La Germana Esperanto-Junularo elkore invitas al la 34a Kreema Esperanto-Kurso (KEKSO), kiu okazos de la 6a ĝis la 9a de junio 2025 en Kirkel, Germanio. Tio estas evento por adoleskantoj kaj junaj plenkreskuloj, kiuj ŝatus kune lerni kaj paroli Esperanton. Komencantoj estas tre bonvenaj kaj povas surloke partopreni taŭgan lingvokurson! Paralele ankaŭ okazos diversaj edukaj kaj distraj programeroj por progresintoj.
Por partopreni en la junulara evento KEKSO, vi ne rajtas esti pli aĝa ol 35 jaroj.
Aparte favorajn partoprenkotizojn ni ofertas al personoj ĝis 26 jaroj.
(Ni konsideras la aĝon, kiun vi havis je la dato 2024-12-31.)
Trovu pli da informo ĉe la retejo de KEKSO.
Aliĝu ĉi tie nun!
Fonto: https://www.tejo.org/eventoj/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post La 34a KEKSO appeared first on La Ondo de Esperanto.