Quantcast
Channel: Esperanto-renkontiĝo Archives - La Ondo de Esperanto
Viewing all articles
Browse latest Browse all 406

Kunveno en Pekino: Esperanto, disvolvo kaj estonteco

$
0
0

Pekino

Posttagmeze de la 13a de aprilo en Pekino okazis kunveno de Pekina Esperanto-Asocio kun la temo “Esperanto, disvolvo kaj estonteco”. Yu Jianchao, prezidanto de la asocio, faris resumon de la asociaj laboroj en 2023, kaj vicprezidanto Chen Ji prezentis la planon por 2024. La kunvenon prezidis Zhang Yongle, ĝenerala sekretario de la asocio, kaj ĉirkaŭ 30 lokaj esperantistoj partoprenis.

Krome, la partoprenantoj kantis la kanton “Vi kaj mi”, laŭtlegis la poemon “La Espero” kaj faris la ludon “Parolu Esperanton kun mi”.

Sheng Min

Fonto: http://esperanto.china.org.cn

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

The post Kunveno en Pekino: Esperanto, disvolvo kaj estonteco appeared first on La Ondo de Esperanto.


Viewing all articles
Browse latest Browse all 406