Lernu en kurso kun Zsófia, Marion, Duncan aŭ Paweł (2024.04.12-20) kaj/aŭ plenumu internacian Esperanto-ekzamenon (2024.04.19/21) kadre de la tradicia staĝo PRINTEMPaS en la Esperanto-kulturdomo “Kastelo Greziljono” (Francio).
En la programo:
Kurso por la niveloj A1-A2 «Ni kuneku!» gvidata de Marion Quenut
Kurso por prepariĝi al ekzameno B1 «Lernu kun ĝojo!» gvidata de Kóródy Zsófia
Kurso por prepariĝi al ekzameno B2 «Kuraĝe antaŭen!» gvidata de Paweł Fischer-Kotowski
Kurso por prepariĝi al ekzameno C1-C2 «Perspektivoj pri Esperanto» gvidata de Duncan Charters
Internaciaj KER-ekzamenoj de UEA (intervjuo)
Prelegaro kun ekzercoj pri interkultura (komunika) kompetento gvidata de Duncan Charters
Libroservo surloke, vidu la liston
Legu pli pri PRINTEMPaS en la retejo de Kastelo Greziljono”
https://gresillon.org/spip.php?page=rubrique&id_rubrique=20&lang=eo
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/01/francujo-14
“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post PRINTEMPaS: Intensivaj kursoj kaj ekzamenoj en Greziljono appeared first on La Ondo de Esperanto.