. Alta protektanto de la aranĝo estis la urbestro de Šiauliai Genadijus Mikšys. BET-43 ĝuis gravan helpon kaj ĉiuflankan subtenon flanke de la urbo, flanke de la universitato, flanke de la fakultato kaj de aliaj organizaĵoj kaj instancoj de Šiauliai. Urbestro de Šiauliai Genadijus MIKŠYS mem partoprenis solenan inaŭguron de BET-43 kaj faris paroladon parte en Esperanto, ankaŭ aranĝis akcepton por 30-o da esperantistoj en la urbestrejo. Ne mankis ankaŭ financa subteno kaj speciale subteno por kultura programo de la aranĝo flanke de urbaj artaj ensembloj kaj kolektivoj.

Al BET-43 salutmesaĝojn sendis prezidanto de Litovia parlamento (Sejmo) Viktoras Muntianas, prezidanto de UEA d-ro Renato Corsetti, ĝenerala direktoro de UEA Osmo Buller, la nepo de la kreinto de Esperanto Ludoviko Zamenhof d-ro Ludoviko Zaleski-Zamenhof. La solenan inaŭguron partoprenis kaj faris sian paroladon plene en Esperanto vicrektoro de la universitato de Šiauliai pri sciencaj aferoj prof. Vaclovas Tričys. Parolis ankaŭ dekano de la fakultato de sociaj sciencoj d-ro Teodoras Tamošiūnas, kiu post la inaŭguro aranĝis abundan akcepton por ĉiuj partoprenantoj de BET-43.

BET-43

Akcepto ĉe la urbestro

La programo de BET-43 estis kiel kutime tradicia. La someran universitaton gvidis prezidanto de la senato de la universitato de Šiauliai vicprezidanto de Litova Esperanto-Asocio prof. habil. dr. Aloyzas Gudavičius, estis legitaj 20 altnivelaj prelegoj pri la plej diversaj temoj (listo de la prelegoj troveblas en la retejo de Litova Esperanto-Asocio www.esperanto.lt kaj en la ĉiutaga gazeto de BET-43 “Sagisto” №3) – prelegintoj estis el Litovio, Latvio, Estonio, Rusio, Finnlando, Slovakio, Belgio. Krome, okazis praktika trejnado pri Vikipedio gvidata de Yves Nevelsteen el Belgio. Dum la tuta periodo funkciis dunivelaj Esperanto-kursoj; du grupojn da komencantoj gvidis Stanislova Adomauskienė kaj Stanislava Sobanska, du grupojn da progresantoj gvidis Nina Pietuchowska (Pollando) kaj Aldis Bušs (Latvio). Ĉion kunordigis Gražina Opulskienė.

Okaze de la 80-jariĝo de la organizita Esperanto-movado en Šiauliai aperis dulingva (en litova kaj en Esperanto) historia libro de Romualdas Rutkauskas “Ruto levis Esperon” (“Rūta kėlė viltį”). Ĝi estis oficiale prezentita dum BET-43. Gastoj el la ruslanda apudbaltmara urbo Kaliningrad, eldonantoj de la revuo “La Ondo de Esperanto” kaj posedantoj de la eldonejo “Sezonoj”, Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov en BET-43 gvidis literaturan kvizon, lanĉis novan trivoluman eldonon de “La Mastro de l’ Ringoj” de J. R. R. Tolkien (La kunularo de l’ ringo , La du turegoj kaj La reveno de la Reĝo). Tiu ĉi trivoluma eldono estis presita en la litovia urbo Kaunas, la kovrilon aranĝis la litova pentristo Vladimiras Beresniovas.

BET-43

Aleksander Korĵenkov prezentas la ĵus presitan trivoluman verkon de Tolkien.

La Honora Membro de UEA, eksredaktoro de “Litova stelo” Petras Čeliauskas ĉiutage konatigis eksterlandajn partoprenantojn kun la litovaj lingvo, literaturo kaj kulturo ĝenerale. Kvizon pri ĝeneralaj temoj aranĝis Nora Caragea el Germanio. Ŝi ankaŭ gvidis komunajn ludojn por BET-anoj. Genovaite Liepinia demonstris du filmojn en Esperanto, kreitajn fare de ŝiaj lernejanoj. Michael Cwik el Belgio prezentis sian filmon pri Universalaj Kongresoj de Esperanto kaj ankaŭ prelegis pri lingvaj problemoj en Eŭropa Unio. Katolikan Diservon en Esperanto en urba Katedralo celebris katolika pastro Valerijus Rudzinskas.

Enkadre de BET-43 okazis ĉi-jare post longa interrompo la renovigitaj belartaj konkursoj “Muzo-2007″, gvidataj de Juratė Bartaškienė.

BET-43 havis tre riĉan kulturan kaj artan programon. Ĉiuvespere okazis diversaj koncertoj: de la muzik-vokala ensemblo “Folk-Rom” el Pollando, de la fakultata ensemblo “Kitava”, de la flutistino Lidija Gomolickaitė-Grudzinskaitė kaj la versdeklamanto Marius Dyglys, de la ensemblo de kantelistinoj “Aušrine” kaj kantistino de urba konservatorio, de la naciaj ensembloj de urba kultura centro “Šelmiai” kaj “Va jaunas”, de la ensembloj “Želmenėliai” kaj “Dermė”, de akordeonistoj de la urba konservatorio, de la ensemblo “Animo” el la latvia urbo Liepaja gvidata de Austre Pumpure.

BET043

Koncertas la ensemblo “Animo” (Latvio).

Okazis unu tuttaga kaj kvar duontagaj ekskursoj (gvidis Romualdas Rutkauskas, Vytautas Šilas, Zenonas Sabalys, Genovaitė Liepinia k. a.). Ĉiutage funkciis riĉa libroservo, ĝin prizorgis Loreta Šukaitytė. Eblis aboni “Litovan stelon”. Oni povis vidi ekspozicietojn de Audrona Šidlauskienė kaj Rimantas Endriulaitis. Ĉiutage en 300 ekz. aperis la kvarpaĝa kolora gazeto de BET-43 “Sagisto”, kiun zorge redaktis Taesok Choe, entute aperis sep numeroj, ĝi publikigis multajn valorajn kaj aktualajn informojn kaj multajn fotojn el la vivo de BET-43. Ĝi ankaŭ estas legebla en la retejo www.esperanto.lt.

La fakultato de sociaj sciencoj senpage permesis uzi ĉiujn modernajn teknikaĵojn. Por dispono de esperantistoj estis kelkdeko da komputiloj kun retaliro – partoprenantoj de UK-oj pri tio povas nur revi! Ĉiuj prelegejoj estis moderne ekipitaj per ĉiuj bezonataj pordemonstraj teknikaĵoj.

Gravan helpon la organizantoj de BET-43 havis flanke de la urba turisma kaj informa centro de Šiauliai. Ĝi je sia kosto eldonis en Esperanto 64-paĝan plenkoloran turisman gvidilon pri Šiauliai, kiun senpage ricevis ĉiu partoprenanto de BET-43. Ankaŭ ĝi en sia retejo publikigis bazajn informojn pri BET-43 kaj profesie preparis ĉiujn itinerojn de ĉiuj ekskursoj kaj donis siajn ĉiĉeronojn, donacis al BET-anoj mapon de Šiauliai.

Ĉiu partoprenanto de BET-43 ricevis riĉenhavan valizeton (fotolibreto pri Šiauliai, turisma gvidilo pri Šiauliai, mapo de Šiauliai, programo de BET-43, speciala notlibreto, speciala leterpapero, speciala koverto, folio pri fakultato, plano de ekskursoj, tekstoj de litovaj kantoj, libreto por katolika Diservo, persona ŝildeto k. s.). La fotolibreton pri Šiauliai kun teksto inkluzive en Esperanto je sia kosto eldonis la urba administracio de Šiauliai kaj donacis al ĉiu partoprenanto de BET-43. Fine de la aranĝo ĉiu BET-ano ricevis Adresaron de ĉiuj partoprenantoj de BET-43.

BET-43 altiris grandan atenton de lokaj kaj tutlandaj amaskomunikiloj (gazetaro, radioj, televidoj, retgazetoj, novaĵagentejoj k. s.). Aperis pli ol 20 ĝis nun konataj publikaĵoj, plejparto de ili estas listigita en la “Sagisto” №7. Litova Esperanto-Asocio detalan kaj ampleksan gazetaran komunikon pri BET-43 dissendis al pli ol 100 diversaj adresoj.

La multnombra organiza komitato de BET-43 multe laboris preskaŭ dum la tuta jaro por sukcesigi la aranĝon. Grave kontribuis la sekretariino de Litova Esperanto-Asocio Jūratė Pupštaitė kaj la vicprezidanto de la Organiza komitato de BET-43 honora civitano de la urbo Šiauliai Zenonas Sabalys.

Povilas Jegorovas

Fonto: Litova Stelo, 2007, №4

La plej granda BET ĉi-jarmile

BET-43

La simbolo de Šiauliai

La 43aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en la nordlitovia urbo Šiauliai kun 322 partoprenantoj el 18 landoj iĝis la plej amasa BET en tiu ĉi jardeko (jarcento kaj jarmilo). BET-43 pasis la 14–22an de julio 2007 en modernaj ejoj de la fakultato de sociaj sciencoj de la urba universitato. Esperantistoj senpage uzis teknikaĵojn, inkluzive de pluraj komputiloj kun retaliro.

La urbaj aŭtoritatoj montris grandan interesiĝon kaj helpemon. La urbestro Genadijus Mikšys faris malferman paroladon; li ankaŭ akceptis tridekon da diverslandaj esperantistoj en la urbodomo. Sed en gastamo lin superis la dekano, d-ro Teodoras Tamošiūnas, kiu abunde regalis ĉiujn partoprenantojn. La urbaj turisma kaj informa oficejoj helpis per eldono de gvidlibro en Esperanto, disponigo de materialo, preparo de ekskursoj. Subteno al la kultura programo ebligis fari ĝin varia kaj riĉa. BET-43 iĝis grava ankaŭ landskale, kaj la prezidanto de la litovia parlamento Viktoras Muntianas en sia salutmesaĝo emfazis, ke “agado de esperantistoj donas signifan impulson al la reciproka kompreno kaj kunlaboro de la popoloj”.

Kun dudeko da prelegoj funkciis Somera Universitato, kies programon Osmo Buller salutmesaĝe konstatis supera al la Internacia Kongresa Universitato en Jokohamo. Dunivelaj kursoj kun kvar instruistoj en bona etoso progresigis lernemulojn. Al la 80-jariĝo de la movado en Šiauliai estis dediĉita la libro Ruto levis Esperon, lanĉita en BET. Alia librolanĉo prezentis la longe atenditan reeldonon de La Mastro de l’ Ringoj de Tolkien. Streĉa konkurado okazis en la literatura kvizo de La Ondo, en kiu venkis Petras Čeliauskas. Li ĉiutage enkondukis alilandanojn en la litovajn lingvon, literaturon kaj kulturon. Post longa paŭzo reokazis la belarta konkurso Muzo. Ĉiutage sub la redaktado de Choe Taesok aperis Sagisto, kies titolo aludas la simbolon de la urbo.

BET-43

Literatura kvizo de “La Ondo de Esperanto”; dekstre estas Tuomo Grundström.

Populareco de ekskursoj eĉ iom damaĝis la programon, dezertiginte la ejojn. Esperantistoj svarmis ne nur en la universitato, sed ankaŭ en kafejoj en la urbocentra promenstrato. Gražina Opulskienė konstatis tion kaj eksterplane persvadis pli ol kvindekon da diverslandaj esperantistoj kune pasigi vesperon en subĉiela gastejo, kie vigla muziko ne dancigis nur lamulojn.

BET-43

La sukceso de BET-43 estas rezulto de longa preparlaboro, al kiu kontribuis la prezidanto de la landa asocio Povilas Jegorovas kaj multaj litoviaj aktivuloj, precipe, honora civitano de Šiauliai Zenonas Sabalys kaj la sekretario de LitEA Jūratė Pupštaitė.

Halina Gorecka

Fonto: La Ondo de Esperanto, 2007, №8–9

Salutmesaĝo de la Litovia parlamento

Estimataj esperantistoj de Baltiaj landoj,

Mi salutas Vin okaze de la 43a renkontiĝo al tradicia festo de Baltiaj Esperanto-Tagoj.

Kreinto de Esperanto Ludoviko Zamenhof estas proksime ligita al nia lando. Tial por ni estas precipe agrable, ke Baltiaj esperantistaj renkontiĝoj estas aranĝataj en Litovio. Ni ankaŭ bone memoras antaŭ du jaroj en Vilnius okazintan tutmondan esperantistan kongreson, en kiu partoprenis ĉirkaŭ 3000 sciantoj de Esperanto el 70 landoj. Kreinto de Esperanto revis, ke tiu ĉi lingvo portos al la mondo pacon kaj instigos la popolojn ami unu la alian. Tiuj ĉi esperoj dume neplene realiĝis, tamen agado de esperantistoj sendube donas signifan impulson al la reciproka kompreno kaj kunlaboro de la popoloj.

Mi bondeziras al partoprenantoj de Baltiaj Esperanto-Tagoj sencohavan kaj enhavoriĉan agadon, interesajn aranĝojn, novajn konatiĝojn, varmon de komunikado.

La 14an de julio 2007

Viktoras Muntianas
Prezidanto de Litovia Sejmo (parlamento)

Fonto: Sagisto, 2007, №2

Statistiko de BET-43

La 43-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj fariĝis rekordaj en tiu ĉi nova jarcento kaj jarmilo. Entute laŭ la aliĝiloj en BET-43 partoprenis 322 personoj el 18 landoj:

Litovio – 167, Latvio – 54, Pollando – 53, Finnlando – 9, Estonio – 9, Belorusio – 6, Ruslando – 6, Belgio – 3, Germanio – 3, Italio – 3, Aŭstrio – 2, Ĉeĥio – 1, Francio – 1, Nederlando – 1, Portugalio – 1, Slovakio – 1, Ukrainio – 1, Svedio – 1.

Litovion reprezentis esperantistoj el 23 urboj (Vilnius – 34, Kaunas – 25, Panevėžys – 23, Šiauliai – 23, Joniškis – 16, Mažeikiai – 7, Naujoji Akmenė – 6, Klaipėda – 4, Kretinga – 4, Pasvalys – 4, Marijampolė – 3, Druskininkai – 2, Jonava – 2, Kuršėnai – 2, Birštonas – 1, Jurbarkas – 1, Kelmė – 1, Pakruojis – 1, Šalčininkai – 1, Šilutė – 1, Švenčionys – 1, Telšiai – 1, Žagarė – 1).

Efektive partoprenis ankoraŭ pli multaj personoj, ĉar tiun ĉi statistikon ne eniras multaj litovaj unutagaj kaj kelkhoraj partoprenantoj, kiuj ne registriĝis.

Povilas Jegorovas

Fonto: Sagisto, 2007, №7

Fotoj de Choe Taesok

La supran materialon kompilis kaj redaktis Povilas Jegorovas kaj Aleksander Korĵenkov. Reagoj de partoprenintoj estas bonvenaj.

Sep numeroj de Sagisto, ĉiutaga informilo de BET-43, estas elŝuteblaj en la retejo de LEA.

Pliaj informoj pri BET-52 kaj pri BEToj ĝenerale estas legeblaj en speciala rubriko de nia retejo.

Ĉe represo bonvolu indiki la fonton:
La Balta Ondo: http://sezonoj.ru/2016/04/bet-43/

BET-52. Restas du monatoj

$
0
0

BET-52Ekzakte post du monatoj, la 2an de julio komenciĝos la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en Birštonas. Je la 2a de majo 2016 al BET-52 aliĝis 264 esperantistoj el 27 landoj. La plej multaj aliĝoj, nature, estas el Litovio – 129 personoj. Sekvas Pollando kun 29 aliĝintoj. La trian lokon okupas Ruslando kun 23 aliĝintoj.

Sekvas Latvio kun 14 aliĝintoj kaj Svedio kun 8 aliĝintoj. El Germanio kaj Estonio aliĝis po 7 esperantistoj. Sekvas en la listo de la aliĝintoj Francio kaj Ukrainio (po 5 aliĝintoj); Belorusio kaj Finnlando (4); Italio, Nederlando, Britio, Serbio, Alĝerio, Svislando, Belgio (2); Ganao, Hispanio, Hungario, Sud-Afriko, Slovakio, Skotlando, Suda Koreio, Pakistano, Slovenio (1). La aliĝtendencoj montras, ke la organizantoj verŝajne atingos la deziritan nombron 300 aliĝintoj el 30 landoj.

Oni povas aliĝi al BET-52 en la retejo de LEA.

Povilas Jegorovas

Pliaj informoj pri BET-52 kaj pri BEToj ĝenerale estas legeblaj en speciala rubriko de nia retejo.

Ĉe represo bonvolu indiki la fonton:
La Balta Ondo: http://sezonoj.ru/2016/05/bet-44/

Kritiko de la racio esperantista: Zbigniew Galor prelegos en BET-52

$
0
0

GalorZbigniew Galor naskiĝis en Szczecin (Pollando). Li estas  sociologo, universitata profesoro, estro de Katedro pri Ĝenerala Sociologio ĉe la Universitato de Szczecin. Magistriĝis pri sociologio ĉe la universitato Adam Mickiewicz (UAM) en Poznano, kie li ankaŭ nun loĝas. Doktoriĝis pri filozofio kaj sociologio en la universitato Maria Curie-Skłodowska en Lublin kaj habilitiĝis pri sociologio ĉe UAM en Poznano.

Liaj esplorinteresoj:

  • filozofio antropologia kaj socia
  • sociologio teoria
  • socia-ekonomia evoluo, laboro, senlaboreco
  • (lumpen)proprietaĵo, marĝeniĝo kaj ekskludo
  • sociologio de kulturo, speciale: klasa, eŭropa, socimarĝena; subkulturo
  • sociologio de Esperanto-movado kiel socia lingva movado

Esperanto estas kaj parto de lia persona vivo, kaj objekto de liaj sciencaj esploroj, kaj formo de lia socia organiza, kultura agado. Esperantisto ekde 1968 (lia e-instruistino estis Stefania Palica, Szczecin). Li estis iniciatinto kaj gvidanto de la unua studenta scienca Esperanto-rondo en UAM, prezidanto de Pola Kooperativa-Esperanto-Organizaĵo, prezidanto de AIS-Pollando, ĉefa iniciatinto de SEG (Sociscienca Esperanto-Grupo, 2007-2010); aŭtoro kaj gvidanto de la esplorprojekto: UEA en konscio de esperantistoj. Nun estas preleganto de Interlingvistikaj Studoj ĉe UAM en Poznano, profesoro de AIS, ekde multaj jaroj regule prelegas dum ARKONES (Artaj Konfrontoj en Esperanto, Poznano).

Li prelegis pri fakaj demandoj dum diversaj konferencoj (i.a. kadre de OSIEK), verkis artikolojn kaj librojn (ekz. kune kun Jukka Pietilainen UEA en konscio de esperantistoj, 2015).

Pli detala biografio kaj listo de publikaĵoj:
http://www.zbigniewgalor.pl
https://pl.wikipedia.org/wiki/Zbigniew_Galor
Retadreso: zbigniew.galor@gmail.com

Al la programo de la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-52), kiuj okazos la 2-10an de julio en Birštonas li kontribuos per sia prelego “Kritiko de la racio esperantista (sur marĝenoj de la verko UEA en konscio de esperantistoj de Z. Galor kaj J. Pietiläinen)”.

Zbigniew Galor jene prezentas sian prelegon:

Ĉi tiu prelego estas dediĉita al problemo pri sociaj pensmanieroj de esperantistoj. Tiu ĉi demando troviĝas en la esploroj realigitaj kaj priskribitaj far Zbigniew Galor kaj Jukka Pietiläinen en la verko titolita UEA en konscio de esperantistoj, aperinta en 2015. La demando ne apartenis tamen al ĉefa objekto de ilia analizo, ĉar ĝi celis esplori sociajn imagojn de la esperantistoj pri UEA.

Rezultoj de la esploroj estas interpretataj el perspektivo de kritika sociologio. Kritika funkcio de socisciencoj historie estas traktata kiel ĉefa tendenco ligita kun verkoj de C. H. de Saint-Simon, A. Comte, K. Marks. Nuntempe al tio apartenas la diferenciigo inter kritikaj esploroj kaj administraciaj esploroj (P. Lazarsfeld). Ni premisas, ke administracia esplorado povas esti komprenata ankaŭ rilate al esploroj iniciatitaj per organiaĵoj, ekz. per UEA. Tio malfermas perspektivon trakti UEA en konscio de esperantistoj (rezulto de esploro ne iniciatita per la e-organizaĵo) kiel esprimo de kritika sociologia aliro.

Klasika kunteksto ankaŭ estas premisita. Modela kritika aliro de Kant (Kritiko de racio puraKritiko de racio praktika) ĉeestas en verkoj de Horkheimer (Kritiko de racio instrumentalisma). Al nuntempaj ekzemploj apartenas: Kritiko de racio sociologia (S. Kozyr-Kowalski k. a.), Kritiko de racio solidareca. Studo pri sociologio de pensado (S. Kowalski).

Racio esperantista estas komprenata kiel modela esprimo de esperantistaj pensmanieroj karakterizaj por ĉiutaga socia konscio de esperantistoj. La aŭtoro de la prelego specialan atenton ligas kun la Zamenhofa kaj postzamenhofa pensadmaniero pri internacia lingvo kaj socio, rolo de grandaj individuoj kaj amasoj de homoj en evoluo de Esperanto; ankaŭ kun tiuj nesciencaj (metafizikaj, idealismaj) formoj de esperantistaj pensadmanieroj kiel: materialisma-demografia, “ĉambrista”, konspira-komplota, “lirika-resentimenta” k. a.

Karakterizoj de pensmanieroj baziĝas kaj sur rezultoj de la esploroj pri UEA en konscio de esperantistoj kaj sur aliaj fontoj. La argumentoj celas defendi la ĉefan penson de la prelego, ke ĉiutaga racio esperantista kvankam favoras konservi ligojn inter membroj de la e-movado, samtempe malfavoras por ĝia evoluigado.

Pliaj informoj pri BET-52 kaj pri BEToj ĝenerale estas legeblaj en speciala rubriko de nia retejo.

Ĉe represo bonvolu indiki la fonton:
La Balta Ondo: http://sezonoj.ru/2016/05/bet-45/

BET-46 en la plej nova urbo de Litovio

$
0
0

BET-46
La 46a BET okazis en la profesia studcentro pri teknologioj kaj entreprenado de Visaginas (musklaku la foton por pligrandigi ĝin)

BET-2010

Interkomunika kaj kleriga aranĝo

La 27an de junio rande de la orientnorda urbo Visaginas, en la urba Profesia studcentro pri teknologioj kaj entreprenado okazis solena inaŭguro de la 46aj Baltiaj Esperanto tagoj. La 3an de julio pasis ties fermo. Kio estis BET? Stranga estas la demando, ĉu ne? Oni diras – ĝi estas aranĝo. Aranĝoj ekzistas diversaj. Kiu, se pli precize? BET, precipe la litovaj BET-oj laŭ sia programo imitas Universalajn Kongresojn. Ĉu BET estas kongreso, almenaŭ kongreseto? La vicprezidanto de UEA Claude Nourmont, partopreninta nian BET-on, diris kategorie: “Ne, BET ne estas kongreso!”.

Povas esti, ke aliaj partoprenintoj de BET havas aliajn respondojn. Elekto inter diversaj aranĝoj ja estas granda: lingvofoiro, seminario, konferenco, festo, festivalo, universitato, praktikejo, tendaro, somerumado ktp. La ĝenerala direktoro de UEA Osmo Buller en sia gratula mesaĝo al BETanoj imagis BET-on fenomeno (eksterordinara?), aranĝo kun eduka valoro. Ĉu BET estas edukejo? Kio finfine estas BET? Respondi la demandon povos finlege ankaŭ la legantoj.

Lingva lernejo kaj Somera Universitato

BET-46En la programo de BET estis Esperanto-kursoj (komencaj kaj konversacia), konatiga kurso pri litova lingvo kaj litova kulturo (prelegis Petras Čeliauskas), vesperumoj, ekskursoj kaj Somera Universitato. Dominis Somera Universitato kun pli ol 20 prelegoj. Prelegis 13 lektoroj. Eĉ po kvar prelegojn legis Mikaelo Bronŝtejn kaj la duopo Peter Baláž kun Jevgenij Gaus.

La plej grandan intereson elvokis la didaktaj prelegoj de la retuma duopo Peter kaj Jevgenij pri komputumaj temoj. Same la historiaj prelegoj de Aleksander Korĵenkov “L. L. Zamenhof en Grodno” kaj de M. Bronŝtejn “Zamenhof kaj Postnikov”. Ĝenerale, la lekcioj estis bone vizitataj – la aŭditorioj ĉiam estis plenplenaj. Rektoris la Someran Universitaton estrarano de Litova Esperanto-Asocio doktoro pri teknikaj sciencoj docento Arimantas Račkauskas.

Ĉiumatene (krom merkredo, la ekskursa tago) okazis lecionoj en ĉiunivelaj Esperanto-kursoj. La komencantojn instruis litova instruista teamo Stanislova Adomauskienė, Stanislava Sobanskakaj, kiel ĉiam, Gražina Opulskienė. Dum kelkaj tagoj instruis ankaŭ Stano Marček (li ankaŭ prelegis pri metodiko de kursgvidado). La konversacian kurson por progresantoj gvidis Svetlana Smetanina.

Ŝajnus (naive!), ke ĉiuj venis al BET por partopreni aŭ eniri la movadon, por praktiki, por maksimume utiligi Esperanton. Tamen, kiel ĉiujare, venis ankaŭ eternaj komencantoj – tiuj, kiuj de jaro al jaro ne progresas en alproprigo de la internacia lingvo. Tiujn oni admonis – krokodilu mallaŭte!

Ekskursoj

La 30a de junio (merkredo), same kiel dum UK-oj, estis ekskursa tago. Pli ol 45 BETanoj partoprenis la busan ekskurson tra superba nacia parko “Aukštaitija” (poloj aparte ekskursis aŭte por vidi vidindaĵojn de norda Litovio). La busanoj unue vizitis muzeon pri abelbredado en Stripeikiai. Tie estas prezentitaj multaj specoj da abelujoj de la plej malnovaj ĝis nunaj – modernaj. Unu funkcianta abelujo estis en ligna skulptaĵo de Bubilas (antikva litova abela kaj miela dio). Kelkaj esperantistoj aĉetis produktojn de abeloj – ĉefe mielon, peĉon kaj polenon.
BET-46
Postis aŭtenta rivera muelejo ĉe la vilaĝo Ginučiai kaj turisma centro Palūšė kun preĝejo, konstruita en la jaro 1570 nur pere de hakilo kaj segilo kaj eĉ sen unu najlo. Sekvis banado ĉe cignoj en apuda lago Lūšiai. Revenvoje al Visaginas oni vizitis kafejon-muzeon “Romnesa“ en la vilaĝo Strigailiškiai, kie estas produktataj, eksponataj kaj vendataj tradiciaj litovaj branĉkukoj litove nomataj “šakotis”.

Vendrede kelkaj grupoj de esperantistoj ekskursis al la proksima fermita nuklea centralo. Verdire, la centralo povis funkcii ankoraŭ dum 10-15 jaroj, sed EU starigis la eniran kondiĉon por akcepto de Litovio – fermi la centralon jam ĝis la jaro 2010. La centralo estis definitive fermita la 31an de decembro 2009 kaj tie nun okazas dismuntaj laboroj (grandan parton de bezonata elektro produktas modernigita hejtelektrejo, plian elektron Litovio aĉetas ĉe Rusio).

Ekspromtaĵoj

Ne ĉiuj antaŭviditaj distraj programeroj de BET okazis. Neatendite mortis eksprezidento de Litovio M. Brazauskas, kaj estis deklarita tritaga funebro. Dum unu el la vesperoj V. Šilas okazigis diskutadon pri problemoj en Esperantujo. Alian vesperon lerte “savis” Mikaelo Bronŝtejn. Anstataŭ antaŭvidita koncerto li proponis kvizon kaj oni interese pasigis la vesperon. Komence Mikaelo rakontis pri iam populara en Rusio televida ludo kiu nomiĝas “Kio? Kie? Kiam?”. Poste sekvis liaj demandoj kaj tiu, kiu opiniis scii la respondon devis levi la manon kaj diri ĝin. Se la respondo ne estis taŭga tiam alia homo povis respondi. Tiu, kiu prezentis plej multe da trafaj respondoj ricevis ĉefan premion. La demandoj estis diversaj: pri Esperanto kaj Zamenhof, pri historio, pri religio, pri literaturo, eĉ pri diamantoj.

En la kadro de BET okazis kunveno de TEĴA kaj arta konkurso MUZO. La anoncita arta konkurso “MUZO” ne okazis en antaŭplanita maniero.

La libervola organizaĵo Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio havas 110 membrojn en 38 landoj. Partoprenis en BET dek, sed en tiea ĵurnalista kunveno, nur 6 el ili. Sekve, pritrakto de internaj, teknikaj aferoj de TEĴA estis superflua.

Ĝenerala sekretario de TEĴA Vytautas Šilas (Litovio, Vilno) prezentis historion de TEĴA, kiu komenciĝis jam en 1946 kaj kiu havis eĉ kvin reorganizojn. La lasta komenciĝis dum la Tutmonda Kongreso de Ĵurnalistoj-esperantistoj en Vilno (2008) kaj finiĝis en 2009 dum UK en Roterdamo. La organizaĵo kiel jura persono estas registrita en Vilno (2009). Laŭ la statuto ĝi rajtas kaj povas agi en tre multaj sferoj. Pri eblaj ontaj aktivecoj de TEĴA parolis redaktoro de la revuo “Esperanto“ Stano Marček, vicprezidanto de UEA Claude Normont, unu el la gvidantoj de la fama retejo E@I Peter Baláž, latva aktivulo Aivars Kalninš, litova pedagogo Algimantas Piliponis. La resuma konkludo estis: aktiva TEĴA povus multe kontribui la komunan aspiron pri diskonigo de Esperanto. Por informiĝi pri TEĴA venis 19 BETanoj. Sekve pri ĵurnalista agado interesiĝas sufiĉe multaj.

La Arĝenta Gruo

La arĝenta gruo estas emblemo de la urbo Visaginas. “La arĝenta gruo” estis la titolo de ĉiutaga informilo redaktata de d-ro Vilius Šidlauskas, estrarano de Litova E-Asocio. La kvarpaĝa ilustrita informilo (kun koloraj fotoj!) venadis el presejo diligente ĉiumatene dum la matenmanĝa horo. Ĝi prezentis gratulon de la Alta reprezentanto de la 46aj Baltiaj E-Tagoj la urbestro de Visaginas Vytautas Račkauskas, publikigis mesaĝojn de Probal Dasgupta, prezidanto de UEA kaj de Osmo Buller, Ĝenerala direktoro de UEA. En ĉiu numero de “La arĝenta gruo” aperadis aktuala precizigita tagordo de BET, raportetoj kaj impresaĵoj de BETanoj pri okazintaj aranĝoj. Ilustre el la informilo ni represas verkaĵeton de D. Manionienė kaj A. Plerpienė “Taga anekdoto”:

«Tri komencantinoj el la litova urbo Panevėžys ekvidis en la programo de BET-46 informon pri kunveno de TEĴA kaj ne sciante signifon de tiu mallongigo kaj ne rimarkinte supersignon sur la litero “J“ ili legis la vorton TEĴA kiel “teja” kaj supozis, ke okazos kunveno ĉe teo. Ili plibeliĝis, prenis iomete da dolĉaĵoj kaj rapidis en la kunvenon. En la salono ili ekvidis lektoron Vytautas Šilas ĉe komputilo kaj seriozvizaĝajn aŭskultantojn…
Dum mallonga tempo komencantinoj komprenis, ke ĉi tie okazas kunveno de Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio. Do, iliaj sukeraĵoj kaj dolĉaĵoj restis en sakoj…»

Aperis entute sep numeroj de la ĉiutaga informilo “La arĝenta gruo”. Ili ĉiuj estas elŝuteblaj ĉe retejo de Litova E-asocio www.esperanto.lt ankaŭ ĉe la retgazeto de Antanas Grincevičius (vidu plue).

Dankoj kaj opinioj

La aranĝon BET-46 partoprenis 150 esperantistoj el 18 landoj (tamen ankoraŭ preskaŭ 30 aliĝintoj ne venis kaj ne povis ĝui la aranĝon). Neniu kontestos, ke ĝi sukcesis. Pro tio, ke ĝi estis tia, ne alia, la unuajn gravajn dankojn meritis la alta protektanto de la urbo Visaginas Vytautas Račkauskas, la ĉefa kunordiganto Povilas Jegorovas, prezidanto de Litova E-asocio kaj la prezidanto de la loka E-klubo “Espero” Edvardas Piščikas, gvidanto de la fama muzika trupo “Asorti”. La urbestro akceptis kaj regalis difinitan nombron de BETanoj. Iuj persone, ceteraj aklame dankis lin pro la subteno. Ĉe la fermo P. Jegorovas pridankis multajn esperantistojn – membrojn de la Organiza komitato, aktivajn partoprenantojn – entute pli ol 30 personojn.

BET-46

La urbo Visaginas troviĝas ĉe bela lago

Nederlandano Van Den Hoek Luk: “Mi havas bonan opinion pri BET. Tre bela loko, bona programo. Pleje min impresis la malfermo. Mi rekomendos al miaj samklubanoj veni al estontaj BET”.

Svedo Holmlund Leif: “Mi persone partoprenis jam du BET-ojn. Ili similas idee. Interesaj estis ekskursoj kaj vesperaj programoj. Mi invitus svedojn partopreni BET-ojn.”

Francino Nourmont Claude: “Mi dankas la organizantojn de BET-46, ke ili sukcesis daŭrigi la tradicion. Mi esperas, ke latvoj faros same bonan BET kaj ke mi povos tien veni.”

Rumano Tudorache Emil: “Litovio plaĉis al mi. Antaŭ la BET mi estis en Kaunas, poste por du tagoj mi iros al Klaipėda. Ĝenerala rimarko al organizontoj – pri viaj aranĝoj vi devas informi sufiĉe frue kaj sufiĉe detale. Vi konsideru tion, ke ne ĉiuj esperantistoj posedas komputilon kaj estas konataj kun ĝi.”

Rusino Svetlana Smetanina: “Mi longe ne partoprenis BET-ojn kaj mi tre ĝojas, ke mi venis ĉi tien. Al mi tre plaĉis organizado, la loko, la partoprenantaro kaj la programo. En mia lando multaj dezirus veni al BET. Tamen frontas la viza problemo! Do, se plifaciliĝus la afero pri vizoj, al BET povus iri tuta grupo de miaj samlandanoj.”

Fota galerio

Vi foliumas fotojn pri iu Esperanto-aranĝo kaj “rememoroj aperas pri la tagoj pasintaj”. La okazon por refreŝigi memoron prezentas bonega fotisto el Belgio Mikaelo Cwik (Michael@Cwik-online.net). Li jam iom ordigis siajn fotomemoraĵojn kaj proponas 201 bildojn de BET-46 en Visaginas, kiuj prezentiĝas post la kliko al sekva adreso: http://gallery.me.com/cwikbe#100252. Aŭ en pli kvalita prezento http://gallery.me.com/cwikbe#10023.

Ĉiuj ĝis nun alireblaj fotoj pri la BET-46 en Visaginas estas akumulitaj en retgazeto “Barelo” (http://barelo.blogspot.com/). Tie sub la rubriko Fotoj maldekstre de komputila ekrano estas lokitaj eĉ kvin blokoj da fotoj (de Joanna Filipowicz, de Mikaelo Bronŝtejn, de Paŭlo Branko, de Michael Cwik, ankaŭ de ruslingva retejo en Visaginas). Poste tie aperos ankaŭ pliaj fotoj. En “Barelo” estas trovebla ankaŭ ĝeneraliga artikolo pri BET-46.

Vytautas Šilas
redaktoro de “LS”

Fonto: Litova Stelo, 2010, №4.

Rita, Jolanta, Olga, Jolita diligente deĵoras en la akceptejo

BET-46

La 46ajn Baltiajn Esperanto-Tagojn ekde la 26a de junio ĝis la 4a de julio akceptis la orient-litovia urbo Visaginas, proksime al la landlimoj kun Latvio kaj Belorusio. Ĉi tiu multnacia urbo, en kiu litovoj estas minoritato, estas la plej juna urbo en Litovio, ĝi aĝas nur 35 jarojn, kaj ĝia ekesto ŝuldiĝas al la ekkonstruo de la Ignalina nuklea elektrocentralo en 1975. La urbon ĉirkaŭas pinarbaroj, altegaj pinoj abundas ankaŭ en la urbo mem, danke al kio la aero estas bonega.

Pli ol 150 partoprenantojn el 18 landoj gastigis la Profesia Studcentro pri Teknologio kaj Entreprenado, disponiginta al BET ĉiujn necesajn teknikajn ekipaĵojn por prelegoj, studhoroj kaj koncertoj. Dezirantoj plibonigi siajn lingvajn konojn vizitis lecionojn de diversnivelaj ĉiutagaj kursoj.

Por kleriĝemuloj funkciis Somera Universitato. La prelego-salonoj estis plen-plenaj, tion kaŭzis ne nur altnivelaj prelegantoj kaj interesaj temoj, sed ankaŭ senalternativeco de la programo por spertuloj. Petras Čeliauskas, la aŭtoro de la libro Litovio dum jarcentoj, prezentis ciklon da prelegoj pri la historio de Litovio, pri la origino kaj specifaj trajtoj de la litova lingvo, pri sia regiono Ĵemajtio, ĝiaj popolo kaj dialekto, kaj pri la batalo ĉe Grünwald, kiu havas ĉi-julie la 600-jaran jubileon.

La 29an de junio, je la Rom-katolika tago de S-taj Petro kaj Paŭlo, oni honoris per kverkaj kronoj tiunomajn BETanojn. Ĉi tiu tradicio estis surprizo por multaj el la alilandanoj. Por kvardeko da partoprenantoj la urbestro de Visaginas aranĝis akcepton kun malmultaj paroloj kaj abunda regalo manĝa kaj drinka.

BET-46

Okaze de la Tago de S-taj Petro kaj Paŭlo tiunomaj BETanoj estis gratulitaj en tradicia litova maniero.

Okazis ekskurso al la ĉefa vidindaĵo de Visaginas, Ignalina nuklea elektrocentralo, kies du blokoj estis haltigitaj en 2005 kaj 2009. Alia ekskurso ebligis konatiĝon kun la naturaj kaj arkitekturaj riĉaĵoj de Litovio en la Aukštaitija nacia parko. Estis vizitita unika etnografia muzeo de abelbredado en Stripenkiai. En la vilaĝo Ginučiai la celo estis akvomuelejo, kie konserviĝis la malnovaj instalaĵoj. Plia vizito estis al la ligna preĝejo en Palušė kaj la monto Ladakalnis kun belega vidaĵo al ses lagoj.

La riĉa koncerta programo de BET efektiviĝis nur parte: pro la morto de la Litovia eksprezidento Algirdas Brazauskas estis anoncita tritaga funebro. Sed antaŭ tio la multnacia Visaginas estis arte prezentita de la rusaj kantensemblo Rodnik kaj dancensemblo Rodniĉok, la ukraina folklora ensemblo Kalyna, kantistino Anna Turanosova-Abra, kaj, kompreneble, la loka esperantista familia bando Asorti.

BET-46

Koncertas la grupo “Asorti” (Visaginas)

Kutime por la Litoviaj BEToj, ankaŭ la nuna estis bone organizita. La ĉiutaga gazeto La arĝenta gruo publikigis la aktualan programon, raportojn pri la okazintaĵoj, anoncojn, kaj multajn fotojn (bedaŭrinde, preskoboldo estis senripoza). Bone prizorgita estis manĝado en la studcentro, kiu ne ignoris la bezonojn de vegetaranoj. Pro la varmega vetero multaj fuĝis al la urba lago, kaj la vesperojn oni povis agrable pasigi en liberaera bierejo en amika babilado.

Halina Gorecka

Fonto: La Ondo de Esperanto, 2010, №8-9.

46aj Baltiaj Esperanto-Tagoj

La jam tradicia renkontiĝo BET okazis en la urbo Visaginas, kiu famas en Litovio pro la Ignalina nuklea atomcentralo, la bela naturo kiu ĉirkaŭas ĝin, kaj pro multnacieco. Transire de junio al julio (26 jun – 04 jul 2010) pli ol 150 esperantistoj el 18 landoj elektis BET por esti en bona Esperanta etoso.

Kutimaj programeroj bonvenigis la partoprenantojn: Somera universitato, prelegoj pri la litovaj lingvo kaj historio, trinivelaj kursoj de Esperanto, ekskursoj en la ĉirkaŭaĵo, akcepto ĉe la urbestro. Inter la prelegantoj estis konataj esperantistoj kiel Petro Baláž, Mikaelo Bronŝtejn, Mikaelo Cwik, Petras Čeliauskas, Halina Gorecka, Stano Marček, Aleksander Korĵenkov kaj aliaj. Ne tradiciaj estis la renkontiĝoj ĉe lignofajro, organizitaj de lokaj esperantistoj, ornamo de Paŭloj kaj Petroj per kverkaj kronoj, kvizoj kaj ludvespero aranĝitaj de Nora Caragea kaj de Mikaelo Bronŝtejn. Ĉiutage aperis kolora gazeto Arĝenta gruo, kiu raportis pri la okazintaĵoj en la Baltiaj Esperantotagoj.

En unu el la koncertoj

Vesperajn programojn oni devis parte ŝanĝi pro la funebro en Litovio: mortis la litova eksprezidento A. Brazauskas, sed la koncertoj kiujn kongresanoj ĝuis, estis vere interesaj: de rusa kanta kaj danca ensemblo kaj ukraina folklora grupo, la kantistino Turasova-Abra. Koncertis ankaŭ Mikaelo Bronŝtejn kaj la esperantista grupo “Asorti”, kies membroj Jelena kaj Edvardas Piŝĉikai loĝas en Visaginas kaj dum la tuta semajno, helpataj de Genadijus Jefimovas, ege sindediĉe zorgis pri ĉiuj kaj ĉio. La venonta BET okazos en la latva urbo Priekuļi ekde la 9a de julio ĝis la 16a de julio kaj havos la ĉefan temon “Latva folkloro tra jarcentoj”.

Gražina Opulskienė

Fonto: Esperanto, 2010, №11.

BET-46

BET estas ne nur oficialaj programeroj, sed ankaŭ amika komunikado per Esperanto en neformala etoso.

Statistiko de BET-46

Laŭ la donitaĵoj de la akceptejo la statistikaj ciferoj de la partoprenantoj de BET-46 estas jenaj (la unua cifero indikas aliĝintojn, la dua – partoprenintojn): Aŭstrio – 1/1, Belgio – 1/1, Belarusio – 3/0, Britio – 1/1, Ĉeĥio – 1/1, Danio – 1/0, Estonio – 8/8, Finnlando – 5/4, Germanio – 2/2, Latvio – 20/18, Litovio – 117/92, Luksemburgo – 2/2, Nederlando – 2/2, Pollando – 4/4, Portugalio – 1/1, Rumanio – 2/2, Rusio – 7/6, Slovakio –3/3, Svedio – 3/1, Suda Afriko –1/0.

Do entute aliĝis 186 el 21 landoj, partoprenis –150 el 18 landoj.

Fonto: La Arĝenta Gruo, 2010, №7.

Saluto de la prezidanto de UEA

Estimataj partoprenantoj,

En mia propra nomo kaj en tiu de Universala Esperanto-Asocio, mi havas la privilegion sendi salutmesaĝon al la 46aj Baltiaj Esperanto-Tagoj okazontaj inter la 26a de junio kaj la 4a de julio 2010, kaj deziri al vi sukcesan aranĝon.

Mi aparte dankas la urbestron de Visaginas Vytautas Račkauskas, la altan protektanton pro lia preteco afable gastigi la 46ajn BET, kiujn ĉi-foje aŭspicias nia Asocio.

Oni permesu al mi kelkajn personajn komentojn. Mi estas fakulo pri la sanskritidaj lingvoj kaj akute konscias, ke mi alparolas homojn, kies lingvo konservis multajn pratrajtojn de la hindeŭropa lingvofamilio. La grava litova pioniro Antanas Poška mentoris la bengalan Esperanto-pioniron Provat Ghose, tiamaniere establante gravan ligon inter niaj movadoj jam en la intermilita epoko. Kiel bengalo, mi sentas min profunde ligita al la gravega litova movado en nia Esperanta mondo.

Kompreneble ĉiuj en la movado scias, kian ikonan rolon la litova movado ludis en la lastaj jaroj, kaj mi ne dubas, ke ĝi restos unu el la gvidaj movadoj por ni ĉiuj.

Altestime kaj bondezire salutas vin ĉiujn

Probal Dasgupta
prezidanto de UEA

Mesaĝo de la ĝenerala direktoro de UEA

Kun plezuro mi sendas elkorajn salutojn al la partoprenantoj de la 46-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj.

Baltiaj Esperanto-Tagoj fariĝis fenomeno, konata ĉie en Esperantujo sendepende de tio, ĉu oni jam partoprenis en BET aŭ ne. La vicnumero de BET en Visaginas atestas pri firma tradicio, sen kiu nia movado en la baltaj landoj certe aspektus multe pli pale.

Precipe en la lastaj jaroj BET krome fariĝis aranĝo, kies signifo transpasis la limojn de la baltaj ŝtatoj. La nombro de reprezentataj landoj montras, ke ĝi evoluis al vaste internacia evento.

Rigardo al la programo de BET, ankaŭ ĉi-jare, vekas ĉe mi admiron kaj samtempe bedaŭron ne povi mem ĉeesti. Mi gratulas la organizantojn pro la riĉeco de la programo, precipe el la vidpunkto de ĝia eduka valoro.

Lastatempe oni komencis pli ol antaŭe emfazi la rolon de la Esperanto-movado kiel eduka movado. Ĉiuj, por kiuj tiu rolo estas grava kaj proksima, kaj mi mem apartenas al ili, rigardas la programon de BET-46 kun granda kontento.

En la Organiza Komitato mi vidas nomojn de gesamideanoj, kiujn mi bone konas kaj kun kiuj mi havis la privilegion kunlabori por la 90-a UK en Vilnius antaŭ kvin jaroj. Ili garantias ankaŭ la sukceson de BET-46.

Mi deziras agrablan restadon en Visaginas al ĉiuj partoprenantoj!

Osmo Buller
Ĝenerala Direktoro de UEA

La supran materialon kompilis kaj redaktis Povilas Jegorovas kaj Aleksander Korĵenkov. Reagoj de partoprenintoj estas bonvenaj.

Fotoj de Michael Cwik kaj Halina Gorecka

Sep numeroj de La Arĝenta Gruo, ĉiutaga informilo de BET-46, estas elŝuteblaj en la retejo de LEA.

Pliaj informoj pri BET-52 kaj pri BEToj ĝenerale estas legeblaj en speciala rubriko de nia retejo.

Ĉe represo bonvolu indiki la fonton:
La Balta Ondo: http://sezonoj.ru/2016/05/bet-46/

Kompleta (preskaŭ) Historio de UK-oj

$
0
0

BET-52Kadre de la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos la 2-10an de julio 2016 en Birštonas, teatro “Verda Banano” prezentos la plej gajan Esperanto-spektaklon de la lastaj 125 jaroj. La kabareda prezento de la Universalaj Kongresoj de Esperanto pritraktas plej diversajn trajtojn de niaj samideanoj kaj priskribas moke nian verdan mondon. Sur la scenejo aperas Alta Kongres-Protektanto kiu, kiel kutime… ne venas al la kongreso kaj sendas leteron angle, kverelo pri la gramatiko de la plej facila lingvo de la mondo, kongresa amo kaj nekomprenebla prelego dum Kongresa Universitato. Sur la scenejo sen ajna scenografio aperas nur du aktoroj en neŭtralaj nigraj vestoj.

Danke al la profesia reĝisoro Kuba Abrahamowicz la spektaklo eksplodas per dinamiko, senĉesa movo, interagoj kun publiko kaj la spektantoj ploras pro rido. Dum la lastaj jaroj oni ne kutimas, ke dramo agnoskita ĉe Belartaj Konkursoj surscenejiĝas kaj spekteblas kiel vera teatraĵo. Des pli interesa estas la spektaklo de Georgo kaj Saŝa, kiu premieris en Brazilo nur ses monatojn post kiam la teksto gajnis honoran mencion ĉe nia plej granda literatura konkurso. Despli interese estas, ke la teksto estas skribita por du realaj aktoroj: Georgo kaj Saŝa. Kiu Esperanta aktoro havas propran aŭtoron, kiu Esperanta aŭtoro havas proprajn aktorojn? La premiero okazis en la 47a Brazila Kongreso de Esperanto, en januaro 2012. Spektakloj jam en Brazilo, Ĉeĥio, Irlando, Slovakio, Vjetnamio, Pollando.

Evento kultura vere unika.

Kompleta (preskaŭ ) Historio de UK-oj
farso pri kutimoj de esperantistoj
Aŭtoro: Georgo Handzlik
Reĝisoro: Kuba Abrahamowicz
Aktoras: Georgo Handzlik kaj Saŝa Pilipoviĉ

Saŝa Pilipoviĉ. Profesia aktoro en la plej malnova serba teatro en Kragujevac. Li laboris kiel parolisto en la Esperanta redakcio de Radio Zagreb, aktoris Esperante en UK-oj en Havano, Montpeliero, Zagrebo, Fortalezo, Gotenburgo, Vilno, Jokohamo, Roterdamo, Bjalistoko.

Georgo Handzlik – Bardo sen barbo.
Esperanta instruisto, poeto, kantisto, aŭtoro de kantoj, aforismoj, dramoj. Koncertis en 26 landoj. Propran monodramon Ludoviko–Lazaro, preparitan por Bjalistoka UK mem aktoris 27-foje en 15 landoj, verŝajne rekorde en la historio de Esperanto.

Pliaj informoj pri BET-52 kaj pri BEToj ĝenerale estas legeblaj en speciala rubriko de nia retejo.

Ĉe represo bonvolu indiki la fonton:
La Balta Ondo: http://sezonoj.ru/2016/05/bet-47/

BET-49 en Utena (2013)

$
0
0

La organizantoj de la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos la 2-10an de julio 2016 en Birštonas (Litovio), dum kelkaj monatoj aperigas en la novaĵretejo La Balta Ondo artikolojn kaj fotojn pri ĉiuj BEToj, kiuj okazis en Litovio. Ĉi tiun 16-partan serion hodiaŭ kronas abunda materialo pri la 49a BET okazinta antaŭ tri jaroj en Utena.

BET-49: Interesaj kaj agrablaj tagoj en Utena

Grupo da BETanoj post la malfermo (Fotis Choe Taesok)

Grupo da BETanoj post la malfermo (Fotis Choe Taesok)

La 49a BET estis mia kvara BET en la moderna (postsovetia) epoko. Ili ĉiuj estis organizitaj en Litovio. Laŭ ĉiuj aspektoj, kiuj gravas al mi, la 49a BET, okazinta la 6–14an de julio 2013 en Utena estis la plej bona. Ĉu ideala? Probable jes!

La urbo Utena situas en la nord-orienta parto de Litovio. Sed havante iom pli ol 750 jarojn ĝi havas nur kelkajn malnovajn konstruaĵojn el la 19a jarcento. Sed la ĉirkaŭa naturo kun river(et)oj kaj multnombraj lagoj allogas ŝatantojn de ekologia turismo. Utena kun ĉ. 30 mil loĝantoj estas tre ĉarma, trankvila, bone prizorgita urbo.
Utena

La urbaj gvidantoj (ni konatiĝis kun la urbestro kaj vicurbestro dum BET) sukcesis konservi ĉe transiro al la libermerkata ekonomio la ĉefajn entreprenojn de Utena. La plej gravaj estas la bierproduktejo “Utenos alus” kien iris du ekskursoj (unu kun gustumado de kvin bierspecoj) kaj la trikotaĵa fabriko “Utenos trikotažas”, kies firmaan vendejon kun favoraj prezoj multaj vizitis aĉetocele. Ili kaj aliaj entreprenoj grave kontribuas al la urba buĝeto. Danke al tio Utena havas multajn allogaĵojn, urbajn skulptaĵojn, fontanojn, florbedojn, bonajn vojojn por aŭtoj kaj vojetojn por piedirantoj kaj biciklantoj, kajojn ktp.

Ĉe la malfermo de BET-49 bonvenige parolis la urbestro de Utena Alvydas Katinas. Sian saluton al la partoprenantoj sendis la prezidanto de Sejmo, la Litovia parlamento, Vydas Gedvilas.

Nia kongresejo estis la kolegio de Utena, kies oportunaj ejoj, provizitaj per komputiloj kaj projekciiloj, perfekte taŭgis por ĉiuj eroj; estis libere uzebla komputila ĉambro kun konstanta ret-aliro, ankaŭ sendrata. La koncerta programo okazis en la granda salono de la muzika lernejo, en la urba kulturcentro kaj sur la subĉiela scenejo ĉe la lago Dauniškis.

Aparte riĉa estis la folklora programo. Kutime oni organizas unu nacian vesperon, sed dum la 49a BET estis kvar vesperaj programoj, en kiuj ni konatiĝis kun la lokaj kantoj, muziko kaj dancoj. Gaje kaj vigle pasis koncerto-diskoteko kun la blovensemblo Indraja.
Koncertas kanklista ensemblo (Fotis Halina Gorecka)
En sia salutmesaĝo la prezidanto de UEA Probal Dasgupta emfazis, ke la Baltiaj Esperanto-Tagoj estas unu el la gravaj eventoj sur la esperantista kalendaro kaj deziris al ĝi longan kaj buntan vivon. BET estas kiel malgranda UK, kaj UEA nature donas al ĝi sian aŭspicion. Kaj la programo de la 49aj Tagoj konfirmis tion. Memorante pri la dumviva lernado, kiu estas nuntempe tre populara en la Eŭropa Unio (ankaŭ esperantistoj sukcesas ricevi monon por tiaspecaj projektoj), en BET funkciis divers-tipaj kaj divers-nivelaj kursoj, gvidataj de elstaraj instruantoj: Stano Marček, Svetlana Smetanina, Miĥail Lineckij.

Novaĵo de ĉi tiu BET estis du kursoj. La kvarprelega ciklo de tradukisto, eseisto, historiisto Petras Čeliauskas temis pri “Kelkaj faktoj pri la litovaj lingvo kaj kulturo”. La litova lingvo estas la plej arkaika vivanta hindeŭropa lingvo, prezenton de ĝiaj kuriozaĵoj sekvis nemalofte rideksplodoj de la aŭskultantoj. La Ruslanda ĵurnalisto kaj esploristo Aleksander Korĵenkov per kvin prelegoj prezentis la ĉefajn etapojn de la historio de Esperanto kaj senvualigis kelkajn historiajn misterojn.

Fotis Halina Gorecka

En unu el la 30 programeroj de la Somera Universitato (Fotis Halina Gorecka)

La Somera Universitato proponis por la kleriĝema publiko nekredeble abundan 30-eran sortimenton de prelegoj kaj prezentoj. Oni serĉis respondojn, ekzemple, pri kio okazas en Skotlando kun Ed Robertson, el kio konsistas niaj manĝaĵoj kun Tōnu Hirsik, konatiĝis kun la vivo, agado kaj verkado de Ludmila Jevsejeva (Margarita Želve) kaj Pulgis Andriušis (Gražina Opulskienė). Eldonejoj Sezonoj kaj Impeto prezentiĝis, sonlibrojn en Esperanto konigis Stano Marček, pri diversaj retaj projektoj, interalie, sociaj retoj parolis Dima Ŝevĉenko. Anna Striganova ekspoziciigis propramane faritajn pupojn kaj parolis pri “Fabelaj mondoj”. Pri la plej juna ĉefurbo Astana rakontis kaj bildojn montris la subskribinto de ĉi tiu artikolo. Mikaelo Bronŝtejn kontribuis al la programo prelege kaj koncerte.

Manŭel kantas subĉiele (Fotis Choe Taesok)

Manŭel kantas subĉiele (Fotis Choe Taesok)

Cetere, la oferto de esperantista arta programo estis varia kaj riĉa. Koncertis Asorti, Solotronik, Mikaelo Bronŝtejn, Nataŝa Bertse kaj Miĥail Povorin. Emanuele Rovere (Manŭel) kantis ankaŭ por la urbanoj en la subĉiela koncertejo ĉe la lago Dauniškis. Sume dek du koncertoj esperantistaj kaj folkloraj en ĝenerala (ne arta festivalo) esperantista kongreseto estas maloftaĵo, eble eĉ unikaĵo.

Kelkfoje dum BET eblis spekti admirindajn unuhorajn prezentadojn de lum-muzika fontano, vera allogaĵo por turistoj kaj lokanoj.
Fotis Lolita Kaminskienė
Ĉiutage aperis Heroldo de Utena, la riĉe ilustrita gazeto de BET-49, prizorgita de Vytautas Šilas. Cetere, partoprenis pluraj esperantistaj ĵurnalistoj, inkluzive de la prezidanto de TEĴA Audrys Antanaitis, kiu gvidis neformalan TEĴA-kunvenon en la apudkongresa kafejo Žarija, kie dum la BETa semajno oni ĉiam povis aŭdi esperantistojn, kiuj babilis Zamenhof-lingve kaj krokodile.

Ankaŭ per la nepra ekskursa tago – merkredo – BET similas al UK. Ankaŭ ĉi-foje Antanas Vysockas modele planis kaj efektivigis la tuttagan ekskurson en la lagregiono de la orienta Aŭkŝtajtio. Unue la ekskursantoj venis al la muzeo de ceramiko en Leliūnai, kie nin bonvenigis la “reĝo de potistoj” Vytautas Valiušis, fondinta la klerigan centron kun muzeo en 2001. Ĉirkaŭ 700 eroj troviĝas en la muzeo, ne nur ceramikaj potoj, teleroj, tasoj, kruĉoj kaj fajfiloj, sed ankaŭ ĉiutagaj objektoj de kamparanoj por variigi la ekspozicion. La mastro evoluigas la ceramikan arton organizante renkontiĝojn por kolegoj, instruante al junuloj kaj infanoj. Ĉio ĉi estas ebla en la iama duetaĝa lernejo kun korto.

Fotis Halina Gorecka

La “reĝo de potistoj” Vytautas Valiušis (Fotis Halina Gorecka)

En la ekskursa itinero troviĝis la biendomo de la familio Tyzenhaus, interesa ekspozicio de la popola ligna skulptisto Lionginas Šepka, kies naiva arto kaj malfacila vivo neniun lasis indiferenta. En Rokiškis estis vizitita la novgotika preĝejo de S-ta Mateo. Ni ĉirkaŭiris la plej aĝan kaj dikan en Litovio kverkon, kies aĝon oni taksas ĉ. 1500 jaroj. En Zarasai esperantistoj uzis kuriozan promenradon por atingi la lagobordon kaj ĉirkaŭrigardi. La akvomuelejo Šlyninka aĝas 300 jarojn kaj enloĝas ĝin petolemaj diabloj, historiojn pri ili konigis la muelisto, kiu montris la procedon de muelado kaj baptis nin per faruno. Poste venis vico por gustumi la muelejan specialaĵon – sekalajn flanojn bakitajn laŭ malnovaj receptoj. Bone gustis ankaŭ pano kaj kvaso. Laste estis promeno per ŝipoj sur la lago Alaušas kun fiŝsupo sur eta insulo (al- kaj debordiĝo okazis gaje). Nepre menciindas bonega interpretado dum la tuta ekskurso kiun faris Gražina Opulskienė.

Ĉe la urbestra akcepto pro ekferiado de la urbestro, sesdekon da esperantistoj en la kafejo Abu bonvenigis la vicurbestro Vidmantas Valinčius. En neformalaj paroloj li rakontis pri la laboro de la urbestraro, kiu malavare subtenis la organizadon de BET-49, pri la projekto lagregiono (kune kun Latvio kaj Bjelorusio) subtenita de la Eŭropa Unio, ankaŭ pri sia hobio – vojaĝoj kaj konatiĝo kun novaj lokoj, ja li estas eksa instruisto pri historio. Ne mankis bongustaj manĝaĵoj, trinkaĵoj, gitaro kaj kantado.

216 efektivaj partoprenantoj el dudeko da landoj travivis interesajn kaj agrablajn tagojn en la urbo Utena, flegante daŭran amikecon, konatiĝante kun la lokaj folkloro kaj historio, perfektiĝante en la Somera Universitato, promenante kaj kantante, ĝuante agrablan veteron, kiu estis nek tro malvarma nek varmega – ideala por laboro kaj ripozo, eĉ pluvo prokrastiĝis ĝis la ferma tago. Dankon al la organizantoj – Povilas Jegorovas kaj la teamo de helpantoj, dankon al la kursgvidantoj, prelegantoj, artistoj, kaj al la partoprenantoj!

Halina Gorecka

La Ondo de Esperanto, 2013, №8–9.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2013/07/bet-9/

Sukcesa BET-49

En Esperantujo ĉiujare okazas centoj da diversnivelaj E-renkontiĝoj, sed ne ĉiuj el ili estas sufiĉe enhavoriĉaj kaj sukcesaj. BET estas tradicia aranĝo, tamen la ĉi-jaraj, 49-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazis en la urbo Utena, troviĝanta cent kilometrojn for
de la litovia ĉefurbo Vilno, iusence elstaris. La partoprenintoj de BET-49 portis hejmen aron da pozitivaj impresoj kaj E-movadaj spertoj.

Antaŭe mi partoprenis plurajn diversspecajn kaj diversnivelajn Esperanto-aranĝojn, kaj nun povas konstati, ke tiu ĉi estis unu el la plej sukcesaj. En BET-49, kiu okazis en pitoreska laga regiono de Litovio, partoprenis pli ol 200 esperantistoj el dekoj da landoj. Dum ĝi viciĝis multaj por la E-movado tre seriozaj programeroj, sed ankaŭ ne mankis riĉega distra programo. Aparte menciindas la bone organizita ekskursa tago. Kadre de la tuttaga ekskurso la partoprenantoj ĝuis plurajn historiajn kaj naturajn vidindaĵojn de la regiono kaj gustumis lokajn tradiciajn manĝojn.

Mi jam menciis, ke la programo estis riĉa. Jen kelkaj eroj: Aleksandr Korĵenkov havis serion de prelegoj pri la historio de Esperanto, Petras Čeliauskas prelegis pri la litova lingvo, Margarita Želve prelegis pri la Esperantopoetino Ljudmila Jevsejeva, Mikaelo Bronŝtejn pri Puŝkin, Anna Striganova pri fabeloj, Stano Marček pri la rekta metodo, mi pri la eldonejo Impeto, interretaj kaj komputilaj aferoj…

La kerno de la sukceso de BET-49 estis la organiza teamo. Ĝi funkciis la tutan periodon de la renkontiĝo senriproĉe. BET estas aranĝo ne nur aplika, sed ankaŭ instrua. Diversnivelaj Esperanto-kursoj, kiujn gvidis la spertaj profesiaj instruistoj Stano Marček, Mikaelo Lineckij kaj Svetlana Smetanina, pruvis tion.

Rilate la artan programon, ĝi estis tre altnivela. Profesiaj litovaj ensembloj senĉese ĝojigis kaj dancigis la partoprenantojn. Krom la lokaj naciaj ensembloj koncertis multaj konataj Esperantaj kantistoj: la grupo Asorti, Mikaelo Bronŝtejn, Nataŝa Berce, Solotronik, Mikaelo Povorin kaj aliaj.

Dima Ŝevĉenko

Esperanto, 2013, №10.

49-a BET en Utena, Litovio

Pli ol 210 partoprenintoj spertis la vican 49-an BET (Baltiaj Esperanto-Tagoj), kiu okazis inter la 6-a kaj 14-a julio en kolegio situanta rekte ĉe la urboplaco de la urbeto Utena, nordoriente de Litovio.

La urbo, reprezentita dum la malfermo pere de la urbestro Alvydas Katinas kaj en la restoracio ”Abu” pere de la vicurbestro Vidmantas Valinčius, tre subtenis la aranĝon per mono, taŭgaj ejoj kaj regalo por sesdeko da partoprenantoj, je la granda ĝojo de la ĉeforganizanto Povilas Jegorovas, kiu naskiĝis nur dek kilometrojn de Utena.

Ĉiuvesperaj koncertoj – ĉu en la muziklernejo, kulturcentro aŭ subĉiele ĉe la apuda lago Dauniškis kun alloga vespera iluminado – donis impresojn pri la folkloro en danco (kun dekoj da ĉiugeneraciaj artistoj), kanto kaj muziko.

Ankaŭ la esperantaj instancoj Asorti, Solotronik, Mikaelo Bronŝtejn, Miĥail Povorin, Nataŝa Bertse kaj Manŭel kontribuis per siaj eroj al la abunda programo.

Grandan parton de BET konsistigas krom la diversnivelaj lingvokursoj la somera universitato kun kelkaj prelegcirkloj kaj unuopaj prelegoj: Petras Čeliauskas pri la litova lingvo kaj historio, Ed Robertson pri lingvistiko kaj la sendependeco de Skotlando (invitante al la skota kaj unua tutkelta kongreso), Aleksander Korĵenkov pri la historio de Esperanto kaj Sezonoj, Dima Ŝevĉenko pri la 20-jariĝo de la eldonejo ”Impeto” kaj retaj komunumoj kiel esperanto.com. Stano Marček prezentis sonlibrojn, fungojn kaj krucvortenigmojn, Gražina Opulskienė konatigis la litovan ĵurnaliston kaj aventuriston Pulgis Andriušis – certe por ĉiu troviĝis io por plukleriĝi.

La taga ekskurso enhavis diversajn erojn: ni vizitis lernejon kaj metiejon por ceramikaĵojn, gvidata de multe premiita potistomajstro Vytautas Valiušis, ni vidis pli ol miljaran kverkon; ĉaskastelon en Rokiškis kun apuda ekspozicio de tre eksterordinara lignoskulptisto Lionginas Šepka. Muelejo kun unu de la restantaj ankoraŭ laborantaj muelistoj regalis nin per naturaj krespoj, kaj boatekskurso al insulo kun ĝuo de fiŝsupo fi nis la longan tagon.

Plia vidindaĵo de Utena estas la bierfarejo Utenos, kun gvidado tra la moderna fabriko, kiu produktas ne nur sub propraj markonomoj, sed ankaŭ 5 aliajn specojn – inter alie ĝi produktas kaj distribuas Carlsberg en baltajn landojn. La aŭtomata stokejo tre impresis min.

TEĴA, la ĵurnalista fakasocio, utiligis apudan drinkejon por teknika kunsido, kaj preskaŭ ĉiutage Vytautas Šilas aperigis la bultenon ”Heroldo de Utena”, kiu estas retrovebla en la retejo www.esperanto.lt.

La sekva, jubilea (50-a) BET okazos inter la 28-a de junio kaj 4-a de julio (restos tri semajnoj ĝis la UK en Argentino) en Jelgava, Latvio – proksime al Rigo.

Robert Bogenschneider

Esperanta Finnlando, 2013, №4.

BET-49 en Litovio

Ĉi-jara BET sub senriproĉa kaj ĉiam perfekta organizo de Povilas Jegorovas kaj lia teamo pasis en la eta urbeto Utena, kies historio ekis en 1261. Kvietaj stratoj, plenaj je floroj kaj verdaĵo, tre afablaj homoj, atmosfero de trankvilo kaj bona vivo restis en nia memoro.

Same trankvile kaj en bona ritmo pasis la neforgeseblaj tagoj de BET-49! Unue venis multegaj aktivuloj el Litovio, Latvio, Estonio, Rusio, Slovakio, Svedio, Ukrainio, Hispanio, Italio, Nederlando k. a. landoj. Entute pli ol 200 esperantistoj el 20 landoj venis al tiu ĉi anguleto de Litovio. La perfekta etoso de tiu ĉi vere internacia aranĝo ebligis fruktodone labori kaj plenimprese ripozi. La aranĝon salutis la urbestro Alvydas Katinas, estis organizita akcepto ĉe la vicurbestro kun abundaj regaloj, improviza koncerto kaj libera babilado en freŝa aero.

Abundis seriozaj programeroj: somera universitato, trinivelaj kursoj, prezentado de E-eldonejoj. Brile estis organizitaj ekskursoj al bierfarejo kun (kaj sen) biergustumado, tra teritorio de nordorienta Litovio, al bela legaro, malnova muelejo… Ĉion ni volis vidi, aŭdi, partopreni, ankaŭ la noktaj programeroj kun festado de naskiĝtagoj de M.Bronŝtejn kaj N.Berce restis neforviŝeblaj en la memoro. Kantoj novaj kaj malnovaj, anekdotoj, ŝercoj, rememoroj aŭdiĝis ĝis mateno!

Admirindas la laboro de V.Šilas, kiu, redaktis la ĉiutagan koloran informilon de BET “Heroldo de Utena”. Imitinda kaj laŭdinda modelo de sindona aktivado! Ĝustatempa informo, belaj fotoj, interesaj novaĵoj, kantoj, veterprognozo kaj multo alia trovis sian lokon sur la kvar paĝoj de tiu periodaĵo! Lernindas kaj enviindas!

Ni ĝuis dum la tuta semajno multajn koncertojn, ne nur de esperantistoj, sed ankaŭ de lokaj kolektivoj, kiuj konatigis nin kun antikva litova arto kaj kulturo. Interesaj vesperaj programoj estis organizitaj ĉe la bordo de la urba lago, kie funkciis muzikaj kolorfontanoj, vera miraklo en tiom eta urbo!

Mi pli kaj pli konvinkiĝas, ke similaj naciaj aranĝoj kun ĉ. 200 partoprenantoj efikas pli por ni mem kaj por ekstera publiko ankaŭ. Pli amika estas la etoso, eblas vidi-koni-kontakti ĉiujn partoprenantojn. Pli profunde kaj proksime eblos ekkoni novajn lokojn.

Koran sinceran dankon al Povilas Jegorovas pro lia senlaca kaj plezuriga agado! Novan inspiron al organizantoj de BET-50 en Latvio! Pacon kaj interkompreniĝon al ĉiuj ni!

Svetlana Smetanina

REGo, 2013, №5.

BET-49 sukcesis!

Finiĝis la 49-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj. Oni povas konstati, ke la tradicia esperantista aranĝo sukcesis. En la BET’on venis 216 efektivaj partoprenantoj el dudeko da landoj. Al ili BET-49 proponis riĉan kaj interesan programon: prelegojn, kursojn, koncertojn, ekskursojn ktp. Eĉ la vetero estis agrabla – nek tro malvarma, nek varmega, kvankam en Litovio somere ofte oni ŝatas citi versojn de poeto Eduardas MIEŽELAITIS: Ĉi tie estas Litovi‘, ĉi tie pluvoj falas (Čia – Lietuva, čia lietūs lyja…).

Halina GORECKA en la novaĵretejo La Balta Ondo pri BET-49 skribas: Laŭ ĉiuj aspektoj, kiuj gravas al mi, la 49a, okazinta la 6–14an de julio 2013 en Utena estis la plej bona. Ĉu ideala? Probable jes! Dankon al Halina por la laŭdaj vortoj! Siajn impresojn pri BET-49 Halina detale rakontis en La Balta Ondo.

La novaĵretejo estis kvazaŭ ambasadoro de la 49-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj. Multaj artikoloj pri la programo, proceso de preparaj organizaj laboroj gardis la partoprenontojn kontraŭ risko aĉeti katon en la sako.

Utena

Laboro finita, ripozo merita (Fotis Anna Striganova)

Bona rezulto ne eblas sen granda laboro. Ĉeforganizanto de BET-49 prezidanto de Litova Esperanto-Asocio Povilas JEGOROVAS minimume duonjaron aktive okupiĝis pri aferoj de la okazontaj Baltiaj Esperanto-Tagoj. BET-49 estis la 12a, kiun organizis Povilas. Kiel oni povoas kompreni el intervjuo en informilo de BET-49 Heroldo de Utena, la prezidanto esperis pli grandan nombron de la partoprenantoj. Lin mirigis, ke el najbara Polando aliĝis nur du personoj. Tamen kiel li diris, gravas ne nombro, sed kvalito. Halina Gorecka rimarkis, ke laŭ programo BET-49 similis al Universala Kongreso. Tamen Aleksander KORĴENKOV dubas, ĉu tia tendenco estas bona: Litoviaj BET‘oj fariĝas ne forumoj de baltaj esperantistoj, sed internaciaj Esperanto-kongresoj en Litovio. Tio ne estas malbona, sed laŭ la origina intenco BET estas komuna aranĝo de la tri baltaj landoj [...]

Sekvontjare okazos jubilea BET. Al ĝi invitis samideaninoj el Latvio Biruta kaj Margarita:

Ni esperas, ke sekvontjare ni ankaŭ sukcesos organizi enhavriĉan kaj interesan la BET-50 (2014 06 28-07 04), kaj invitas vin ĉiujn al Jelgava (Latvio) .

Laŭ Heroldo de Utena, La Balta Ondo
http://barelo.blogspot.ru/2013/07/bet-49-sukcesis.html

Gratulo
de la Prezidanto de la Sejmo de Litova Respubliko

Mi gratulas Litovan Esperanto-Asocion, ĉiujn amantojn kaj flegantojn de ĉi tiu lingvo okaze de la 49-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj.

UtenaPri senduba aktualeco de la aranĝo evidente parolas ne nur gravaj atingoj de la jaro, sed ankaŭ la fakto, ke en ĝi partoprenas gvidantoj kaj reprezentantoj de Esperanto-organizaĵoj en Eŭropo.

Mi bondeziras ankaŭ en la estonteco disvolvi kulturan kunlaboron inter landoj de la Baltia regiono, stimuli pluan integriĝon de Litovio, Latvio kaj Estonio en komunan kulturan spacon de Eŭropo, aktivigi senperajn kontaktojn inter loĝantoj de la regiono.

Mi ĝojas, ke dum lastaj jaroj la agado de Litova Esperanto-Asocio pli aktiviĝas. Plivastighis instruado de Esperanto, reviviĝis eldona agado, pli da atento estas dediĉata al informado de la socio pri la esenco kaj celoj de la Esperanto-movado.

Mi bondeziras konservi kaj eĉ pligrandigi la rapidecon, popularigi la internacian lingvon Esperanto en Litovio kaj ekster ĝiaj limoj, ankaŭ disvastigi informojn pri nia ŝtato inter eksterlandaj esperantistoj.

Prezidanto de la Sejmo
Vydas Gedvilas

Kunlabori per Esperanto

UtenaLa kreinto de la lingvo Esperanto Ludoviko Zamenhof, kiu dum kelka tempo loĝis en Litovio kaj ĉi tie prilaboris la unuan lernolibron de Esperanto, havis la celon plifaciligi la komunikadon inter homoj de diversaj nacioj kaj unuigi la naciojn de la tuta mondo. Liaj aspiroj realiĝas: Esperanto iĝis liganta ponto inter landoj kaj homoj, kiu helpas ekkoni kaj malkovri diversecon de kulturoj. La 49-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kunvenigintaj pli ol 200 esperantistojn el dudeko da landoj baltmaraj kaj aliaj, tre diferencaj laŭ la kulturoj, lingvoj kaj tradicioj, ankoraŭfoje pruvas, ke ĉiuj partoprenantoj, ne gravas de kie ili venis, havas multon komunan: ĉiujn unuigas la samaj aspiroj, celoj, la sama forta volo ekkoni unu la alian kaj kunlabori, kaj la sama komuna lingvo, kiu dissaltigas murojn kaj vaste malfermegas la pordon al la mondo.

Mi kore salutas la organizantojn de la 49-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj kaj la partoprenantojn, kunvenintaj en la aranĝo, vere grava al Utena kaj al la tuta Litovio. Mi ĝojas pro viaj fervoro, energio kaj entuziasmo, ebligantaj komunan kreadon de la lingva spaco, kiu instigas al perfektiĝo kaj permesas sperti profiton, liveratan de ĝi. Mi kredas, ke la renkontiĝo helpos ankoraŭ pli aktive disvolvi la kunlaboradon kaj efikan interagadon.

Mi bondeziras al ĉiuj partoprenantoj interesajn diskutojn, laboran etoson kaj longdaŭre memorindan konatiĝon kun Utena kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj. Mi esperas, ke ĉi tiu renkontiĝo donacos al vi multajn impresojn kaj bonajn emociojn, kiuj instigos vin refoje veni al Utena.

Alvydas Katinas
urbestro de Utena

La supran materialon kompilis kaj redaktis Povilas Jegorovas kaj Aleksander Korĵenkov. Reagoj de partoprenintoj estas bonvenaj.

Ok numeroj de Heroldo de Utena, ĉiutaga informilo de BET-49, estas elŝuteblaj en la retejo de LEA.

Pliaj informoj pri BET-52 kaj pri BEToj ĝenerale estas legeblaj en speciala rubriko de nia retejo.

Ĉe represo bonvolu indiki la fonton:
La Balta Ondo: http://sezonoj.ru/2016/05/bet-48/

Programo de BET-52

$
0
0

BirštonasLa Organiza Komitato de la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos la 2–10an de julio 2016 en Birštonas (Litovio), prezentas la programon de BET-52.

La programeroj okazos en jenaj lokoj:

Administrejo: La administra domo de la sanatorio Versmė, B. Sruogos str. 9
Ĉefsalono: La ĉefsalono de la administra domo de Versmė, B. Sruogos str. 9 (la 3a etaĝo)
Kulturcentro: La ĉefsalono de la Urba Kulturcentro, Jaunimo str. 4
Manĝejo: La manĝejo de Versmė, B.Sruogos str. 6
Preĝejo: La preĝejo de Sankta Antonio de Padovo, Birutės str. 14

Se la loko ne estas indikita, serĉu ĝin en la gazeto de BET-52.

La 1a de julio (vendredo)

10.00–22.00: Registrado de partoprenantoj, loĝigo, informoj (Administrejo)

La 2a de julio (sabato)

9.00–22.00: Registrado de partoprenantoj, loĝigo, informoj (Administrejo)
13.00–14.00: Tagmanĝo (memstare)
18.00–19.00: Vespermanĝo (memstare)
19.30–20.00: Komuna organiza kunveno de BET-anoj (Ĉefsalono)
20.00–21.00: Eventuala koncerto (Ĉefsalono)

La 3a de julio (dimanĉo)

8.00–9.00: Matenmanĝo (Manĝejo)
9.00–10.00: Organizaj kunvenoj de la gvidantoj kaj vizitantoj de ĉiunivelaj Esperanto-kursoj, de la gvidantoj kaj prelegantoj de la Somera Universitato, de la gvidantoj kaj vizitantoj de aliaj konstantaj programeroj (Ĉefsalono)
10.00–11.00: Somera Universitato. Prof. Aloyzas Gudavičius: La unua prelego el la prelegciklo pri la litovaj lingvo, kulturo, historio (Ĉefsalono)
10.00–11.00: Somera Universitato. Prof. Ilona Koutny: Esperantlingva bildo de la mondo (prelego el la minikurso “Esperanto en interkultura komunikado”)
10.00–11.30: La unuaj lecionoj de ĉiunivelaj Esperanto-kursoj
11.30–13.00: Ĉiunivelaj Esperanto-kursoj
13.00–14.00: Tagmanĝo (Manĝejo)
15.00–16.00: Solena inaŭguro de BET-52 (Kulturcentro)
16.00–17.00: Nacia vespero: koncerto de urbaj kulturaj ensembloj (Kulturcentro)
18.00–19.00: Vespermanĝo (Manĝejo)
20.00–21.00: Koncerto. Prof. Jerzy Dobrzyński (Varsovia Muzika universitato ) ludas kaj komentas verkojn de Fryderyk Franciszek Chopin (Kulturcentro)

La 4a de julio (lundo)

8.00–9.00: Matenmanĝo (Manĝejo)
9.00–10.00: Somera Universitato. Prof. Aloyzas Gudavičius: Prelegciklo pri la litovaj lingvo, kulturo, historio (Ĉefsalono)
9.00–10.00: Somera Universitato. Prof. Ilona Koutny: Esperanto en interkultura komunikado
9.00–10.30: Ĉiunivelaj Esperanto-kursoj
10.45–12.15: Ĉiunivelaj Esperanto-kursoj
10.00–10.45: Somera Universitato. Prof. Walter Żelazny: Prelegserio pri bazaj elementoj de judaismo (Ĉefsalono)
11.00–11.45: Somera Universitato. Prof. Walter Żelazny: Prelegserio pri bazaj elementoj de judaismo (Ĉefsalono)
12.00–12.45: Somera Universitato. Anna Striganova: Lingvo de fabeloj aŭ samaj motivoj en fabeloj de diversaj landoj
12.00–12.45: Somera Universitato. Prof. Aleksandr Melnikov: Eĉ esperantistoj kapablas ŝerci (pri vortludoj en Esperanto)
13.00–14.00: Tagmanĝo (Manĝejo)
14.30–15.15: Prelego. Dima Ŝevĉenko: Novaj libroj kaj projektoj (pri la eldonejo Impeto)
14.30–15.15: Somera Universitato. Prof. Marian Dobrzyński: Pri psikopatio (la 1a parto)
15.30–16.15: Somera Universitato. Prof. Marian Dobrzyński: Pri psikopatio (la 2a parto)
15.30–16.15: Somera Universitato. Janusz Pokrzywnicki: Defendaj konstruaĵoj de la deknaŭa jarcento. Malfacila heredaĵo
18.00–19.00: Vespermanĝo (Manĝejo)
20.00–21.00: Spektaklo de Saša Pilipović kaj Georgo Handzlik

La 5a de julio (mardo)

8.00–9.00: Matenmanĝo (Manĝejo)
9.00–10.00: Somera Universitato. Prof. Aloyzas Gudavičius: Prelegciklo pri la litovaj lingvo, kulturo, historio (Ĉefsalono)
9.00–10.00: Somera Universitato. Prof. Ilona Koutny: Esperanto en internacia komunikado
9.00–10.30: Ĉiunivelaj Esperanto-kursoj
10.45–12.15: Ĉiunivelaj Esperanto-kursoj
10.00–10.45: Somera Universitato. Prof. Walter Żelazny: Prelegserio pri bazaj elementoj de judaismo
11.00–11.45: Somera Universitato. Prof. Walter Żelazny: Prelegserio pri bazaj elementoj de judaismo
12.00–12.45: Somera Universitato. Anna Striganova: Rusaj fabeloj
12.00–12.45: Somera Universitato. Prof. Aleksandr Melnikov: Lingva reflektiĝo de specifa Esperanto-kulturo en Esperanto-publicistiko
13.00–14.00: Tagmanĝo (Manĝejo)
14.30–15.15: Somera Universitato. Prof. Zbigniew Galor: Kritiko de la racio esperantista
14.30–15.15: Somera Universitato. Maria Pokrzywnicka: Pri kaj por Esperanto. Internacia lingvo en populariga agado de la Etnografia Muzeo en Toruń
16.00–17.00: Romkatolika meso en Esperanto. Gvidas pastro Valerijus Rudzinskas (Preĝejo)
17.00–18.00: Koncerto. Mikaelo Bronŝtejn: Recitalo Pekaj kantoj
18.00–19.00: Vespermanĝo (Manĝejo)
20.00–21.00: Koncerto de JoMo

La 6a de julio (merkredo)

8.00–9.00: Matenmanĝo (Manĝejo)
9.00–10.00: Somera Universitato. Prof. Aloyzas Gudavičius: Prelegciklo pri la litovaj lingvo, kulturo, historio (Ĉefsalono)
9.00–10.00: Somera Universitato. Prof. Ilona Koutny: Ĉu facila lingvo facile lerneblas?
9.00–10.30: Ĉiunivelaj Esperanto-kursoj
10.45–12.15: Ĉiunivelaj Esperanto-kursoj
10.00–10.45: Somera Universitato. Prof. Walter Żelazny: Prelegserio pri bazaj elementoj de judaismo
11.00–11.45: Somera Universitato. Prof. Walter Żelazny: Prelegserio pri bazaj elementoj de judaismo
12.00–12.45: Somera Universitato. Anna Striganova: Dronintaj urboj, realaj kaj fabelaj
12.00–12.45: Somera Universitato. Bernard-Régis Larue: Prelego pri mirindaj satelitoj de Saturno.
13.00–14.00: Tagmanĝo (Manĝejo)
14.30–15.15: Somera Universitato. Prof. Aleksandr Melnikov: Kiel instrui tedaĵon distre (el ŝparporketo de Esperanto-instruisto)?
14.30–15.15: Prelego. Dima Ŝevĉenko: Elektronikaj libroj en Esperanto
15.30–16.15: Somera Universitato. Ed Robertson: Duolingvo, la senpaga lingvolernilo
15.30–16.15: Horo kun la aŭtoro: Mikaelo Bronŝtejn prezentas freŝeldonitajn librojn, novajn poemojn kaj kantojn
18.00–19.00: Vespermanĝo (Manĝejo)
20.00–21.00: Koncerto de ĴomArt kaj Nataŝa

La 7a de julio (ĵaŭdo)

8.00–9.00: Matenmanĝo (Manĝejo)
9.00–18.00: Tuttaga ekskurso
13.00–14.00: Tagmanĝo (por la restantoj en BET-ejo) (Manĝejo)
18.00–19.00: Vespermanĝo (Manĝejo)
20.00–21.00: Koncerto de Mikaelo Bronŝtejn

La 8a de julio (vendredo)

8.00–9.00: Matenmanĝo (Manĝejo)
9.00–10.00: Somera Universitato. Prof. Aloyzas Gudavičius: Prelegciklo pri la litovaj lingvo, kulturo, historio (Ĉefsalono)
9.00–10.00: Somera Universitato. Anna Striganova: Decembrista ribelo libera de taksado: historio rakontita de ĝiaj herooj (taglibroj, rememoroj, leteroj)
9.00–10.30: Ĉiunivelaj Esperanto-kursoj
10.45–12.15: Ĉiunivelaj Esperanto-kursoj
10.00–10.45: Somera Universitato. Prof. Giorgio Silfer: Centralismo aŭ feder(al)ismo? Alternativa modelo por Esperantio (la 1a parto)
10-00–10.45: Somera universitato. Prelego. Vytautas Šilas: Aleksandras Dambrauskas en la antaŭmondmilita agadperiodo
11.00–11.45: Somera Universitato. Prof. Giorgio Silfer: Centralismo aŭ feder(al)ismo? Alternativa modelo por Esperantio (la 2a parto)
11.00–11.45: Prelego. Michael Scherm-Markow: Kial legi la libron La Zamenhof-strato?
12.00–12.45: Somera Universitato. Bernard-Régis Larue: Prelego pri vizito de kosmoŝipoj al du nanoplanedoj (Cereso kaj Plutono) en 2015
12.00–12.45: Prelego. Dima Ŝevĉenko: Distancaj kaj korespondaj kursoj de Esperanto
13.00–14.00: Tagmanĝo (Manĝejo)
14.30–15.15: Somera Universitato. Aleksander Korĵenkov: Bakerstrato 221b (La aventuroj de Ŝerloko Holmso en Esperanto)
14.30–15.15: Prelego. Mikaelo Lineckij: Unika Ukrainio
15.30–16.15: Prof. Giorgio Silfer prezentas la libron Historio de Esperanta literaturo
15.30–16.15: Prelego. Anna Striganova: Fenomeno de kastritoj-kantistoj kaj ties heredantoj (18+)
15.30–17.00: Kvizo. Gvidas Marian Zdankowski
18.00–19.00: Vespermanĝo (Manĝejo)
20.00–21.00: Koncerto de Sepa kaj Asorti

La 9a de julio (sabato)

8.00–9.00: Matenmanĝo (Manĝejo)
9.00–10.00: Somera Universitato. Prof. Aloyzas Gudavičius: Prelegciklo pri la litovaj lingvo, kulturo, historio (Ĉefsalono)
9.00–10.00: Somera Universitato. Ed Robertson: Kabe: ĉu eterna mistero?
9.00–10.30: Ĉiunivelaj Esperanto-kursoj
10.45–12.15: Ĉiunivelaj Esperanto-kursoj
10.00–10.45: Prelego. Anna Striganova: Mi antaŭsentas Vin. Romantika historio por romantikaj knabinoj
10.00–10.45: Somera Universitato. Wolfgang Loose: Mezurado de astronomiaj distancoj
11.00–11.45: Prelego. Dima Ŝevĉenko: Esperanto en socireta epoko
11.00–11.45: Prelego. Mian Salam Shany: Pri kulturoj de Pakistano kaj Nepalo (la 1a parto)
12.00–12.45: Prelego. Mian Salam Shany: Pri kulturoj de Pakistano kaj Nepalo (la 2a parto)
12.00–12.45: Prelego. Ingrid Näsholm: Rilatoj inter homoj kaj bestoj
13.00–14.00: Tagmanĝo (Manĝejo)
14.30–15.30: Solena fermo de BET-52 (Ĉefsalono)
16.00–18.00: Libera tempo
18.00–19.00: Vespermanĝo (Manĝejo)
20.00–21.00: Adiaŭa vespero kaj koncerto

La 10a de julio (dimanĉo)

8.00–9.00: Matenmanĝo (Manĝejo)
9.00–18.00: Disveturo

Kromaj programeroj

1. Akcepto de la urbestro por la invititaj BET-anoj en anoncotaj tempo kaj loko.
2. La 6an de julio (merkrede) posttagmeze okazos ŝipa ekskurso.
3. La 5an de julio (marde) antaŭtagmeze okazos ekskurso al mielbranda uzino de Stakliškės.
4. Fabela ekspozicio de Anna Striganova kaj eventuale aliaj ekspozicioj.
5. Ĉiutage aperos la gazeto de BET-52, redaktoro Stano Marček (stano.marcek@gmail.com). Bonvolu kunlabori.
6. Ĉiutage funkcios riĉa libroservo.
7. Laŭbezone okazos aliaj anticipe neplanitaj aranĝoj. Sekvu anoncojn en la gazeto de BET-52.
8. Post la solena inaŭguro estas planata komuna fotado antaŭ la ĉefa enirejo de la Urba Kulturcentro.

La Organiza Komitato laŭbezone ŝanĝos la programon. La ŝanĝojn, precizigojn, informojn pri salonoj k. s. serĉu en la ĉiutaga gazeto kaj sur la anonctabulo de BET-52.

La Organiza Komitato

Pliaj informoj pri BET-52 kaj pri BEToj ĝenerale estas legeblaj en speciala rubriko de nia retejo.
Ĉe represo bonvolu indiki la fonton:
La Balta Ondo: http://sezonoj.ru/2016/05/bet-50/


Bonvenon al Birštonas!

$
0
0

Birštonas

Informilo 2
Praktikaj informoj pri BET-52

La 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj okazos la 2–10an de julio 2016 en la mezlitovia urbo Birštonas. La ĉefa “kongresejo” de BET-52 estas la administra domo de la sanatorio Versmė (B. Sruogos str. 9).

La alveno al BET-52 okazos la 1an kaj la 2an de julio, la forveturo – la 10an de julio. Ni antaŭvidas pli ol 300 partoprenantojn el ĉirkaŭ 30 landoj.

La partoprenantoj de BET-52 loĝos en jenaj lokoj:

1. Administra domo de la sanatorio Versmė (B.Sruogos str. 9)
2. Gastejo Birštono tulpė (Birutės str. 21)
3. Gastejo Birštono banginukas (Birutės str. 29)
4. Somerumejo Birštono Nemuno vingis (Turistų str. 18)
5. Gastejo-kampadejo Beržų alėja (Prienų str. 25)
6. Gastejo Birštono turas (Lelijų str. 5)
7. Sanatorio Eglė (Algirdo str. 22)

La programeroj de BET-52 okazos en jenaj lokoj:

1. Administra domo de la sanatorio Versmė (B. Sruogos str. 9)
2. Du salonoj de la gastejo Birštono tulpė (str. Birutės 21)
3. Salono de la gastejo de Litovia sporta universitato (Birutės str.19)
4. Salono de la odontologia kliniko (B. Sruogos str. 6)
5. Klasoj de la urba gimnazio (Kęstučio str. 29)
6. Urba kulturcentro (Jaunimo str. 4)
7. “Kurhaus” (B. Sruogos str. 2)

La partoprenantoj organizite manĝos en la manĝejo de la sanatorio Versmė (B. Sruogos str. 6)

Ĉiuj loĝlokoj (krom du), kunvenejoj kaj la manĝejo estas proksime unu de alia kaj estas facile atingeblaj perpiede.

Multaj komputiloj kun retaliro estos libere uzeblaj en la urba publika biblioteko (S. Dariaus ir S. Girėno str. 12) kaj en speciala klaso de la urba gimnazio (Kęstučio str. 29). Sendrata retaliro estas en ĉiuj loĝlokoj kaj kunvenejoj.

En la administrejo de la sanatorio Versmė (B. Sruogos str. 9) konstante funkcios la Organiza Komitato de BET-52, la akceptejo (registrado de partoprenantoj, informoj k. s.), la redakcio de ĉiutaga gazeto de BET-52 kaj riĉa libroservo.

La 2a de julio estos alventago, dum kiu homoj venos en tre diversa tempo. Pro tio la unua servo en la manĝejo estos la matenmanĝo la 3an de julio, la lasta servo estos la matenmanĝo la 10an de julio. La menuo estos egala por ĉiuj, vegetaranoj havos apartan menuon.

Trafiko

Birštonas estas atingebla buse kaj aŭtomobile.

1. Tiuj, kiuj unue venos al Vilno, uzu jenajn busojn al Birštonas (forveturo kaj Itinero):

6:15 Vilnius – Prienai
7:20 Vilnius – Vilkaviškis tra Marijampolė
9:30 Vilnius – Prienai
10:40 Vilnius – Šakiai tra Marijampolė
12:35 Vilnius – Šakiai tra Prienai, Kaunas
14:40 Vilnius – Prienai
16:10 Vilnius – Prienai
18:10 Vilnius – Marijampolė tra Trakai, Stakliškės, Jieznas, Birštonas, Prienai

Ĉiuj busoj ĉiutage veturas tra Birštonas. Ili ekveturas el la busa stacio de Vilno de la kajo №29. La vojaĝo ĝis Birštonas daŭras 1 horon kaj 50 minutojn. La bileto kostas 6,50–6,70€. Biletoj estas aĉeteblaj en kasoj de la busa stacidomo aŭ antaŭ la forveturo en la busoj mem.

2. La alia varianto por veni al Birštonas estas unue buse aŭ trajne veturi al Kaŭno kaj de tie buse veturi al Birštonas. Busoj kaj trajnoj de Vilno al Kaŭno estas tre multaj. La busa kaj fervoja stacidomoj en Vilno estas apude.

La plej frua buso el Vilno al Kaŭno forveturas je 5:45. La lasta buso forveturas je la 23:00. Entute dumtage al Kaŭno veturas ĉ. 70 busoj, do, kelkfoje dum unu horo. La vojaĝo daŭras unu horon kaj 40 minutojn. La bileto kostas ĉ. 6€.

La plej frua trajno el Vilno al Kaŭno forveturas je 4:40. La lasta trajno el Vilno al Kaŭno forveturas je 20:57. La bileto kostas de 4.70€ ĝis 7.00€. La vojaĝo daŭras de 1 horo kaj 10 minutoj ĝis 1 horo kaj 36 minutoj. Dumtage entute estas 20 trajnoj, do, proksimume ĉiuhore. La biletoj estas aĉeteblaj en kasoj de la trajna stacidomo. En Kaŭno la trajna kaj provizora busa stacidomoj estas sufiĉe proksime.

De la provizora (la konstanta estas funde riparata) busa stacio de Kaŭno, kiu estas apud la granda vendocentro Akropolis, de kajo №18 veturu al Birštonas. La biletoj estas aĉeteblaj nur en la busoj mem. La .bBileto kostas iom malpli ol 3. €. La vojaĝo de Kaŭno al Birštonas daŭras ĉirkaŭ unu horon.

Forveturo de busoj el Kaŭno al Birštonas:
7:00, 7:50, 7:55*, 8:05**, 8:30, 9:00, 9:30, 10:00, 10:30, 11:00, 11:30, 12:00, 12:15*, 12:30, 13:00, 13:30, 13:50, 14:00, 14:45, 15:20, 15:50, 16:20, 16:50, 17:30, 18:00, 18:30, 18:30, 19:00, 19:30, 20:40.
* Ne uzu ĝin, ĉar ĝi veturas laŭ ĉirkaŭa vojo pli ol 3 horojn.
** Ne uzu ĝin, ĉar survoje oni devas ŝanĝi la buson.

La BETejo situas tre proksime al la busa stacio de Birštonas, kaj ĝi estas atingebla perpiede. Bonvolu veni al la BETejo memstare. Ni ne havas eblecon renkonti vin.

Registriĝo kaj pagoj

Ekde la 27a de junio la Organiza Komitato de BET-52 funkcios en Birštonas, en la administrejo de la sanatorio Versmė (B. Sruogos str. 9). La prezidanto de la Organiza Komitato Povilas Jegorovas estas kontaktebla (poŝ)teledone +370 687 12219 kaj rete: pjegorovas@takas.lt. Aktualaj informoj pri BET-52 estas en la retejo de LEA kaj en la novaĵretejo La Balta Ondo.

La 1an (vendrede) kaj la 2an de julio (sabate) ekde la 9a ĝis la 22a horo en la administrejo de la sanatorio Versmė (B. Sruogos str. 9) funkcios registrado de la partoprenantoj, loĝigo; tie eblos ricevi diversajn informojn. Dum la registrado vi ricevos pakaĵon kun diversa materialo, programon de BET-52, mapon kun notita loĝdomo kaj ĉambro, manĝkuponojn k. s. Tiuj, kiuj anticipe ne pagis la aliĝkotizon, loĝadon kaj manĝadon, aŭ pagis neplene, dum la registrado devos pagi ĉion konforme al siaj kategorio kaj periodo. Nealiĝintoj plenigu la aliĝilojn kaj pagu ĉiujn servojn surloke ĉe la registrado. Malfruintoj povos aliĝi al BET-52 kaj pagi ĉe alveno dum postaj tagoj. Aliĝo al la ekskursoj kaj pagado okazos aparte dum anoncitaj tagoj kaj horoj. Ĉiuj ekskursoj estas pagendaj aparte.

Pri la programo

La detala programo estas legebla en nia retejo.

La 3an de julio (dimanĉe) komenciĝos la laborprogramo de BET-52; estas antaŭvidita organiza tempo por diversaj programeroj kaj por prepariĝo al la solena inaŭguro de BET-52.

La solena inaŭguro de BET-52 okazos la 3an de julio (dimanĉe) je la 15a horo en la ĉefsalono de la Urba Kulturcentro (Jaunimo str. 4). Bonvolu veni kelkajn minutojn antaŭ la inaŭguro.

La solena fermo de BET-52 okazos la 9an de julio (sabate) je 14h30 en la ĉefsalono de la administrejo de la sanatorio Versmė (B. Sruogos str. 9).

La 7an de julio (ĵaŭde) okazos tuttaga ekskurso por dezirantoj. Dum aliaj tagoj okazos minimume du duontagaj ekskursoj.

Bonvolu kunpreni vendotaĵojn por la libroservo, ekspoziciaĵojn, Esperanto-filmojn, lumbildojn.

La programo estos tre intensa, riĉa kaj interesa.

Ĉiutage aperos kvarpaĝa plenkolora gazeto de BET-52. Ĝin kompilos kaj redaktos Stano Marček (stano.marcek@gmail.com). Tie Vi trovos ĉiujn aktualaĵojn, informojn, anoncojn pri la salonoj, eventualajn ŝanĝojn de la programo, precizigojn, priskribon de BET-52, fotojn k. s. Uzu la gazeton por anoncoj kaj proponoj, informu en ĝi pri la okazintaj programeroj k. s. Ĝi estas Via gazeto, tial bonvolu plani kunlaboron kun ĝi. Entute aperos ok numeroj de la gazeto; la unua aperos jam la 2an de julio (sabate), la lasta – la 9an de julio (ankaŭ sabate). Ĝin ĉiutage povos preni ĉiu partoprenanto. La gazeto aperos ankaŭ en la retejo de BET-52. Aktualajn informojn eblos trovi ankaŭ sur la anonctabulo ĉe la akceptejo.

Aliaj informoj

La laborlingvo de BET-52 estas Esperanto.
Dum BET-52 funkcios kelkaj ekspozicioj.
Monon eblos ŝanĝi en urbaj bankoj. La monunuo de Litovio estas eŭro.
La elektra tensio en Litovio estas 220-volta.
La Organiza Komitato de BET-52 petas Vin esti atentemaj, toleremaj, disciplinemaj, akurataj kaj ĝustatempaj.
La adresaro de la partoprenantoj de BET-52 estas en la retejo de LEA, tial ĝi ne aperos paperforme.

Prepariĝu aktive labori dum BET-52. Ĝia sukceso dependas de ĉiuj partoprenantoj.

Bonvenon al Birštonas!

La Organiza Komitato de BET-52

Pliaj informoj pri BET-52 kaj pri BEToj ĝenerale estas legeblaj en speciala rubriko de nia retejo.
Ĉe represo bonvolu indiki la fonton:
La Balta Ondo: http://sezonoj.ru/2016/05/bet-51/

Folkloraj koncertoj en Birštonas

$
0
0

BET-52

Kadre de la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos la 2–10an de julio 2016 en la litovia kuracurbeto Birštonas, koncertos du lokaj ensembloj Lendrūnas (vidu la supran foton) kaj Raskila.

Lendrūnas

La popolmuzika ensemblo Lendrūnas ludas verkojn de litovaj komponistoj kaj aranĝitajn popolajn kantojn. La ensemblo strebas konservi la muzikilan konsiston de tradicia popolmuzika ensemblo. Lendrūnas partoprenas en diversaj regionaj kaj respublikaj festoj kaj konkursoj por popolmuzikaj ensembloj: en Jurbarkas, Nida, Varėna, Utena, Anykščiai, Širvintos, Trakų Vokė, Lazdijai, Kaŭno, Kelmė.
La gvidanto de la ensemblo estas Algimantas Jazbutis. La popolmuzika ensemblo estas honorita per la premio La Ora Birdo (Aukso paukštė) – la plej alta honoraĵo por litoviaj amatoraj artkolektivoj kaj ties gvidantoj.
BET-52

Raskila

Per popolaj kantoj, dancoj, muziko, ludoj kaj rakontoj refreŝigi siajn korojn kaj tiujn de apudestantoj – estas la celo de la ensemblo Raskila. Ĉar en la ensemblo estas ne nur loĝantoj de Birštonas, en ĝia repertuaro estas diversperioda muziko el diversaj etnografiaj regionoj de Litovio. Tamen la plejparto de la repertuaro estas folkloraj trezoroj de la suda Litovio. La popola muziko estas ludata per harmoniko, violonoj, tamburo, litovaj popolaj blovinstrumentoj lumzdelis (fluto), birbine (zumblovilo).

Raskila dum 25 jaroj de sia agado partoprenis en multaj famaj aranĝoj – kantfestoj de litovoj de la mondo, festivaloj “Skamba skamba kankliai” (Sonas sonas kankloj), “Dzūkų godos” (Revoj de dzukoj), “Plaukia sau laivelis” (Jen flosas la boato), “Atvažiuoja žolynai” (Alveturas floroj), internaciaj folkloraj festivaloj Baltica, Europeade. Ĝi koncertis en diversaj landoj, internaciaj aranĝoj kaj festivaloj. La ensemblo estas ofte invitata koncerti kaj gvidi vesperkunvenojn en diversaj aranĝoj. Nuntempe en Raskila muzikas 19 partoprenantoj. Ili aĝas de 14 ĝis 45 jarojn. La ensemblon gvidas Roma Ruočkienė kaj Algirdas Seniūnas. En marto 2015 al la kolektivo estis enmanigita premio La Ora Birdo.

Estas interese, ke la nomoj de la du ensembloj estas botanikaj. Lendrūnas estas kalamagrostido (Latine: calamagrostis, Ruse: вейник), kaj Raskila estas alkemilo (Latine: alchemilla; Ruse: манжетка, росятник).

Tradukis el la litova lingvo Antanas Grincevičius

Pliaj informoj pri BET-52 kaj pri BEToj ĝenerale estas legeblaj en speciala rubriko de nia retejo.
Ĉe represo bonvolu indiki la fonton:
La Balta Ondo: http://sezonoj.ru/2016/05/bet-52/

Tricent aliĝintoj al BET-52

$
0
0

BET-52Hieraŭ, la 12an de junio, la organizantoj de la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-52), kiuj okazos la 2–10an en julio en Birštonas (Litovio), registris aliĝinton №300. La aliĝintoj al BET-52 loĝas en 29 landoj.

Preskaŭ duono da aliĝoj, nature, estas el Litovio – 148 personoj. Sekvas Pollando kun 29 aliĝintoj. La trian lokon okupas Ruslando kun 27 aliĝintoj. 19 aliĝintoj reprezentas Latvion.

Sekvas en la landlisto Svedio kun 9 aliĝintoj; Estonio Germanio kaj Sud-Afriko (7); Belgio kaj Francio (6); Ukrainio (5); Belorusio kaj Finnlando (4); Alĝerio, Britio, Italio, Nederlando, Serbio, Svislando (2); po unu persono aliĝis el dek landoj: Ĉinio, Ganao, Hispanio, Hungario, Japanio, Pakistano, Slovakio, Slovenio, Suda Koreio kaj Togo.

En la 21a jarcento nur du BEToj havis pli ol 300 aliĝintojn: 303 aliĝintoj estis en BET-37 (Noreikiškės, Litovio, 2001) kaj 322 en BET-43 (Šiauliai, Litovio, 2007). La nombro da aliĝintoj al BET-52 tre baldaŭ superos la nombron de BET-37, kaj danke al la surlokaj aliĝoj BET-52 eble iĝos la plej amasa BET en la 21a jarcento.

Pliaj informoj pri BET-52 kaj pri BEToj ĝenerale estas legeblaj en speciala rubriko de nia retejo.
Ĉe represo bonvolu indiki la fonton:
La Balta Ondo: http://sezonoj.ru/2016/05/bet-53/

Internacia Esperanto-Kalendaro – 20 jaroj

$
0
0

EventojKiam, kie, kio okazas? estas internacia kalendaro pri Esperanto-renkontiĝoj, kongresoj, festivaloj. La “Internacia Kalendaro” listigas ĉiujn konatajn Esperanto-renkontiĝojn, kongresojn, festivalojn, kiuj akceptas vojaĝantajn esperantistojn kiel partoprenantojn.

  • Vojaĝu al Esperanta renkontiĝo! Serĉu kaj trovu simpatian aranĝon, kun datoj, nomoj, mallonga priskribo, reteja adreso, ktp!
  • Se mankas iu aranĝo, anoncu kaj registru ĝin senpage!
  • Diskonigu, reklamu la Kalendaron al viaj Esperantistaj amikoj

Jubileo – 20 laborjaroj!

La Internacia Kalendaro ĉi-jare festas sian 20-an jubileon. Ĝi estis komencita en 1996 kiel memstara rubriko en la gazeto “Eventoj”, kaj ekde tiam ĝi aperas seninterrompe, jam 20 jarojn. La kalendaron funkciigas teamo de la Esperanto-Centro “Eventoj” en Budapeŝto.

Adreso de la Internacia Esperanto-Kalendaro:
http://www.eventoj.hu/kalendaro.htm

Se vi ŝatus esti kunlabora membro en nia teamo, kontaktu nin:
Szilvási László szilvasi@eventoj.hu

Bonan vojaĝon, agrablajn travivaĵojn!

Ret-Info / Lingvo-Studio, LS
http://www.eventoj.hu

Jubilea evento en Krakovo

$
0
0

KrakovoLa 3–5an de junio 2016 okazis la 30aj Esperantaj Tagoj de Krakovo kun partopreno de samideanoj lokaj kaj gastoj el Pollando, Germanio kaj Ĉeĥio.

Post la inaŭguro Alicja Sacha sciigis pri la multjaraĝa agado de la Krakova Societo Esperanto kaj pri la historio de la Krakovaj Esperanto-Tagoj. La krakova pentristo Andrzej Kołpanowicz rakontis pri la eminenta pola pentristo Jan Matejko, kies verkojn eblas rigardi en la urbo kaj aliloke. Adam Łomnicki prezentis sciencajn Esperanto-vortarojn. Magda Tatara prezentis sportan vortprovizon ilustritan per belaj fotoj kaj proponis diveni la signifon de kelkaj terminoj. Tomasz Chmielik prezentis sian tradukon de la romano La Pupo de Bolesław Prus. Sekvis prelego de Zbigniew Duda, kiu sciigis partoprenantojn pri la antikvaĵoj de apudkrakova Krzeszowice-Tero. Vespere ni ĝuis koncerton de la norvega orkestro Roros Janitsjarorkester en la kulturdomo Podgórze (Submonto), kie ĉiam okazas la Tagoj.

Sabate matene Tomasz Chmielik rakontis pri la loĝantoj de la juda urbo Chełm. La krakova poetino Lidia Ligęza rakontis interese pri Esperantaj versioj de nomoj kaj sakroj en dramoj de Witkacy. La vojaĝanto kaj poligloto Piotr Nosek kaptis grandan atenton rakontante interese kaj prezentante belajn fotojn pri sia vojaĝo ĉirkaŭ la mondo, kaj Ela Karczewska rakontis pri sia vojaĝo al Nepalo okazinta danke al esperantistoj. Urszula Zybura prezentis la poemaron Kiel dono de la mano esperantigitan de Lidia Ligęza.

KrakovoMarkéta Wilkus prezentis impresojn el la sveda E-Kongreso okazinta komence de majo 2016 en Gdansko kaj montris al ni filman inviton al la baldaŭa 101a Universala Kongreso en Nitra.

Sabate vespere partoprenantoj ĝuis artan programon. Joachim Kołpanowicz kune kun Julia Kołpanowicz ludis belegan koncerton de la klasika muziko. Anna Ramza recitis Esperanto-poemojn pri Krakovo kaj ludis pianon. Jaga Wrońska kaj Irena Urbańska prezentis belegan koncerton “Kanto pri la tero nia” deklamante kaj kantante en Esperanto, pola kaj ukraina lingvoj.

Dum la Tagoj funkciis fotoekspozicio pri la aktorino Jadwiga Gibczyńska, kiu prezentis Esperanto-teatraĵojn en pluraj landoj.

Dimanĉe matene oni promenis en la Malnova Urbo. Survoje oni renkontis belan Paradon de Drakoj. Tagmeze okazis Esperantlingva sankta meso en preĝejo de monaĥejo de Franciskanoj, post kiu oni vizitis muzeon en Palaco de Erazm Ciołek, kie troviĝas bela kolekto de ortodoksa ikona pentroarto.

Adam Wilkus

Foto: Andrzej Sochacki

Ĉi tiu artikolo aperis en la julia kajero de La Ondo de Esperanto (2016).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2016, №7.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2016/06/krakovo

La ora jubileo de Boatado

$
0
0

Boatado

Ĉiuprintempe la Esperanto-klubo Juneco el Vilno okazigas Boatadon. Ĉi-jare ĝi estis jubilea, jam la 50a.

Partoprenis la jubilean Boatadon 31 esperantistoj el Litovio, Latvio, Ukrainio, Pollando, Ĉeĥio, Germanio kaj Katalunio. La 27–29an de majo ili ekskursis kaj traboatis pli ol 20 lagojn kaj lagetojn en la Nacia parko de Aŭkŝtaitio. Ni vizitis antikvan vilaĝon, muelejon de Ginučiai, kie okazis akvaj proceduroj sub la akvofala duŝo, en insulo de lago Baluošas ni festis naskiĝtagojn de naskiĝintoj, okazis baptado de unufojaj boatadantoj.

Ludoj, kantoj, lignofajro, varma vespermanĝo, bela naturo ĝojigis nin ĉiuvespere en tendarlokoj. Bela kultura programo, interkona kaj internacia vespero. Dum la Boatado la orelojn ĝojigis nur Esperantaj vortoj, ĉar aliaj lingvoj estis malpermesataj kaj tion gardis la sekreta Verda Policisto.

Marijus Dilba

Ĉi tiu artikolo aperis en la julia kajero de La Ondo de Esperanto (2016).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2016, №7.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2016/06/litovio-16

Sunradioj de Esperanta vivo

$
0
0

Aukštadvaris

Duhora paroliga horo de Aida Čižikaitė

La 21a de majo 2016. Aukštadvaris, la urbeto tute proksima de Birštonas – la urbo de BET-52. Ĉi tien, al sia tradicia dutaga Ĵurnalista Seminario jam la naŭan fojon venis preskaŭ 50 litoviaj esperantistoj el Vilno, Kaŭno, Panevėžys, Šiauliai kaj Mažeikiai.

Precipe enhavoriĉa estis la unua tago de la seminario. Elstaris du priĵurnalismaj prelegoj. Prezidanto de Asocio de Interreta Amaskomunikado Aistė Žilinskienė parolis pri defioj, kiujn prezentas la evoluo de informaj teknologioj. Vaiva Žukienė, prezidanto de Etika Komisiono pri Socia Informado, analizis la ĵurnalistan etikon en Litovio. La prelegoj estis informriĉaj kaj la prelegistinoj tre simpatiaj. Sekvis diskutoj, ankaŭ la tradicia Esperanto-kvizo. Dum la paroliga lingva horo (kiu estis preskaŭ duhora) Gražina Opulskienė laboris kun profesiaj ĵurnalistoj, kaj Aida Čižikaitė – kun lernejanoj. La vesperon kronis varmovaporo de banejo kaj kantado de Esperanto-kantoj kiun gitare akompanis Vida Čojienė kaj Vytas Šilas.

Antanaitis

La kvizon, samkiel la Seminarion, gvidis Audrys Antanaitis

En la seminario kunvenis vere interesaj homoj. Tiuj, kiuj estis nur komencantoj en Esperanto aŭ en ĵurnalismo, havis la ŝancon perfektiĝi. Venis ankaŭ vere spertaj esperantistoj, kiuj ne vidis unu la alian dum longa tempo. Estis vera plezuro renkontiĝi kun ili. Gajnis ĉiuj, kiuj ne rezignis la eblecon admiri la verdan kaj sunan printempon kune kun samideanoj. Nun ni revas pri la sekva, la 10a Ĵurnalista Seminario, ne malpli utila kaj interesa̷

La seminarion direktis la vicprezidanto de Litova Ĵurnalista Asocio Audrys Antanaitis. Pri la seminario informis grava litova retejo www.alkas.lt.

Algimantas Piliponis,
Aurelijus Rutkauskas,
Antanas Visockas

Fotoj: Gražvydas Jurgelevičius

Ĉi tiu artikolo aperis en la julia kajero de La Ondo de Esperanto (2016).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2016, №7.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2016/06/litovio-17


Gravaj atentigoj pri BET-52

$
0
0

BET-521. La Organiza Komitato de BET-52 estas en la Administrejo (B. Sruogos str. 9) en la kunsida saloneto apud la direktora ĉambro 200 en la dua etaĝo.

2. La libroservo funkcias ĉiutage en salono de Odontologia kliniko (B.Sruogos str. 6).

3. Ĉiunivelaj Esperanto-kursoj funkcias ĉiutage en klasoj de la urba gimnazio (Kęstučio str. 29) №24, 25, 26, 28, 29 (en la dua etaĝo), №45, 47 (en la tria etaĝo).

4. La komputila klaso №51 (en la tria etaĝo) kun multaj komputiloj kun retaliro uzebla por ĉiuj partoprenantoj de BET-52 estas en la urba gimnazio (str. Kęstučio 29).

5. La manĝejo (funkcias ekde la matenmanĝo dimanĉe la 3an de julio) estas en salono №1 en la konstruaĵo B. Sruogos str. 6 en la dua etaĝo. Estos indikita aparta eniro por ne miksiĝi kun klientoj de la sanatorio.

6. La kurso de prof. Ilona Koutny ĉiutage funkcios en salono de la gastejo “Birštono tulpė” (Birutės str. 21) en la tria etaĝo.

7. Ĉiuj vesperaj kulturaj programeroj okazos en la amuzejo “Kurhaus” (B. Sruogos str. 2).

8. Krome, kelkaj prelegoj kaj eventuale aliaj programeroj okazos en salono de la gastejo de Litovia sporta universitato (Birutės str. 19, la dua etaĝo ).

9. La urbestra akcepto por invititoj okazos la 8an de julio (vendrede) je la 17a horo en la restoracio “Sonata” (Algirdo str. 34) en la centra urba parko. La invitilojn bonvolu ricevi en la akceptejo.

10. Nur malgranda parto de la partoprenantoj (ĉ. 80 homoj) en la aliĝiloj aŭ per apartaj mesaĝoj antaŭmendis organizitan trifojan manĝadon en la manĝejo de la sanatorio “Versmė” kontraŭ 14 euroj. La organizantoj siaflanke aldonis ankoraŭ 40 homojn. Do, maksimume organizite povos manĝi nur 120 homoj. La kapacito de la manĝejo ne permesas pli multe. Krome, ne eblas organizite manĝi nur parte (nur matene, aŭ nur tage, aŭ nur vespere k. s.). La kvanto de la manĝantoj ĉiutage ne povas diferenci, ĝi ĉiam devas esti la sama. Ĉiuj aliaj, kiuj eksplicite ne antaŭmendis la organizitan trifojan manĝadon, povos memstare manĝi en urbaj kafejoj aŭ restoracioj. Ili sufiĉas. Ankaŭ estas multaj nutraĵvendejoj.

11. La manĝejo estas tre ŝarĝita. Ĝi nutras ankaŭ siajn konstantajn sanatoriajn klientojn. Pro tio ni havos limigitan tempon por la manĝado. La matenmanĝo por partoprenantoj de BET-52 okazos inter 8h15min kaj 9h00. La tagmanĝo okazos inter 13h20 kaj 14h00. La vespermaĝo okazos inter 18h00 kaj 19h00. Bonvolu ne malfrui.

12. Por tiuj partoprenantoj de BET-52, kiuj loĝos en somerumejo “Birštono Nemuno Vingis” sur la transa flanko de Nemano, la Organiza Komitato luis pli grandan privatan pramon “Justina”, kiu dufoje tage transigos la partoprenantojn tien kaj reen. En “Birštono Nemuno Vingis” loĝos ĉ 70 BET-anoj. La pramo “Justina” unufoje povas preni 40 homojn. “Justina” navigos de la kajo, situanta kontraŭ la sporta bazejo de la Litovia Sporta Universitato (Birutės str. 19). Tiu-ĉi pramo por BET-anoj estos senpaga, ĝin pagos la organizantoj. Ĝi komencos funkcii la 3an de julio (dimanĉe). Sabate, la 2an de julio, oni uzu la municipan pramon “Birštonas” (prezo 1 eŭro).

Organiza Komitato

Pliaj informoj pri BET-52 kaj pri BEToj ĝenerale estas legeblaj en speciala rubriko de nia retejo.

BET-52: Ĉefministra saluto

$
0
0

Butkevičius

Estimataj partoprenantoj de Baltiaj Esperanto-Tagoj!

Historio atestas, ke Litovio estas grava lando ne nur por esperantistoj de la Baltaj landoj, sed ankaŭ al ĉiuj entuziasmuloj de ĉi tiu lingvo. Ĉar nome ĉi tie iam loĝis la aŭtoro de Esperanto Ludoviko Zamenhof. Tial oni povas diri, ke en ĉiu esperantisto estas iom da litoveco.

Esperanto estas gepatra lingvo de neniu nacio, tamen la ideo de ĝia kreinto restas aktuala ankaŭ en la nuntempa vivo. Ja la ĉefa misio de ĉi tiu lingvo estas detrui la murojn inter la popoloj, helpi al ili interkompreniĝi kaj komunikiĝi. Tial Esperanto ludas vere gravan rolon en la tuta mondo, plena de intensa komunikado.

Estas neniu dubo, ke la longtradicia kunlaboro de esperantistoj el Latvio, Estonio kaj Litovio plivastigas la kampon de kunlaborado, stimulas la reciprokan ekkonon. Mi estas certa, ke la Baltiaj Esperanto-Tagoj en Birštonas, plivivigos kaj plifortigos la amikecajn ligojn.

Karaj baltlandaj esperantistoj, mi kore deziras al vi interesajn diskutojn, sencoplenajn solvojn kaj grandan sukceson en popularigo de ĉi tiu universala lingvo.

Ĉefministro de Litovia Respubliko
Algirdas Butkevičius

Ĉi tiu teksto aperis en la julia kajero de La Ondo de Esperanto (2016).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2016, №7.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2016/07/bet-56

Pliaj informoj pri BET-52 kaj pri BEToj ĝenerale estas legeblaj en speciala rubriko de nia retejo.

BET-52: Pli ol tricent verdstelanoj en la verda urbo

$
0
0

Foto: Gražvydas Jurgelevičius

La 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj okazis ekde la 2a ĝis la 10a de julio en la Litovia kuracurbo Birštonas ĉe la rivero Nemano. Pro ĉirkaŭantaj pinarbaroj eĉ nuraj promenoj kaj profunda spirado estas bonefikaj por la sano.

Foto: Halina Gorecka

Ĉi tiu negranda urbo estis invadita de pli ol tricent verdlingvanoj, venintaj el trideko da landoj; kien ajn oni iris, ĉie eblis renkonti esperantistojn – ĉe la longa kajo de Nemano aŭ sur la monteto apud ĝi, en kafejo, bierejo aŭ vendejo, ĉe minaralakva trinkejo kaj en la parko – dum deko da tagoj Esperanto sonis ĉie en la urbo. Tamen esperantistoj ne estis la sola internacia grupo – samtempe en Birštonas okazis internacia balonkonkurso, kaj oni ĝue spektis aernavigadon de buntaj balonoj kaj kelkaj kuraĝuloj eluzis la eblecon leviĝi al la ĉielo kaj ricevi diplomon.

Foto: Halina Gorecka

Antaŭ dek du jaroj ĉi tie jam okazis BET-40. Estis interese pasi tra urbaj stratoj kaj trovi konatajn lokojn. Jen la eksa episkopa domo, kie estas organizita gastejo. Jen la placo, ĉe kiu estis populara bierejo – ha, la bierejo ne plu ekzistas. Agrable surprizis nove faritaj vojoj kaj trotuaroj. Plimultiĝis floroj kaj skulptaĵoj. En la parko multas sportaj placetoj. Jen bela banurbo destinita por ĝui la vivon, resaniĝi kaj refortiĝi.

La Tagoj estas nomataj Baltiaj pro la laŭvica okazigo en Estonio, Latvio kaj Litovio. Programe la 52a BET estis tute internacia, kun forta domino de la kontribuoj el Litovio, Ruslando kaj Pollando. Verŝajne esperantistoj el Latvio kaj Estonio ŝparis siajn fortojn por siaj propraj BEToj en 2017 kaj 2018.

Oni foje komparas BET al Universala Kongreso, ĉar la Litoviaj BEToj kultivas la tradiciajn UKerojn, kiaj Somera Universitato, diversnivelaj kursoj de Esperanto, ekskursoj, artaj aranĝoj k. s. Sed kontraste al UK-oj, kie okazas pagataj lingvokursoj, la tuta diversnivela instruado dum BET estas tute senkosta por la partoprenantoj. Ĉiutage spertaj instruantoj realigis por ĉiu nivelo po du sesiojn daŭrantaj sume tri horojn. Stano Marček (Slovakio), Aida Čižikaitė (Litovio), Nina Pietuchowska (Pollando), Mikaelo Lineckij (Ukrainio) kaj tri ruslandanoj (Irina Gonĉarova, Svetlana Smetanina kaj Abduraĥman Junusov) gvidis diversaĝulojn al lingva perfektiĝo sub la kunordigo de Gražina Opulskienė.

Foto: Gražvydas Jurgelevičius

Stano Marček instruas laŭ sia fama rekta metodo (Foto: Gražvydas Jurgelevičius)

Per la prelegaro de profesoro Aloyzas Gudavičius sciemuloj konatiĝis kun la litovaj lingvo, kulturo kaj historio. Sian kurson “Esperanto en interkultura komunikado” prezentis profesorino Ilona Koutny el la Poznana Universitato Adam Mickiewicz (Pollando). Profesoro Walter Żelazny el la Bjalistoka Universitato faris ciklon pri bazaj elementoj de judaismo, kiu estas grava por kompreni la iniciatoron de Esperanto.

La klerigan programon kompletigis pluraj apartaj prelegoj pri variaj temoj, iuj rilatis al la fenomeno Esperanto, aliaj al ĝeneralaj temoj, kiel kosmo kaj astronomio, kulturo de Pakistano kaj Nepalo, rilatoj inter homo kaj besto, defendaj konstruaĵoj de la 19a jarcento, fabeloj kaj historiaj eventoj ktp. Oni ne nur multe instruis, sed ankaŭ raportis pri modernaj eblecoj lerni ĉe Duolingo, distancaj kaj retaj kursoj, pri loko de Esperanto en socireta epoko. Sed Esperanto utilas ne nur al esperantistoj. Tion trafe pruvis Maria Pokrzywnicka konigante sperton de la Etnografia muzeo en Toruń (Pollando).

Foto: Gražvydas Jurgelevičius

Giorgio Silfer prelegas (Foto: Gražvydas Jurgelevičius)

Esperanto restas tradici-libra fenomeno, kvankam elektronikaj libroj jam penetris ĝian merkaton, pri kio rakontis Dmitrij Ŝevĉenko. Apartajn prezentojn havis la eldonejo Impeto, la krimromano La aventuroj de Ŝerloko Ĥolmso, Historio de la Esperanta Literaturo. Funkciis riĉa libroservo de LitEA.

Preskaŭ ĉiu esperantista renkontiĝo povas envii la riĉecon de la realigita kultura programo. Jerzy Dobrzyński, profesoro de la Varsovia Muzika Universitato, multe aplaŭdata de danka publiko, pianludis verkojn de Fryderyk Chopin. Bone kongruis al la humoro ankaŭ la famega polonezo Adiaŭo al patrujo de Ogiński, ege ŝatata en Ruslando, virtuoze plenumita de la majstro.

Pliparto de la arta programo okazis en la malnova distrejo Kurhaus, tipa por kuracurboj, kie same bone eblas okazigi koncerton aŭ balon. En la urba kulturcentro koncertis por la BETanoj lokaj folkloraj ensembloj Lendrūnas kaj Raskila. La altnivela plenumo de kantoj, muziko kaj dancoj, interesaj instrumentoj kaj belaj naciaj kostumoj ravis la internacian publikon.

Koncertis ankaŭ JoMo, Sepa kaj Asorti, Ĵomart kaj Nataŝa kaj kelkaj “gitarkantistoj”. Duaktora Teatro Verda Banano kun Saša Pilipović kaj Georgo Handzlik prezentis modernan historion La kredito.

Foto: Gražvydas Jurgelevičius

Same kiel en UK, ankaŭ en BET estas ekskursa tago, kiam neniu alia programero okazas. La tuttaga ekskurso ebligis ekkoni la plej belajn bienpalacojn de la etnografia regiono Sūduva. Krome duontaga ekskurso ŝipe veturigis la partoprenantojn al Kaŭno, kaj pieda ekskurso konigis interesaĵojn de Birštonas. Grupo da frandemuloj vizitis produktejon de medo “Lietuviškas Midus” en Stakliškės kaj gustumis ĉi tiun tradician litovan drinkaĵon. La modela organizado de Antanas Visockas havis unusolan mankon – li ne sukcesis antaŭmendi pli trafan veteron. Post la unuaj (tro)varmegaj tagoj venis pluveta kaj malvarmeta vetero, eble tipa por loko, kiun ĉirkaŭiras granda rivero kaj arbaroj vastiĝantaj ĉiudirekten.

Foto: Gražvydas Jurgelevičius

Ne ĉiu UK havas tiom altan “Altan Protektanton” kiel la 52a BET – ĉefministro de Litovia Respubliko Algirdas Butkevičis en sia salutmesaĝo akcentis i. a. ke la ideo de Zamenhof “restas aktuala ankaŭ en la nuntempa vivo”. Ankaŭ atento de oficialuloj de la urbo estas grava atesto pri serioza rialto al niaj lingvo kaj komunumo. En la solena malfermo parolis la urbestrino Nijolė Dirginčienė, kiu bondeziris, ke oni “enhavoriĉe pasigu la tempon, uzu sanigajn servojn kaj distraĵojn da aktiva ripozo”. En la urbestra akcepto la rolon de mastro plenumis la vicurbestro.

Ĉiutaga plenkolora gazeto Balenido redaktata de Stano Marček (entute aperis ok kajeroj kvarpaĝaj) informis pri la taga programo, donis detalajn informojn pri personoj kaj aranĝoj, aperigis fotojn kaj raport(et)ojn. La partoprenantoj laŭdis senprecedencan informan agadon por BET en la novaĵretejo La Balta Ondo, kie regule aperis abunda materialo.

Por la unua fojo en la moderna historio de BET okazis granda kvizo, kiun lerte gvidis la nesuperebla kvizmajstro Marian Zdankowski el Pollando. Partoprenis deko da konkursemuloj el diversaj landoj, kiuj dum unu horo devis solvi 16 kvizojn po 10 demandoj en ĉiu, do entute ili devis trovi respondojn por 160 demandoj! La plej sukcesa kvizano Wolfgang Loose el Germanio solvis duonon da taskoj. La plej sukcesaj kvizanoj ricevis diplomojn, librojn kaj (por la unua fojo en BET!) monpremiojn. La publiko aktive partoprenis la kvizon kaj la plej aktiva spektanto Svetlana Smetanina (Ruslando) − ankaŭ ricevis monpremion; aliaj aktivaj geesperantistoj dum kvizo ricevis diplomojn kaj librojn.

Ekster la oficiala programo okazis celebrado de la 25-jariĝo de La Ondo de Esperanto. En hejmeca etoso de la kafejo Banginuko vaišės la eldonanto, redaktoro, perantoj kaj redakcianoj rememoris la kvaronjarcentan vojon de ĉi tiu internacia magazino. Estis farita grava anonco – La Ondo ekde 2017 aperos nur elektronike.
BET-52

Esperantistoj partoprenis en la litova ŝtata festo – Tago de la ŝtato, de kelkaj jaroj festata la 6an de julio je la 21a horo samtempe en diversaj lokoj de la mondo, kie litovoj loĝas. En la parko de Vytautas kolektiĝis urbanoj kaj gastoj de Birštonas por kune kanti la litovan himnon. Estis aranĝita partopreno de esperantistoj kaj internacia grupo kantis la Nacian Glorkanton en Esperanto.

Ĉu ĉio estis tiom perfekta, kiom mi priskribas? Vere, la organiza teamo laboris modele kaj faris sian plejeblon, ke la partoprenantoj ĝuu la aranĝon – interesa programo por ĉiuj gustoj estis garantiita. La sola problemo estis tio, ke la kunvenejoj kaj tranoktejoj situis en kelkaj disaj konstruaĵoj. Esperanto-kursoj funkciis en la urba gimnazio, kiu, cetere, ebligis senpagan uzadon de sia komputila klaso kun reto. Prelegoj okazis en diversaj konstruaĵoj, bonŝance la programo antaŭvidis 15-minutajn paŭzojn, dum kiuj eblis iri de unu loko al la alia. Parto da BET-anoj loĝis sur la transa bordo de Nemano kaj devis uzi pramon, kiun luis kaj pagis la organizantoj.

En la lastaj jaroj oni notas la malkreskon de intereso al la Universalaj kongresoj, kies partoprenantaro ŝrumpas. La Litoviaj BEToj estas amasaj kaj, kiel montris la 52a, en ili amase partoprenas nebaltianoj. BET-52 estis iusence rekorda – post la malapero de Sovetunio neniam tiel multaj personoj aliĝis al BET (334) kaj partoprenis (322, inter ili pluraj nealiĝintaj litovianoj) en ĝi. Oni ŝerce demandas: ĉu UK malkreskos ĝis la nivelo de BET, aŭ BET daŭre kreskos al la nivelo de UK?

Halina Gorecka

Fotoj de Gražvydas Jurgelevičius (1, 4-7) kaj Halina Gorecka (2, 3, 8)

Pliaj informoj pri BET-52 kaj pri BEToj ĝenerale estas legeblaj en speciala rubriko de nia retejo.

Ĝi estas artikolo el la postkongresa aŭgusta-septembra kajero de La Ondo de Esperanto (2016).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2016, №8-9.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2016/08/bet-58

OSIEK en Osijek

$
0
0

Ĉi-jare Internacia Esperanto-Konferenco (IEK) de la Societo OSIEK okazis la 16-22an de julio en la preskaŭ samnoma urbo Osijek, laŭ la delonga deziro de Višnja Brankovi£, ĉar estas ŝia urbo. Tiu ĉefurbo de la kroata provinco Slavonio situas meze de ebenaĵo ĉe la rivero Drava, proksime de Serbio kaj Hungario.

Spomenka Štimec prelegis pri Eroŝenko, Višnja pri sia urbo, Zlatko Tišljar pri “Kiel solvi eŭropan krizon?”, Georgi Mihalkov pri la bulgara Esperanto-poezio” kaj Maria Butan pri “Rumanaj landoj ĉe historiaj vojkruciĝoj”.

Anne Jausions prezentis la kvin plej ofte proponitajn librojn por la fama OSIEK-Premio; plej multaj partoprenantoj voĉdonis por la Historio de la Esperanta literaturo de Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer.

Ni ĝuis agrablan programon posttagmeze kaj vespere kaj malkovris la belan urbon en ties fortikaĵoj, inkluzive de la muzeo “Gloria Maris” kreita de du pasiaj gekolektantoj de mirindaj konkoj, kiujn ili trovis en la (antaŭa!) Panonia Maro kaj tra la tuta mondo.

Tre agrablan spektaklon prezentas la parko Kapack Rif: tra padoj oni superas kaj admiras la akvon plenan je kanoj, birdoj, kaj … kuloj. Por ĝui la akvon en alia etoso, ni sekvatage naĝis en la termo-banejo Bisovacke Toplice.

Merkrede okazis tuttaga ekskurso al Vukovar, ĉe la landlimo kun Serbio, kiu multege suferis dum la milito, aparte en 1991. La urbo estas rekonstruita, sed spuroj de la milito videblas sur la domoj tiucele konservitaj, kaj ĉefe sur la akvoturo el betono kiu superas la urbon. Ĉu vi konas la Vuĉedolan kulturon? Ni tute ne aŭdis tiun nomon antaŭe. Inter 3000 kaj 2500 a. K. brila popolo setlis sur monteto apud la nuna Vukovar. Nova Muzeo kaŝiĝas ene de ties flanko. Tiu popolo sen skribarto kreis kalendaron laŭ pozicioj de la steloj. Potoj estas ornamitaj per la simboloj de Oriono, Plejadoj, Kasiopeo!

La lastan vesperon Višnja, kiu sole zorgis pri la organizo de la tuta semajno, invitis nin al sia vilaĝa dometo, kie ni ĝuis la kamparan kvietan etoson de Slavonio.

Nova estraro de OSIEK estis elektita, kaj Pál Kozsuch iĝis prezidanto. Kaj poste eblis vojaĝi al la sufiĉe proksima ĝemelurbo Nitra, por partopreni en UK.

Claude Jausions
Anne Jausions

Ĉi tiu artikolo aperis en la postkongresa aŭgusta-septembra kajero de La Ondo de Esperanto (2016).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2016, №8-9.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2016/08/osiek

NASK plenis je energio, gramatiko kaj muziko

$
0
0


Denove la Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK) de Esperanto okazis en Raleigh, la ĉefurbo de la Usona ŝtato Norda Karolino. En la tereno de Universitato William Peace 53 studantoj el Kanado, Kubo, Brazilo kaj Usono studis de la 29a de junio ĝis la 6a de julio 2016.

Kiel ĉiam, ĉi-jare studantoj povis elekti el tri niveloj de kursoj: postbaza, meza kaj supera.

La post-bazan nivelon kune instruis Lee Miller kaj Ĵenja Bondelid, ambaŭ usonanoj. Tiu nivelo celis helpi studantojn, kiuj jam ekkonis la bazajn regulojn de la lingvo, pli bone regi kaj sekvi ilin kaj kuraĝiĝi pri parolado. Sur ĉiu muro de la klasĉambro videblis paperoj montrantaj la literon “N”: memorigiloj pri la akuzativo. Por iomete malpezigi la lecionojn, Ĵenja ankaŭ instigis la klason kanti simplajn Esperantajn kantojn.

Por instrui la mezan nivelon venis Tim Morley de Britujo. Unu el liaj metodoj estis starigi ludojn, kiuj paroligis la studantojn. Intertempe li “kolektis erarojn”, kiujn li aŭdis de la studantoj dum la ludoj. Poste li kaj la klasanoj diskutis la plej oftajn erarojn. Laŭ la sonoj de ridado en la meznivela klasĉambro kaj laŭ la komentoj de la klasanoj ĉe la manĝotabloj, tiu ĉi metodo multe plaĉis al la studantoj.

Bertilo Wennergren, rokmuzikisto kaj aŭtoro de PMEG, venis el Germanujopor gvidi la superan nivelon. Tamen, lia nomo por la nivelo, en kiu mi partoprenis, estis “ĥaosa nivelo”, ĉar li petis ke ni skribu demandojn sur slipoj kaj metu ilin en lian “magian ĉapelon”. Dum parto de ĉiu tago li hazarde elektis slipojn el la ĉapelo, kaj la klaso diskutis la demandojn pri tiklaj detaloj de la Esperanta gramatiko. La klaso ankaŭ debatis diversajn temojn kaj legis tekstojn, en kiujn li antaŭe enmetis gramatikajn erarojn, por trovi, kaj diskuti kiel korekti la erarojn.

Inter la NASKanoj estis kelkaj, kiuj komencis lerni Esperanton per la reta kurso de Duolingo. Hans Becklin, kiu eklernis per Duolingo antaŭ 11 monatoj, sed partoprenis la superan nivelon, ŝatis kelkajn ecojn de la NASKa kurso kiuj mankas en reta kurso kiel Duolingo. Li rakontis: “Duolingo estas kurso kun multe de la angla, en kiu oni povus studi tridek minutojn ĉiutage. NASK estas kurso sen uzo de la angla, kiu daŭras ok tagojn dum la tuta tago. Sen NASK mi neniam povus studi kaj uzi Esperanton dum tuta semajno. Mi amikiĝis kun multaj esperantistoj de Usono kaj de aliaj landoj. Nia divido de kulturoj, pensoj, kaj tempo konvinkis min, ke Esperanto vere estas ponto super la memfaritaj muroj en nuntempa vivo”.

Alia interesa grupo inter la kursanoj estis kvin junuloj kiuj aĝis malpli ol 18 jaroj. Ĉe NASK ili devas esti akompanataj de sia patro aŭ patrino. La junuloj donis freŝan, kelkfoje amuzan senton al la pli aĝaj studantoj, kaj ankaŭ mem multe profitis la sperton. Leo Guth, unu el la junuloj, diris: “Mi ĝuegis la kurson! Krom la lerna valoro de la kurso, mi plej amis la homan flankon. Komence, mi estis tre timida renkonti aliajn esperantistojn kaj paroli kune realvive. Sed baldaŭ la aliaj partoprenantoj forigis ĉiom da miaj zorgoj. Ili neniam igis min senti min kiel infano”. Leo esperas vojaĝi al junularaj esperantistaj eventoj en Eŭropo estontece.

Krom la kursoj, aliaj programeroj okazis posttagmeze kaj vespere. Kelkaj el la temoj estis: Esperanto kiel hejmlingvo kun infanoj, la Ruĝa Kruco en Kubo, kartludoj kaj tabulaj ludoj, kaj Usona popolmuziko.

Samtempe kun NASK okazis la Kino-Teatro-Festivalo (KTF), kies ĉefa produkto estis radioprogramo en formo de amuza historia kvizo. Mi rolis en la programo, kaj esperas ke baldaŭ ĝi estos aŭskultebla rete.

Kvankam mi multe lernis, mi plej ĝuis du aferojn ĉe NASK ĉi-jare. La unua afero estis ke multaj homoj kunportis muzikilojn, kaj plenigis la vesperojn per muziko. Ni aŭskultis du koncertojn. La unuan koncerton prezentis multaj kantistoj kiuj kantis por ni kantojn de multaj landoj. La duan prezentis ĉefe Bertilo kaj Ĵenja, kiuj bele kantis ne nur kantojn verkitajn aŭ tradukitajn de Ber- tilo, sed ankaŭ novan Esperantan tradukon, kiun Lee Miller faris de la kanto “When I’m Sixty-Four” de la rokgrupo The Beatles.

La dua afero estis uzi Esperanton tuttage! Simple ludi kartludon, aŭ babili en trinkejo kun bonkoraj esperantistaj amikoj, novaj kaj malnovaj, vere feliĉigis mian koron. Mi ne volis foriri, kaj jam antaŭĝojas pri la kurso en 2017. Jam oni anoncis ke NASK okazos en la sama loko ankaŭ en la venontaj tri jaroj.

Brian Harmon

NASK: energio, gramatiko, muziko

Denove la Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK) de Esperanto okazis en Raleigh, la ĉefurbo de la Usona ŝtato Norda Karolino. En la tereno de Universitato William Peace 53 studantoj el Kanado, Kubo, Brazilo kaj Usono studis de la 29a de junio ĝis la 6a de julio 2016.

Kiel ĉiam, ĉi-jare studantoj povis elekti el tri niveloj de kursoj: postbaza, meza kaj supera.

La post-bazan nivelon kune instruis Lee Miller kaj Ĵenja Bondelid, ambaŭ usonanoj. Tiu nivelo celis helpi studantojn, kiuj jam ekkonis la bazajn regulojn de la lingvo, pli bone regi kaj sekvi ilin kaj kuraĝiĝi pri parolado. Sur ĉiu muro de la klasĉambro videblis paperoj montrantaj la literon “N”: memorigiloj pri la akuzativo. Por iomete malpezigi la lecionojn, Ĵenja ankaŭ instigis la klason kanti simplajn Esperantajn kantojn.

Por instrui la mezan nivelon venis Tim Morley de Britujo. Unu el liaj metodoj estis starigi ludojn, kiuj paroligis la studantojn. Intertempe li “kolektis erarojn”, kiujn li aŭdis de la studantoj dum la ludoj. Poste li kaj la klasanoj diskutis la plej oftajn erarojn. Laŭ la sonoj de ridado en la meznivela klasĉambro kaj laŭ la komentoj de la klasanoj ĉe la manĝotabloj, tiu ĉi metodo multe plaĉis al la studantoj.

Bertilo Wennergren, rokmuzikisto kaj aŭtoro de PMEG, venis el Germanujopor gvidi la superan nivelon. Tamen, lia nomo por la nivelo, en kiu mi partoprenis, estis “ĥaosa nivelo”, ĉar li petis ke ni skribu demandojn sur slipoj kaj metu ilin en lian “magian ĉapelon”. Dum parto de ĉiu tago li hazarde elektis slipojn el la ĉapelo, kaj la klaso diskutis la demandojn pri tiklaj detaloj de la Esperanta gramatiko. La klaso ankaŭ debatis diversajn temojn kaj legis tekstojn, en kiujn li antaŭe enmetis gramatikajn erarojn, por trovi, kaj diskuti kiel korekti la erarojn.

Inter la NASKanoj estis kelkaj, kiuj komencis lerni Esperanton per la reta kurso de Duolingo. Hans Becklin, kiu eklernis per Duolingo antaŭ 11 monatoj, sed partoprenis la superan nivelon, ŝatis kelkajn ecojn de la NASKa kurso kiuj mankas en reta kurso kiel Duolingo. Li rakontis: “Duolingo estas kurso kun multe de la angla, en kiu oni povus studi tridek minutojn ĉiutage. NASK estas kurso sen uzo de la angla, kiu daŭras ok tagojn dum la tuta tago. Sen NASK mi neniam povus studi kaj uzi Esperanton dum tuta semajno. Mi amikiĝis kun multaj esperantistoj de Usono kaj de aliaj landoj. Nia divido de kulturoj, pensoj, kaj tempo konvinkis min, ke Esperanto vere estas ponto super la memfaritaj muroj en nuntempa vivo”.

Alia interesa grupo inter la kursanoj estis kvin junuloj kiuj aĝis malpli ol 18 jaroj. Ĉe NASK ili devas esti akompanataj de sia patro aŭ patrino. La junuloj donis freŝan, kelkfoje amuzan senton al la pli aĝaj studantoj, kaj ankaŭ mem multe profitis la sperton. Leo Guth, unu el la junuloj, diris: “Mi ĝuegis la kurson! Krom la lerna valoro de la kurso, mi plej amis la homan flankon. Komence, mi estis tre timida renkonti aliajn esperantistojn kaj paroli kune realvive. Sed baldaŭ la aliaj partoprenantoj forigis ĉiom da miaj zorgoj. Ili neniam igis min senti min kiel infano”. Leo esperas vojaĝi al junularaj esperantistaj eventoj en Eŭropo estontece.

Krom la kursoj, aliaj programeroj okazis posttagmeze kaj vespere. Kelkaj el la temoj estis: Esperanto kiel hejmlingvo kun infanoj, la Ruĝa Kruco en Kubo, kartludoj kaj tabulaj ludoj, kaj Usona popolmuziko.

Samtempe kun NASK okazis la Kino-Teatro-Festivalo (KTF), kies ĉefa produkto estis radioprogramo en formo de amuza historia kvizo. Mi rolis en la programo, kaj esperas ke baldaŭ ĝi estos aŭskultebla rete.

Kvankam mi multe lernis, mi plej ĝuis du aferojn ĉe NASK ĉi-jare. La unua afero estis ke multaj homoj kunportis muzikilojn, kaj plenigis la vesperojn per muziko. Ni aŭskultis du koncertojn. La unuan koncerton prezentis multaj kantistoj kiuj kantis por ni kantojn de multaj landoj. La duan prezentis ĉefe Bertilo kaj Ĵenja, kiuj bele kantis ne nur kantojn verkitajn aŭ tradukitajn de Ber- tilo, sed ankaŭ novan Esperantan tradukon, kiun Lee Miller faris de la kanto “When I’m Sixty-Four” de la rokgrupo The Beatles.

La dua afero estis uzi Esperanton tuttage! Simple ludi kartludon, aŭ babili en trinkejo kun bonkoraj esperantistaj amikoj, novaj kaj malnovaj, vere feliĉigis mian koron. Mi ne volis foriri, kaj jam antaŭĝojas pri la kurso en 2017. Jam oni anoncis ke NASK okazos en la sama loko ankaŭ en la venontaj tri jaroj.

Brian Harmon

Foto de Greg Heartsfield

Ĉi tiu artikolo aperis en la postkongresa aŭgusta-septembra kajero de La Ondo de Esperanto (2016).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2016, №8-9.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2016/08/nask-4

Viewing all 403 articles
Browse latest View live