Post sia 36-jara diplomata kariero Ulrich Brandenburg emeritiĝis kiel ambasadoro de Germanio en 2016. En la jaroj antaŭe li servis, interalie, kiel direktoro pri sekureca politiko en la ministerio pri eksterlandaj afero kaj kiel ambasadoro de Germanio ĉe NATO, en Ruslando kaj en Portugalio. En la jaroj 2019 kaj 2020 li kun mandato de OSKE gvidis la laborgrupon pri ekonomiaj aferoj kadre de la Triflanka Kontaktgrupo por reguli la konflikton en orienta Ukrainio. Ulrich Brandenburg estas denaska esperantisto. En la 56aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-56), kiuj okazos la 9-17an de julio 2022 en la Litovia havenurbo Klajpedo, Ulrich Brandenburg prelegos pri la temo, kiun li mem prezentas ĉi-sube.
Esperanto kaj daŭripovo: spertoj de la 99a Germana Esperanto-Kongreso
En 2020 la eldonejo Mondial kune kun UEA aperigis gvidilon en Esperanto pri la “17 Celoj por Daŭripova Evoluigo” de la Unuiĝintaj Nacioj. La redaktadon prizorgis Humphrey Tonkin kaj Rakoen Martens; kontribuojn skribis fakuloj trovitaj inter esperantistoj pri ĉiu el la 17 celoj. Tiu publikaĵo enviciĝas en serion de klopodoj sekvi temojn aktualajn por la Unuiĝintaj Nacioj kaj la monda komunumo, kaj formuli poziciojn el esperantista vidpunkto. UEA kaj la Esperanto-movado ĝenerale tiamaniere montras ke ili ne agas en izoleco, sed estas parto de internaciaj debatoj.
En Germanio ni decidis sekvi tiun linion, inter alie per la temoj pritraktataj dum niaj kongresoj. Tial la kongreson en 2019 ni dediĉis al la “Unesko-jaro de indiĝenaj lingvoj”. Feliĉe pri tiu temo ekzistas pluraj spertuloj parolantaj Esperanton, kaj kelkaj el ili venis por prelegi ĉe ni. Rezulto estas ioma profundigo de niaj kontaktoj kun organizoj de etnaj minoritatoj; krome la GEA-kongreso eniris la oficialan liston de eventoj pri tiu temo sub la aŭspicio de Unesko. Financan subtenon ni ne ricevis.
En 2022 denove eblas kunveni ĉeeste, kaj por la Germana Kongreso ni elektis la temon “Daŭripovo”. Ĉar la kongresloko Oldenburg estas proksima al la Nederlanda limo, ni demandis nian najbaran asocion Esperanto Nederland pri kunlaboro, kaj ni proponis al la germana Erasmus+ -agentejo komunan projekton pri tiu aktuala temo: prepar- kaj konkludan kunvenon, la kongreson mem kaj publikigon de la ricevitaj kontribuoj. Kun iom da bonŝanco la agentejo akceptis nian proponon kaj donis konsiderindan subvencion. Kaj ni konstatis ke ankaŭ pri “Daŭripovo” eblas trovi multajn fakulojn en niaj rondoj: la programo estas plena kaj altkvalita.
Mi skribis ĉi tiun enkondukon tri semajnojn antaŭ la kongreso, kaj mem ankoraŭ scivolas pri la rezultoj. Ni devos analizi ĉu valoris investi la aldonan laboron por ricevi subvencion, ĉu la elekto de aktuala temo entute influas la publikan efikon de la evento, sed ankaŭ ĉu ni eble tro streĉas niajn homojn farante el la kongreso kvazaŭ universitatan seminarion – multaj ja simple venas por renkontiĝi kaj babili.
Ulrich Brandenburg
Pliaj informoj pri BET-56 estas legeblaj en nia novaĵretejo.
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/05/bet-127
The post BET-56: Ulrich Brandenburg prelegos en Klajpedo appeared first on La Ondo de Esperanto.